Marko Polo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Marko Polo
Marko Polo
venecia komercisto kaj esploristo
Naskiĝo 15-a de septembro, 1254
en VenecioCurzola, Venecia Respubliko
Morto eble 9-a de januaro, 1324
en Venecio, Venecia Respubliko
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Marko POLO (venecie: Marco Polo [marko polo]) (naskiĝis la 15-an de septembro 1254[1], verŝajne en VenecioKorcula, Kroatio; mortis la 9-an de januaro 1324 plej frue, sed ne post junio 1325[2]) estis komercisto kaj esploristo el Venecio, Italio. Li estis unu el la unuaj okcidentuloj, kiuj vojaĝis laŭ la Silka Vojo al Ĉinio (kiun li nomis Catai [kataj]) kaj vizitis la Grandan Ĥanon de la Mongola Imperio, Kublaj Ĥano (nepo de Ĝenĝis Ĥano). Liaj vojaĝoj priskribiĝis en la libro Il Milione (de la kromnomo de lia familio, Emilione). Kelkaj opinias ke Marko Polo estis unu el la plej bonaj esploristoj en la homa historio, dum aliaj ne kredas tion, kaj opinias ke li estis fanfaronulo, ĉar ekzemple en lia libro ekzistas nenia mencio de la Granda Ĉina Muro.

Laŭ aliaj esploroj, Marko Polo veturis nur al Nigra maro, kie kolektis rakontojn de la persaj komercistoj (vidu parton kontroverso).

Oni supozas ke la familianoj Polo vivis en Ĉinio dum dek sep jaroj kaj nur poste reiris al Venecio. Je lia reveno, dum mara milito inter Venecio kaj Ĝenovo, Marko kaptiĝis kaj enprizoniĝis. De tie li diktis al Rustichello da Pisa la libron Il Milione.

Antaŭaj okazaĵoj[redakti | redakti fonton]

La nomo Polo origine ne apartenis al familio de esploristoj, sed de komercistoj. La patro de Marko, Nikolo (venecie: Niccolò aŭ Nicolò) kaj lia onklo Mateo (venecie: Matteo, Maffeo aŭ Maffio) estis bonfartaj komercistoj, kiuj negocis kun la Oriento. Ili estis asociitaj kun tria frato, nomita Marko la pli maljuna (il vecchio).

Laŭ tradicio, la familio Polo trovas sian originon en la insulo Korcula (tiam konata kiel Curzola), en la Adriatika maro. Estas tamen duboj pri tiu aserto. La urbo Korčula tamen plu tenas domon en kiu, laŭ onidiroj, Marko naskiĝis. Ĉiukaze, la familio Polo famiĝis en Venecio kaj memoriĝas kiel venecia.

Antaŭ ol foriris la Polo-anoj al Azio, jam la monaĥo Johano de Plano Carpini kaj ankaŭ Vilhelmo de Rubruk vojaĝis tien oficiale misiitaj, ĉefe de la papo Inocento la 4-a kaj ree en Eŭropo raportis pri tio al siaj misiintoj. Pro la ĵus haltigita mongola sturmo tiuj parolaj kaj skribaj vojaĝraportoj kaj novaĵoj rapide disvastiĝis en la daŭre timigita Eŭropo. Tiel ricevis tiajn informojn almenaŭ tiuj, kiuj pro politikaj, religiaj aŭ komercaj celoj alte taksis ilin. Ĉu la familio Polo, kiel komercistoj Krimeo-direktitaj, konis tiujn vojaĝraportojn, ne certas.

Vojaĝoj de liaj patro kaj onklo[redakti | redakti fonton]

Nikolo kaj Mateo Polo forvojagantaj el Konstantinoplo al oriento en 1259.
Nikolo kaj Mateo en Bukaro invitata de sendisto de Hulagu (dekstre) vojaĝi orienten por viziti la grandan ĥanon Kublaj.
Nikolo kaj Mateo Polo transdonante leteron de Kublaj-Ĥano al la papo Gregorio la 10-a en 1271.

En 1252 Nikolo kaj Mateo forlasis Venecion por Konstantinoplo, kiel ili loĝis dum kelkaj jaroj.[3] La du fratoj vivis en la venecia kvartalo de Konstantinoplo, kie ili ĝuis politikajn kaj impostajn avantaĝojn pro la rolo de sia lando dum la kvara krucmilito en 1204. Sed la familio taksis la politikan situacion de la urbo malstabila kaj decidis translokigi la komercejon nordorienten al Soldaia en Krimeo. Ili forlasis Konstantinoplon en 1259 kaj la decido evidentiĝis saĝa. En 1261 Konstantinoplo estis rekonkerita de Mikaelo la 8-a, la regnestro de la Nicea Imperio, kiu tuj forbruligis la venecian kvartalon.[4] Kaptitaj venecianoj estis blindigitaj,[4] dum multaj, kiuj sukcesis eskapi, dronis per troŝarĝitaj rifuĝantŝipoj fuĝantaj al aliaj veneciaj kolonioj en la Egea Maro.

La nova sidejo, Soldaia, je la norda bordo de la Nigra Maro konis veneciajn komercistojn jam ekde la 12-a jarcento. En 1223 la mongola armeo venkis ĝin, sed la urbo neniam tute estis konkerita antaŭ 1239, kiam ĝi iĝis parto de la nova mongola ŝtato, konata kiel la Ora Hordo. Serĉante pli bonajn profitojn, la Polo-anoj daŭrigis sian vojaĝon ĝis Sarai, kie troviĝis la kortego de la ĥano Berke, estro de la Ora Hordo. Tiam Sarai, kiun jam vizitis kelkajn jarojn antaŭe Vilhelmo de Rubruk, estis nura grandega kampadejo, kie Nikolo kaj Mateo restis dum ĉirkaŭ unu jaro.

Fine ili decidis eviti Krimeon pro interna milito inter Berke kaj ties kuzo Hulagu, aŭ eble pro la malbonaj rilatoj inter Berke kaj la Bizanca Imperio. Ili daŭrigis la vojaĝon orienten al Bukaro en la nuntempa Uzbekio, kie ili loĝis kaj komercis dum tri jaroj. En 1264 Nikolo kaj Mateo kuniĝis kun sendito de la ĥano Hulagu por renkontiĝi kun la granda ĥano Kublaj. En 1266 ili atingis la ĉefsidejon de la granda ĥano en la mongola ĉefurbo Kanbalik, la nuna Pekino, Ĉinio.

En sia libro, Il Milione, Marko klarigas, kiel Kublaj-Ĥano oficiale ricevis la Polo-anojn kaj resendis ilin kun mongolo nomita Koeketei, kiel ambasadoro al la Papo. Ili kunportis leteron de ĥano, petanta 100 edukitajn homojn por instrui kristanismon kaj okcidentajn kutimojn al lia popolo kaj oleon el la lampo de la Sankta Tombo. La letero enhavis ankaŭ paiza-n, oran plateton, unu piedon longa kaj tri colojn larĝa, kiu rajtigis al la portanto postulon kaj obtenon de loĝado, ĉevaloj kaj nutraĵo, tra la lando de la granda ĥano. Koeketei foriris je la mezo de la vojaĝo, lasante la Polo-anojn solaj daŭrigi la vojaĝon al Ayas en la armena reĝlando en Kilikio, nuntempa Turkio. De tiu havenurbo ili velis al Akko, ĉefurbo de la jerusalema reĝlando.

La longa periodo sen papo inter la morto de Klemento la 4-a en 1268 kaj la elekto de Gregorio la 10-a en 1271 malhelpis la Polo-anojn plenumi tuj la peton de Kublajo. Kiel sugestite de Theobald Visconti, papa legato por Egiptio en Akko por la naŭa krucmilito, la fratoj reiris al Venecio inter 1269 kaj 1270 atendantaj la elekton de la nova papo. Intertempe, Marko naskiĝinta dum la foriro de sia patro, estis jam 15-jara.

La vivo de Marko Polo[redakti | redakti fonton]

Vojaĝo al Katajo kaj servo ĉe la ĥano[redakti | redakti fonton]

La Polo-anoj alvenas en ĉina urbo

Tuj kiam li estis elektita papo en 1271, Gregorio la 10-a ricevis la leteron de Kublaj-Ĥano transdonita de Nikolo kaj Mateo. Kublaj petis disponigon de cent misiistoj kaj iom da oleo de la jerusalema lampo. Nikolo kaj Mateo, ĉi-foje akompanataj de la 17-jara Marko, revojaĝis al Mongolio akompanataj de du dominikanaj monaĥoj, Nikolo de Vicenza kaj Vilhelmo de Tripolo. La du monaĥoj ne finis la vojaĝon pro timo, sed la Polo-anoj atingis Kanbalik-on kaj transdonis la donacojn de la papo al Kublaj en la jaro 1274.[5]

La tibeta monaĥo kaj konsilisto de Kublaj, Drogön Chögyal Phagpa (1235-1280) mencias en siaj taglibroj en la jaro 1271 fremdlandan amikon de Kublaj, kvankam bedaŭrinde li ne indikas la nomon, temis verŝajne aŭ pri unu el la pli aĝaj Polo-anoj aŭ pri Marko mem.[6]

Inversigita mondmapo de Fra Maŭro montras Eŭropo, Azio kaj Afriko, kun la nordo supre kaj la sudo malsupre.

Dum la sekvaj 17 jaroj, la Polo-anoj loĝis en Ĉinio. Kublaj ekŝatis Markon, kiu estis talenta historirakontisto. Li kunfidis al li multajn diplomatajn misiojn tra la imperio. Sed Marko ankaŭ amuzigis la ĥanon per interesaj rakontoj kaj observoj pri la landoj, en kiuj li vojaĝis. Aldone al tiuj diplomataj misioj, Kublaj faris Markon dum tri jaroj guberniestro de la plej granda komerca urbo, Yangzhou[7] Itala komunumo fakte ekzistis en Yangzhou tra la 14-a jarcento kiel pruvita de restaĵoj de la tomboŝtono de Katarina Vilioni el la jaro 1342.

Dum tiuj 17 jaroj da servado por la ĥano, Marko Polo lernadis pri la historio kaj geografio de Ĉinio kaj pri la detaloj de iliaj civilizo kaj teknologio, ne malofte pli progresa ol en la tiama Eŭropo.

Reen al Eŭropo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la vojaĝraporto de Marko la Polo-anoj petis plurfoje permeson hejmenvojaĝi al Eŭropo, sed la ĥano tiom aprezis siajn vizitantojn, ke li ne akceptis ilian foriron.

Nur en la jaro 1291 Kublaj konfidis al Marko lian lastan devon: eskorti la mongolan princinon Koekecin (Cocacin en Il Milione) al la ĥano Arghun. Ili vojaĝis perŝipe, forirante el la suda havenurbo Quanzhou, velante al Sumatro, poste Sri-Lanko, Hindio ĝis Persio. Survoje ili vizitis Mylapore, Madurai kaj Alleppey, kiun li kromnomis Orienta Venicio. Oni diras, ke Marko Polo uzis la nordan silkan vojon, kvankam eblas ankaŭ, ke li uzis la sudan.[8]

En 12931294 la Polo-anoj atingis Ilĥanato, estrita de Gaykhatu post la morto de Arghun, kaj lasis Koekecin kun la nova ĥano. Post tio ili iris al Trabzon kaj de tie velis al Venecio. Koekecin poste iĝis la ĉefa edzino de la mongola ĥano Ghazan.

Rezulte al la vojaĝo de Marko Polo, Eŭropo ricevis multon de la ĉina kulturo. La vojaĝo montris al la eŭropanoj la altan valoron de la Silka Vojo. Tamen tiu vojo, kvankam uzata ekde la unua jarmilo antaŭ Kristo, estis malpli uzata jam 150 jaroj post la ekspedicio de Marko Polo, pro la malfermo de maraj vojoj.[9]

La vojaĝoj de Marko Polo eble havis iun influon sur la disvolviĝo de eŭropaj kartografio, finfine kondukis al la eŭropaj vojaĝoj de esplorado jarcenton poste.[10] Giovanni Battista Ramusio diris, ke la 1453 mapo far Fra Mauro estis parte bazita sur mapo, ke Marko Polo alportis de Katajo:

Citaĵo
 Tiu delikata lumigita mondmapo sur pergameno, kion oni povas ankoraŭ vidi en granda kabineto apud la ĥorejo" de la Kamaldula monaĥejo de Sankta Miĥaelo de Murano "estis — per unu el la fratoj de la monaĥejo, kiu prenis grandan plezuron en la studo de kosmografio — diligente desegnita kaj kopiita de plej belaj kaj tre malnova naŭtika mapo kaj monda mapo, ke la plej estimata S-ro Marko Polo kaj lia patro estis alportita el Katajo. 
— Giovanni Battista Ramusio[10], Navigationi et Viaggi

Post la vojaĝo[redakti | redakti fonton]

Post reveno el Ĉinio en 1295 la familio Polo ekloĝis en Venecio, kie ili famiĝis kaj iĝis atrakcio por homamasoj, kiuj venis aŭskulti la raportojn, sed nur malfacile kredis la faktojn pri la fora Ĉinio. Pro la nekredemo de la venecianoj, Marko Polo aranĝis specialan vespermanĝon por ĉiuj, en kiu la tuta familio Polo partoprenis vestita per simplaj ĉinaj vestaĵoj. Tuj antaŭ la ekmanĝo, la Polo-anoj malfermis siajn poŝojn kaj montris centojn da rubenoj kaj aliaj juveloj, kiujn ili ricevis en Azio. Kvankam tre impresiĝintaj, la venecianoj plu dubis pri la rakontoj.

Verkado de Il Milione[redakti | redakti fonton]

Marko Polo partoprenis malgrandan batalon de la milito inter Venecio kaj Ĝenovo, aŭ la ŝipan batalo ĉe Curzola/Korčula - laŭ dubinda tradicio. En 1298, li kaptiĝis kaj pasigis la malmultajn monatojn de sia malliberiĝo diktante detalan rakonton pri siaj vojaĝoj al tiam en Eŭropo nekonataj partoj de Ĉinio al sia kunmalliberulo, Rustichello da Pisa.

Lia libro, Il Milione (la titolo devenas aŭ de miliono, tiam konsiderata grandega nombro, aŭ de la kromnomo de la familio Polo, Emilione), verkiĝis en la provenca lingvo, lingvo kiun Polo ne regis, kaj titolita Le divisament dou monde (la priskribo de la mondo). La libro tradukiĝis postnelonge en multajn eŭropajn lingvojn kaj estas konata en Esperanto sub la titolo La libro de la mirindaĵoj aŭ priskribo de la mondo[11]. La origina libro perdiĝis kaj estas nuntempe kelkaj nekoheraĵoj en la diversaj tradukoj. La libro tuj sukcesiĝis, kaj tio estas mirinda konsiderante la malaltan teknologinivelon en la tiama Eŭropo, 200 jarojn antaŭ la invento de libropresado.

Lastaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Marko Polo fine liberiĝis en la somero de la jaro 1299 kaj reiris hejmen al Venecio, kie liaj patro kaj onkloj aĉetis per la komercaj profitoj grandan domon en la centra kvartalo nomita San Giovanni Crisostomo.

La kompanio daŭre funkciis, kaj Marko estis nun riĉa komercisto. Dum li persone financis aliajn ekspediciojn, li ne plu forlasis Venecion. En 1300 li edziĝis al Donata Badoer, virino de malnova respektata nobela familio. Ili havis tri filinojn: Fantina, Bellela kaj Moreta. Ĉiuj poste edziniĝis en nobelajn familiojn.

Inter 1310 kaj 1320 Marko Polo verkis novan version de sia libro Il Milione en la itala lingvo. La teksto estis perdita, sed ne antaŭ franciskana monaĥo, Francesco Pipino, tradukis ĝin en la latinan. Tiu latina versio estis poste retradukita en la italan, kio kaŭzis konfliktojn inter malsamaj eldonoj de la libro.

Jam tre malsana, Marko verkis sian testamenton[12], kiu konserviĝis, komence de januaro 1324. El tiu testamento oni scias, ke li liberigis mongolan sklavon Piedro Tartarino[13] kaj postlasis oran tabuleton.

Pri lia patro, Nikolo Polo, oni scias, ke li mortis ĉirkaŭ la jaro 1300. Lia onklo, Mateo, verkis testamenton en la jaro 1310, kiu atestas la donacon de tri ortabuloj de la granda ĥano dum lia unua vojaĝo.[13]

Morto[redakti | redakti fonton]

Marko Polo, 16-a jarcento

Marko Polo mortis en sia hejmo en januaro 1324, preskaŭ 70-jaraĝa. Kritikistoj jam tiuepoke kredis la rakontojn malveraj, kaj tial antaŭ lia morto, pastroj, amikoj kaj parencoj instigis lin, por savi sian animon, fine malĵuri la mensogajn rakontojn. Laŭ raporto de Jacopo d'Aqui, Marko tiam sur sia mortolito respondis: "Mi rakontis eĉ ne duonon de tio, kion mi vidis!"

Post sia morto, Marko Polo estis entombigita en la preĝejo de Sankta Lorenzo en Venecio, kie estis entombigita lia patro. Komence de la 19-a jarcento tiu preĝejo estis neniigita.

La domo de Marko Polo, kiu situis ĉe la kruciĝo de la Rio di San Giovanni Crisòstomo kaj de la Rio di San Lio, forbrulis en la jaro 1596.

Historia influo[redakti | redakti fonton]

Kvankam la Polo-anoj ne estis la unuaj eŭropanoj, kiuj atingis Ĉinion (vidu ekzemple: Giovanni da Pian del Carpini), estas ja pro la libro de Marco Polo ke lia vojaĝo estis la unua, kiun oni povis vaste diskonigi, kaj dum longa tempo ĝi restis la plej bone pridokumentita.

Laŭ la legendo, Marko Polo enkondukis al Italio kelkajn ĉinaĵojn, inter kiuj estis glaciaĵoj, picoj kaj nudeloj, ĉefe spagetoj. Tamen la legendoj estas ja pridubeblaj: ekzemple estas pruvoj, ke en Italio oni konis pastaĵon de pli frua tempo.

La flughaveno de Venecio nomiĝas Aeroporto Internazionale Marco Polo.

Ankaŭ vidu pri la satelitoj Marco-Polo.

Pluraj italaj militŝipoj nomiĝis Marko Polo.

La irlanda verkisto Donn Byrne priparolas fantazie pri la vojaĝoj de Marko Polo en sia libro Messer Marko Polo. Li ankaŭ aperas kiel ĉefa rolanto en la rakonto de Italo Calvino, Nevideblaj urboj.

Usona naĝeja kaŝ-trova infana ludo nomiĝas Marko Polo.

Kontroverso[redakti | redakti fonton]

Jam dum la vivo de Marko Polo multaj homoj dubis ne nur pri la vero de partoj, sed de la tuta rakonto. Kvankam multaj historiistoj kredas, ke Marko Polo ja atingis Ĉinion, lastatempe kelkaj proponis la ideon, ke li vere ne iris tiom for, kaj nur re-raportis informojn kiujn li aŭdis de aliaj. Fakte ĝis nun nenio pruvis la verecon de la rakontoj de Marko Polo.

Krom liaj propraj asertoj oni trovis nenian surskribaĵon sur iu ajn statuo, steleo aŭ konstruaĵo en la vizititaj regionoj. Nek troveblas dokumentoj de persaj, mongolaj aŭ ĉinaj historiistoj, korteg-skribistoj, komercvojaĝantoj aŭ aliaj personoj pri la vojaĝo sur partoj de la tiam sufiĉe uzata Silka Vojo, la apero de la tri Polo-anoj ĉe la kortego de la granda ĥano kaj la postajn plurjarajn vojaĝojn de Marko Polo en Ĉinio. Tiaj dokumentoj pruvos definitive la verecon de la rakontoj.

La teorio, ke ne li mem vojaĝis al Ĉinio, sed rakontis en tiu parto de sia vojaĝraporto nur pri spertoj de aliaj vojaĝantoj, kiujn li aŭdis, baziĝas laŭ la brita historiisto kaj estrino de la Brita Biblioteko, Frances Wood, je la fakto, ke kelkaj apartaj trajtoj de la ĉina kulturo tute ne estas menciitaj. Inter aliaj mankoj, liaj rakontoj ne mencias ĉinajn literojn, manĝbastonetojn, teon, pied-ligadon, artfajraĵojn, nigra pulvo aŭ la Grandan Ĉinan Muron.

Aliflanke, Marko priskribas aliajn ecojn de orienta vivomaniero per bonaj detaloj: papera mono, la Granda Kanalo de Ĉinio, la kompono de la mongola armeo, tigroj, la imperia poŝtoservo. Li ankaŭ parolas pri Japanio laŭ la ĉina nomo ZipangCipangu. Fakte oni konsideras tion kiel la unuan mencion de Japanio en okcidenta literaturo.

Plifortiĝas la duboj pro diferencoj inter neklareco de priskriboj el tiuj foraj regionoj, kvankam tiuj el aliaj regionoj estas tre precizaj. Tiel Marko Polo priskribas templojn kaj ritojn de la monaĥoj sed eĉ ne distingas inter budhismo kaj taoismo. Li priskribas la grandan ĥanon, kies ĉinan kaj mongolan nomon li, kiel proksima imperiestra kunlaboranto, ŝajne ne konas. Ankaŭ la bankedojn ĉe la kortego li priskribas nur maldetale.

Laŭ Wood temas pri gravaj aferoj kiuj mankas en la priskribo de Marko Polo, kvankam li laŭdire servis dum 17 jaroj ĉe la kortego de la imperiestro kaj poste vojaĝis tra la tuta lando kiel guberniestro de la ĥano. Ankaŭ dubindas, ĉu la imperiestro de Ĉinio fakte faris fremdlandanon la plej altranga kunlaboranto. Tial dubeblas, ĉu la vojaĝraporto de Marko Polo estas vere aŭtenta aŭ ĉu li skribigis nur tion, kion li aŭdis survoje de aliaj vojaĝantoj al Ĉinio aŭ de siaj patro aŭ onklo, sed neniam vidis propraokule. La fakulo Herbert Franke opinias, ke Marko Polo uzis arabajn kaj persajn fontojn kaj transprenis ties erarojn.[14]

Dietmar Henze, aŭtoro de la "Enciklopedio de malkovristoj kaj esploristoj de la mondo"[15] legis preskaŭ ĉiun malnovan vojaĝraporton ekzistan en la mondo kaj prilaboris ilin. Pri Marko Polo, li analizis sur 370 paĝoj ties vojaĝraporton kun la ĝis nun plej granda zorgo kaj komparis ĉiun frazon al raportoj de postaj vojaĝantoj. Fine li konkludas, ke Marko Polo certe neniam estis en Ĉinio kaj ke li konstruis sian raporton el fremdaj parolaj priskriboj. Pri Marko Polo li juĝas tiel: "Lia tuta longa priparolita vojaĝo tamen - kaj klarigo de tio estis ĉi tie la unua tasko - estis nura fabelo, por esti pli klare: la plej kolosa mensogo de la tuta malkovrohistorio.".[16]

Malgraŭ tio la historiistino Frances Wood subtenas, ke - sendepende de la vereco de la raporto de Polo - ja estas danke al li, ke la trafiko inter okcidento kaj oriento evoluis.

Dubindaj aŭ malveraj detaloj[redakti | redakti fonton]

Konstruo de katapultoj[redakti | redakti fonton]

La aserto, ke Nikolo kaj Mateo Polo konstruis katapultojn, "kiel uzataj en vesperlando", dum la sieĝo de Xiangyang estas pruveble malvera. Unuflanke, laŭ ĉinaj fontoj, la konstruantoj de tiuj armiloj estis du islamanoj, nomataj Ala-ud-din kaj Ismail, kaj aliflanke la blokado de tiu urbo jam finiĝis en 1274, t.e. unu jaro antaŭ la alveno de la Polo-anoj en Ĉinio.[16]

La ponto de Lugou Qiao[redakti | redakti fonton]

15 km sudokcidente de la urbocentro de Pekino situis kaj daŭre situas la Lugou Qiao (ĉine: 卢沟桥/蘆溝橋, lúgōuqiáo, ponto el kano) super la Yongding-rivero, kiun oni nomas ankaŭ Marko-Polo-ponto, ĉar li priskribis ĝin en sia raporto. Tamen la de li menciita aserto pri 27 pontarkoj estas tute malvera, ĉar tiu ŝtona arkoponto kun longeco de 235 metroj, ĉiam havis nur 11 arkojn.[17],[13]

Guberniestro[redakti | redakti fonton]

Ekzistas nenia ĉina dokumento pri la aserto, ke Marko Polo, kiel fremdlandana konfidato iĝis guberniestro de la granda ĥano. Ankaŭ la aserto, ke li "pro speciala ordo de lia majesto" ricevis dum tri jaroj la postenon de urbestro en Yangzhou, venas nur de malatento de kopiisto, kiu modifis "sejourna" = "restadi" al "seigneura" = "estri". Kaj tiel la biografo Alvise Zorzi, aldonante"ŝajnas, ke" kaj "oni ricevas la impreson, ke", igis Markon kontrolisto aŭ estro de la saladministracio.[16]

Kvankam troveblas foje en la kronikoj de la dinastio Yuan la vorto "Polo", laŭ la ĉina mongolfakulo p-ro Yang Zhijin tio estas nur kiel titolo kaj nek rekte, nek malrekte rilatas al Marko Polo, ties patro Nikolo aŭ onklo Mateo aŭ al ili tri.[13]

Nudeloj el Ĉinio[redakti | redakti fonton]

Ĉar ekzistas en Ĉinio nudeloj jam pli ol 4000 jarojn, oni ofte diras, ke Marko Polo kunportis la recepton de nudeloj el Ĉinio al Italio. Fakte nudeloj el tritiko ekzistis jam en Romio kaj antikva Grekio. Ankaŭ pri ties stokado en sekigita formo, italoj jam eksciis de araboj. Tiel Marko Polo ŝajne nur kunportis spagetojn el Mongolio al Eŭropo.

Mongola atako je Japanio[redakti | redakti fonton]

Li asertis, ke la unuan mongola ŝipfloton detruis tajfuno, sed tio trafis la duan invadan provon. Li asertis, ke la mongolaj ŝipoj havis kvin mastojn, sed fakte nur tri.

Li skribis, ke la mongoloj uzis peĉon sur la ŝipoj, sed uzis ne la mongolan sed la persan esprimon por tio (chunam). Li ofte uzas persajn nomojn por mongolaj lokoj.

Hejmenvojaĝo[redakti | redakti fonton]

Ŝajnas stranga afero, ke la familio Polo, post sukcesa plurfoja vojaĝo surlanda al Eŭropo, decidis uzi nekonatan, pli longan kaj multe pli danĝeran marvojon al la hejmlando. Ŝajnas ankaŭ tre dubinda, ke inter la 17 supervivantoj de tiu ŝipvojaĝo, kiu komence havis 600 partoprenantojn, 3 estas Marko, Nikolo kaj Mateo Polo.[13] En tiutempaj ĉinaj kronikoj oni nome mencias la tri diplomatojn, sed ne la Polo-anojn.[13]

La konstruon de la ŝipoj Marko Polo priskribas ĝuste en sia libro, sed pri la gravega uzo de la ĉina kompaso por navigacio li parolas neniel.[13] La aserto, ke la hejmenvenintaj Polo-anoj estis rekonitaj de la parencoj nur post fortranĉo de la vestaĵorloj kaj montro de la kunportitaj gemoj, estas taksita legendo de la nuntempaj fakuloj.[13]

Flotkomandanto kaj milit-kaptiteco[redakti | redakti fonton]

Laŭ informoj de kronologiisto Giovanni Battista Ramusio, Marko Polo partoprenis en la Marbatalo ĉe Curzola kiel flotkomandanto kaj estis militkaptita de genuanoj. Tiu aserto estas kritikata de modernaj historiistoj. Kontraŭ tiu aserto parolas tiu fakto, ke Marko Polo tute ne havis iun militsperton, neniam en iu alia fonto estis menciita lia milit-funkcio kaj Genua arkivo de militkaptitoj ne entenas informon pri militkaptito Marco Polo.[13] Koncerne la fakton, ke Marko Polo nek estis militkaptito en Genua, nek havis dum sia militkaptiteco la okazon dikti al Rusticiano da Pisa en Palazzo San Giorgio sian vojaĝ-raporton, Barbara Wehr en sia doktora tezo skribas, ke ekzistis la teksto, verkita de Marko Polo mem en malnov-venecia lingvo, kiun Rusticiano da Pisa nur postfakte modifis kaj aldonis sin. Tiu fakto havas dedican gravecon.

Testamento[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ el la testamento de Marko Polo ne sekvas iuj klaraj indicoj, ke li estis en Ĉinio. Restas neklare, ĉu li mem ricevis la postlasitan oran tabelon de granda ĥano, aŭ ĉu ĝi estas unu el tri tabeloj, kiujn ricevis lia patro kune kun lia onklo dum la unua vojaĝo. Krome, en testamento ne troviĝas iu informo, ĉu Marko Polo kunportis liberigitan sklavon el la reĝolando de Kublai-ĥano.[13]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lloyd, J & Mitchinson, J: "The Book of General Ignorance". Faber & Faber, 2006.
  2. Marco Polo's last will; The Book of Ser Marco Polo, the Venetian: Concerning the Kingdoms and Marvels of the East; Marco Polo; London, John Murray, 1875; pp.69
  3. "Le Livre des Merveilles", p.11
  4. 4,0 4,1 Zorzi, Alvise, Vita di Marco Polo veneziano, Rusconi Editore, 1982
  5. "Le Livre des Merveilles", p.5-17
  6. Klafkowski, Piotr. (1977). "History of Buddhism in Mongolia—A Preliminary Survey", p. 28 and note. Buddhist Studies. The Journal of the Department of Buddhist Studies, University of Delhi. May, 1977.
  7. Oni montris, ke tiu 'guberniestreco estis fakte tipografia eraro. Aliaj seriozaj duboj pri tio kaj pri liaj tutaj ĉinaj vojaĝoj aperis inter fakuloj, kiuj ekzamenis ĉinajn dokumentojn tiutempajn. Vidu ekz. Wood, Frances sub referencoj.
  8. The Real Eve: Modern Man's Journey Out of Africa, Stephen Oppenheimer (2004)
  9. Silk Road, North China, C. Michael Hogan, the Megalithic Portal, editor A. Burnham (2007)
  10. 10,0 10,1 Piero Falchetta (2006). Fra Mauro's World Map ("Mondmapo de Fra Maŭro"), Turnhout, Belgio: Brepols, paĝo 592. ISBN 2-503-51726-9
  11. La libro de la mirindaĵoj aŭ priskribo de la mondo (Esperantigis Daniel Moirand - Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 2001. - 445 p., Serio Oriento-Okcidento 34 - ISBN 92-9017-075-1)
  12. Testament des Marco Polo, Biblioteca Nazionale Marciana; Cod. Lat. V 58.59, Sammlg. 2437, c. 33 (hrsg. v. E.A. Cicogna, Delle Iscrizioni Veneziane III, Venedig 1824 ff., 492)
  13. 13,0 13,1 13,2 13,3 13,4 13,5 13,6 13,7 13,8 13,9 "TV-Dokumentation (ZDF, 1996)" http://www.phoenix.de/_die_phantastischen_reisen_des_marco_polo/2007/04/06/0/127066.1.htm TV-Dokumentation (ZDF, 1996) von Hans-Christian Huf "Die phantastischen Reisen des Marco Polo"
  14. Bücher und Zeitschriften / Geschichte und Politik
  15. de:Enzyklopädie der Entdecker und Erforscher der Erde
  16. 16,0 16,1 16,2 "Vorwort des Herausgebers". D. Brennecke, Hrsg.: Marco Polo, die Beschreibung der Welt. 1271 –1295, Frederking u. Thaler 2004
  17. http://www.china.org.cn/english/features/beijng/31253.htm Pontolongeco kaj arkonombro

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.