Kompaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Simpla kompaso

Kompaso estas navigilo por trovi direktojn sur la Tero. Ĝi konsistas el magneta indikilo, kiu povas libere pivoti por orientiĝi laŭ la magneta kampo de la Tero, kiu povas tre asisti en navigado. La kompasdirektoj de kompaso estas nordo, oriento, sudo kaj okcidento. Oni povas utiligi kompason kun horloĝo kaj sekstanto por trovi sian pozicion sur Tero. Ĉi tiu ilo tre plibonigis maran komercon, igante pli sekura kaj preciza la vojaĝadon. Frua formo de kompaso estis inventita en Ĉinio en la 11-a jarcento. La familiara marista kompaso estis inventita en Eŭropo ĉirkaŭ 1300.

Dum magneta kompaso direktas sin al la magnetaj polusoj de Tero, girokompaso (giroskopa kompaso) direktas sin al la rotaciaj polusoj ("geografiaj polusoj"). Inter tiuj du direktoj ekzistas diferenco, nomata misdirektado.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]