Dezerto
El Vikipedio
Dezerto estas regiono, kiu ricevas malpli da precipitaĵo (pluvo) ol vaporiĝas. Dezertoj kovras ĉ. 20% de tersurfaco kaj etendiĝas en vastaj spacoj de norda kaj sud-okcidenta Afriko, centra kaj sud-okcidenta Azio, Aŭstralio, okcidenta bordo de Sud-Ameriko.
La arideco influas la ekosistemon: tipaj kreskaĵoj de la dezertoj estas kaktoj kaj similaj kserofitoj, ankaŭ animaloj: antilopoj, zizeloj, lacertoj, insektoj k.a.
Enhavo |
[redaktu] Plej grandaj dezertoj
(Plej grandaj dezertoj laŭ surfaco, mil km²)
| Dezerto | Situo | Surfaco |
|---|---|---|
| Saharo | Afriko | 7000 |
| Libia Dezerto | Nord-Afriko | 2000 |
| Dezerto Gobi | Centra Azio | 2000 |
| Siria Dezerto | Sud-Okcidenta Azio | 1000 |
| Kalaharo | Sud-Afriko | 1000 |
| Rub-al-Ĥalo | Arabio | 600 |
| Nubia Dezerto | Nord-Afriko | 550 |
| Granda Sabla Dezerto | Aŭstralio | 360 |
| Karakumo | Mez-Azio | 350 |
| Kizilkumo | Mez-Azio | 300 |
| Viktoria Dezerto | Aŭstralio | 300 |
| Taklamakano | Centra Azio | 300 |
| Taro | Barato | 300 |
| Granda Nefudo | Arabio | 70 |
[redaktu] Tipoj de dezerto
Laŭ la grundo oni distingas dezertojn jene:
- ŝtonecaj
- sablecaj,
- argilecaj,
- salgrundaj kaj aliaj.
Laŭ la pozicio en la kontinento oni distingas:
- kontinentcentraj,
- alizeaj,
- marbordaj
- mallofaj (aŭ leaj),
- nebulaj dezertoj.
[redaktu] Dezertoj laŭ kontinentoj
Teritorioj kun ekstreme malhumida klimato estas nomataj - dezertoj. La areo apartenanta al la speco ricevas malpli ol 250 mm da atmosfera akvo jare - forvaporado pliigas tiun procedon multoble. Agrikulturado estas neebla sen artefarita irigacio. La grundoj entenas etkvanton da organikaĵoj. Dezertoj havas specialan, insulan karakteron de situo sur la terglobo: en neniu mondparto ili aperas kiel kontinua zono (kompare al tiu de arktikaj, tropikaj, aŭ tundraj zonoj).
Afriko: En la norda hemisfero dezertaj areoj de afrika kontinento lokiĝas inter 15° kaj 30° de norda latitudo (tie situas la plej granda en la mondo dezerto - Saĥara). En la suda hemisfero dezertoj troviĝas inter 6° kaj 33° (suda latitudo) (inkluzive dezertojn: Kalaharo, Namib kaj Karry, ankaŭ dezertajn teritoriojn de Somalio kaj Etiopio).
En Nordameriko dezertoj okupas sud-okcidentan parton de la kontinento inter 22° kaj 24° norde (Sonora, Mohavo, Hila k.a.).
En Sudameriko, la dezertoj situantaj inter 5° kaj 30° sude, formas oblongan strion etenditan laŭ okcidenta, pacifika bordo de la kontinento. Tie de nordo al sudo sekvas dezertoj: Seĉura, Pama-del-Tamarugal, Atakamo, post Perineoj - la Patagona.
Aziaj dezertoj troviĝas inter 15° kaj 48-50° norde kaj inkluzivas la grandajn: Rub-al-Ĥalo, Granda Nefudo, El-Hasa sur la Arabia duoninsulo, Deŝte-Kivir, Deŝte-Lut, Daŝti-Margo, Registano, Harano en Irano kaj Afganio; Karakumo en Turkmenio, Kizilkumo en Uzbekio, Muĵunkumo en Kazahio; Taro en Hindio kaj Thal en Pakistano; Gobio en Mongolio kaj Ĉinio; Taklamakano, Alaŝanj, Bejŝanj, Cajdasi en Ĉinio.
La aŭstraliaj dezertoj okupas grandan teritorion inter 20 kaj 34° sude - tio estas La Granda Viktoria, Gibson kaj La Granda Sabla.
Suma areo de tipaj dezertoj (ekskluzive duondezertoj) estas ĉ. 28.000.000 km², tio signifas - 19% de kontinenta tero.
[redaktu] Ekologio
Ekologistoj kutimas zorgi konservadon de arbaroj, oceanoj aŭ eĉ tundro, sed ne de dezertoj. Tiuj ofte estas konsiderataj kiel senutilaj malplenejoj, uzeblaj nur kiel rubaĵejo por ruinita teknikaro aŭ rakedolanĉejo.
Dezertojn damaĝas ne nur agrikultura kaj mastruma agado, sed ankaŭ plivamigo de la planeda klimato.
Dum lasta kvaronjarcento averaĝa jartemperaturo en la mondo kreskis je 0,45°C, dezertoj iĝis pli varmaj je 2 gradoj. Sekvis malpliigo de, sen tio magra, akvorezervo.
Malgraŭ tio, en distriktoj apudaj dezertojn evoluas agrikulturado, kiu postulas grandan kvanton de akvo. Nivelo de subgrundaj akvoj pro tio draste malaltiĝas. Establo de novaj urboj en dezertoj - ekz. en Usono kaj Saŭdio, ankaŭ kondukas al malŝpara konsumo de la akvoj. Konsiderinda minaco al dezertoj estas tendarejo da rifuĝintoj, kiuj kreskas amase pro politikaj perturboj, kaj lokitaj en "sentaŭgaj terenoj" prizonoj.
Sed ekzistas ekzemploj de pli zorgaj metodoj mastrumadi en dezerto. Sunaj elektroakumuliloj sukcese laboras en la regionoj, preskaŭ dumtuta jaro sennubaj - ekz. se munti la sunpanelojn en Saharo, sur la 640 km² da tereno - do eblus kontentigi bezonojn de la tuta mondo pri elektroenergio.
[[1]]
En sala dezerto situanta nord-okcidente de Meksiko oni plantas graminon "nipa", kiu akceptas akvumadon per sala akvo. Ĝi impresas tre perspektiva fonto por nutrad-produktado kaj povas esti plej granda donaco de dezerto al la homaro dum la tuta historio. En Izraelo estas ricevita speco da tomatoj "ŝerry", kiu ankaŭ toleras aspergadon de saleta elsubgrunda akvo.
koncerna ligo: [[2]]

