Parhufuloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Parhufuloj
Troveblo de fosilioj: Frua Eoceno - ĉi-epoke

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Parhufuloj Artiodactyla
Owen, 1848
Familioj

Antilokapredoj Antilocapridae
Bovedoj Bovidae
Kameledoj Camelidae
Cervedoj Cervidae
Ĝirafedoj Giraffidae
Hipopotamedoj Hippopotamidae
Moschidae
Suedoj Suidae
Tayassuidae
Tragulidae
Leptochoeridae
Chaeropotamidae
Dichobunidae
Cebochoeridae
Entelodontidae
Anoplotheriidae
Anthracotheriidae
Cainotheriidae
Agriochoeridae
Merycoidodontidae
Leptomerycidae
Protoceratidae
Xiphodontidae
Amphimerycidae
Gelocidae
Merycodontidae
Dromomerycidae

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Ĝirafo (Giraffa camelopardalis)

Parhufuloj (Artiodactyla) estas anoj de ordo de mamuloj. Ili estas mezgrandaj aŭ grandkorpaj, aŭ ĉiovoraj aŭ herbovoraj bestoj.

La nombro de la fingroj estas ĉiam para (2 aŭ 4). La plej fortaj fingroj estas la mezaj, do la 3-a kaj la 4-a ungoj. La 2-a kaj la 5-a estas malpli fortaj, rudimentaj aŭ mankas. La 1-a fingro (polekso, dika fingro) ĉiam mankas. La akso de la kruro pasas inter la 3-a kaj la 4-a fingroj.

La originala dentoformulo modifiĝis al la speciala nutrado. La incizivoj kaj la kaninoj kelkfoje mankas. La stomako estas unuparta (ekzemple ĉe porko) aŭ plurparta (ekzemple ĉe bovo). Kelkaj parhufuloj remaĉas.

La utero estas dukorna, la placento estas difuza (placenta diffusa)kotiledona (placenta cotyledonaria).