Placento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Placento en besta anatomio estas spongeca kaj mola organo, kunliganta la embrion de plej multaj mamuloj al utero de la patrino antaŭ la nasko. Ĝi estas la nutra kaj spira organo de la placentaj mamuloj (placentuloj) dum la gravedo. Ĝia elformiĝo ekas per tio, ke sur la surfaco de korio evoluas viloj riĉaj je sangoangioj. Tiuj viloj kreskas en la sangan sinuson de dikiĝanta utera mukmembrano.

La placenta parto, apartenanta al korio estas la feta placento; la placenta parto, apartenanta al utero estas la patrina placento. Oni distingas laŭ la koriaj viloj (chorion frondosum) la sekvajn tipojn:

  • difuza placento (placenta diffusa) havas egale disŝutitajn vilojn. Ekz. plimulto de la hufuloj
  • kotiledona placento () havas grupiĝantajn vilojn. Ekz. ĉe plimulto de la remaĉuloj
  • zona placento (placenta zonaria): la viloj triviĝas en zino sur la koria surfaco. Ekz. fokedoj, kelkaj rabobestoj.
  • diska placento (placenta discoidea): la viloj grupiĝas diskoforme. Ekz. vespertoj, insektomanĝantoj, ronĝuloj, ĉefmamuloj (homo)

La placento de la homo evoluas en la 3-a monato de la gravedeco. Ĝi kreskas dum la gravedeco kun la embrio kaj atingas pezon de 500g, dikecon de 2,5-3 cm. Tiam ĝi havas ovalan formon kaj surfacon de 16x20 cm. Post la nasko, ĝi malligiĝas kaj ellasas la korpon, malligiĝo okazas en la spongeca tavolo de decidua membrano (decidua).

En pli malnova klasifika sistemo, placentuloj (Placentalia) estis subklaso de mamuloj, kies embrioj estas ligitaj al la patrina utero; kaj subklason senplacentuloj (Aplacentalia) konsistigis tiuj mamuloj, kies embrioj ne estas ligitaj al la patrina utero per placento: t.e. monotremoj kaj marsupiuloj. Nuntempe oni agnoskas ke la grupo "senplacentuloj" ne estas vera klado, do oni parolas pri tri grupoj de vivantaj mamuloj: placentuloj, monotremoj, kaj marsupiuloj (la rangoj de tiuj ĉi (subklaso, superordo, k.a.) varias laŭ la klasifika sistemo).

Placento ĉe plantoj estas tiu angia parto de perikarpo, al kiu la grajnoj estas alfiksitaj per la funiklo. Laŭ la placentolokiĝo oni distingas la sekvajn:

  • mura (parietalis), la prograjnoj (ovolo, latine ovulum) troviĝas sur la surfaco de la fruktofolioovario
  • randa (maginalis), la prograjnoj troviĝas rande de la fruktofolio
  • angula (angularis), la prograjnoj troviĝas en la anguloj de la meze renkontaj disigaj muroj
  • aksa (axialis), la prograjnoj troviĝas sur la flora akso, penetranta en la ovarian internon