Tero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig-dark.svg Tiu ĉi artikolo temas pri la Tero kiel planedo. Aliaj artikoloj parolas pri tero kun la signifoj grundo kaj kontinento.
Tero
Planedo
La Blua Globeto, famkonata fotaĵo de la tero farita la 7-an de decembro 1972 de la ŝipanaro de la kosmoveturilo Apollo 17
La Blua Globeto, famkonata fotaĵo de la tero farita la 7-an de decembro 1972 de la ŝipanaro de la kosmoveturilo Apollo 17
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
149 597 887,5 km (1,00 AU)
147 098 074 km (0,98 AU)
152 097 701 km (1,02 AU)
Discentreco 0,016710219
Klinangulo 1° 34' 43,3" (rilate al la ebeno de Laplace)
Periodo 365,256366 tagoj
Meza cirkulrapido 29,783 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
348,73936°
Argum. de periapsido 114,20783°
Naturaj satelitoj
Ringoj
Jes, la Luno
Neniu
Fizikaj ecoj
Diametro
Ekvatora diametro
Polusa diametro
- Plateco
- Areo
- Volumeno
12 742,0 km
12 756,2 km
12 713,6 km
0,0033528
5,10072 × 108 km2
1,0832073 × 1012 km3
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
5,9736 × 1024 kg
5,5153 × 103 kg/m3
9,780327 m/s2
11,186 km/s
Rotacia periodo
- Sidera periodo

23h 56m 4,100s
Aksa kliniteco 23,439281°
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca premo 101 300 Pa (1013 mbar)
Surfaca temperaturo
- Minimuma
- Averaĝa
- Maksimuma

184 K
287 K
331 K
Albedo 0,367
v  d  r
Information icon.svg
Astronomia simbolo de la Tero

La Tero estas nia planedo, la tria planedo ekde la Suno (post Venuso kaj antaŭ Marso). Rilate al diametro kaj maso ĝi estas la kvina plej granda el la ok planedoj de la Sunsistemo kaj la plej granda el la terecaj planedoj (negasaj planedoj). Ĝi havas la plej granda denseco meze de la planedoj de la Sunsistemo.

Hejmo por milionoj da specoj, inkluzive homoj, la Tero estas la sola loko en la universo, pri kiu oni scias, ke tie ekzistas vivo. La planedo formiĝis antaŭ 4,54 miliardoj da jaroj, kaj vivo aperis sur ĝia surfaco ene de la unua miliardo. Ekde tiam la biosfero konsiderinde ŝanĝis la atmosferon kaj aliajn kontraŭvivajn kondiĉojn en la planedo, ebliginte la dismultiĝon de aerobiaj organismoj kaj la formadon de la ozona tavolo, kiu kune kun la magneta kampo baras vundeman sunradiadon kaj permesadas vivon sur kontinentoj. La fizikaj ecaroj de la Tero, samkiel ĝia geologia historio kaj orbito, permesis la daŭriĝon de vivo. Oni atendas, ke la mondo povos teni vivon dum 1,5 miliardoj da jaroj plie, post kiam la kreskanta lumpovo de Suno estingos la biosferon.

La surfaco de la Tero konsistas en rigida tavolo nomata terkrusto, kiu estas dividita en pluraj rigidaj segmentoj, aŭ tektonikaj platoj, kiuj laŭtempe migras sur la interna parto de la planedo. Ĉirkaŭ 71% de tiu surfaco estas kovrata de sala oceanaro, dum la resto konsistas en superoceanaj partoj, do kontinentoj kaj insuloj. Likvan akvon, necesan al ĉia konata vivo, oni ne malkovris en aliaj planedoj krom en la Tero. Sub la terkrusto estas daŭre aktiva (ekde sia formiĝo) tavolo nomata mantelo; ĝi estas relative solida, tamen malpli rigida ol krusto. La planeda interno estas dunatura kerno, ekstere likva, kiu naskas la magnetan kampon de la Tero, kaj interne solida (fera).

La Tero interagas kun aliaj objektoj en la spaco, inkluzive kun la Suno kaj la Luno, ĝia unusola natura satelito. Nuntempe la Tero orbitas kompletan ciklon ĉirkaŭ la Suno unufoje dum la sama tempo, dum kiu ĝi rotacias laŭ sia akso 366,26 fojoj. Tia tempmezuro estas konata kiel sidera jaro, kiu egalas al 365,26 sunaj tagoj. La nombro da sunaj tagoj estas unu malpli ol la nombro da sideraj tagoj pro tio, ke la orbita movo de la Tero ĉirkaŭ la Suno rezultas en unu plia rotacio. La tera rotacia akso estas 23,4° klina rilate al la normalo de ĝia orbita plano, kaŭzante sezonajn variadojn en la planeda surfaco en periodo de unu tropika jaro (365,24 sunaj tagoj). La unusola tera natura satelito, la Luno, kiu verŝajne ekorbitis la Teron ĉirkaŭ antaŭ 4,53 miliardoj da jaroj, respondecas pri oceanaj tajdoj, stabiligas la aksan klinecon kaj laŭgrade malrapidigas la planedan rotacion. Antaŭ inter ĉirkaŭ 4,1 kaj 3,8 miliardoj da jaroj, la Tero suferis larĝan impaktadon de asteroidoj, kio ankaŭ kontribuis per ŝanĝoj en la surfaca medio.

Mineraloj kaj la produktoj de biosfero mem kontribuas por tenado de vivo, inkluzive homa, kio donas al ili gravan ekonomian rolon en la homa socio. La homa tutmonda socio estas geografie dividita en ĉirkaŭ 200 suverenaj ŝtatoj, kiuj interagas per diplomatio, vojaĝoj, komerco kaj militaj agadoj. La homa kulturo kreis plurecan vidmanieron pri ilia hejmplanedo, inkluzivante personigon de la Tero kiel dia esto, defendon de plata formo por la planedo kaj la rigardon, ke ĝi estas la centro de la Universo. Nuntempe la planedo estas plej ofte rigardata science, tamen grandiĝas la emo rigardi ĝin ankaŭ morale, ĉefe pro la kreskanta ekologia konscio, kiu forpelas poluciemon kaj laboras por teni la tersistemon ekvilibra.

La Tero estis unuafoje agnoskita kiel planedo de Koperniko. Ĝia astronomia simbolo estas ♁ aŭ \oplus.

Historio[redakti | redakti fonton]

La jenaj datoj estas laŭ miliardoj da jaroj antaŭ la nuntempo:

Pro nekonataj kialoj, de tempo al tempo okazas grandaj mortiĝoj, kapablaj profunde ŝanĝi la aspekton de surtera vivo. La lasta amasa mortiĝo okazis antaŭ 65 milionoj da jaroj kaj formortigis la dinosaŭrojn, kaj eble estis kaŭzita de falo de granda asteroido. La plej granda mortiĝo okazis antaŭ 248 milionoj da jaroj: 90% da animalaj specoj mortiĝis, lasinte la reptiliojn superi sur la seka tero. Alia mortiĝo okazis antaŭ 438 milionoj da jaroj.

Konsistiĝo kaj strukturo[redakti | redakti fonton]

La Tero estas tersimila planedo. Male al la gasgigantoj kiel Jupitero, ĝi havas solidan surfacon.

La Tero estas, kaj en maso kaj en diametro, la plej granda el la kvar tersimilaj planedoj de la Sunsistemo. Ĝi ankaŭ havas plej grandan denson, plej fortan graviton kaj plej fortan magnetan kampon.

Pluraj tersimilaj planedoj ekzistas en aliaj stelaj sistemoj, kiel la ekstersunsistema planedo Gliese 581 c.

Kemia konsistiĝo[redakti | redakti fonton]

La tavoloj de la tero
Tridimensia bildo

La maso de la Tero estas ĉirkaŭ 5,98×1024 kg. Ĝin konsistas ĉefe fero (32,1 %), oksigeno (30,1 %), silicio (15,1 %), magnezio (13,9 %), sulfuro (2,9 %), nikelo (1,8 %), kalcio (1,5 %), aluminio (1,4 %). La entutaj aliaj elementoj totaligas 1,2 %. Tamen, pro gravito, plej pezaj elementoj "dronis" en la kernon de la Tero. Oni opinias, ke la kerno konsistas ĉefe el fero (88,8 %) nikelo (5,8 %), sulfuro (4,5 %), kaj malpli ol 1 % da aliaj elementoj.

La geokemisto F. W. Clarke kalkulis, ke 47 % da maso de la terkrusto konsistas el oksigeno en oksidoj, kiuj ĉefaj estas oksidoj de silicio, aluminio, fero, kalcio, magnezio, kalio, natrio (kaj 1,5 % da oksido de hidrogeno, pli konata kiel akvo).

Laŭ seismaj mezuroj la Tero konsistas ĉefe el tri tavoloj: la terkerno, la termantelo kaj la terkrusto. Tiuj tavoloj estas disigitaj unu de la aliaj pro seismaj malkontinuoj. La terkrusto kaj la supera parto de la supera mantelo kune estas nomitaj litosfero. Ĝi estas nun inter 50 kaj 100 km dika kaj estas diserigita en grandaj kaj pli malgrandaj tektonaj eroj, la tektonaj platoj.

Surfaco[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Tersurfaco.

La ĉirkaŭmezuro de la ekvatoro estas 40.075,017 km, t.e. je 67,154 km aŭ 0,17 % pli granda ol la polusa ĉirkaŭmezuro de 40.007,863 km; kialo de ĉi tiu diferenco estas la centrifuga forto de la rotacio.

La polusa diametro de 12.713,504 km same estas je 42,816 km aŭ 0,34 % pli malgranda ol la ekvatora diametro de 12.756,320 km.

Pro la diferencoj de la ĉirkaŭmezuro, oni povas kompreni nocion "la plej granda monto sur la Tero" malsame. Laŭ la alteco super marnivelo, la Everesto en Himalajo estas la plej granda, sed laŭ la distanco de la pinto al la centro de la terkerno temas pri la vulkano Ĉimborazo en la Andoj. Mezurita de la propra bazo, la Mauna Kea (Havajo) staranta sur la pacifika marfundo estas la plej alta.

Kiel multaj solidaj planedoj kaj preskaŭ ĉiuj grandaj lunoj de la Sunsistemo, la Tero montras evidentan duonigon de sia surfaco en apartaj duongloboj. La surfaco (de entute ĉ. 510 milionoj da km²) konsistas el kontinenta duonglobo kaj oceana duonglobo. La kontinenta duonglobo havas la plej grandan parton de lando ne kovrita de akvo (ĉ. 47 %). La surfaco de la aliflanka oceana duonglobo enhavas nur 11 % da lando.

La Tero estas la sola planedo de la Sunsistemo, sur kiu flua akvo ekzistas je la surfaco. La oceanoj entenas 96,5 % de la tuta akvo de la planedo. Marakvo entenas meze 3,5 % da salo.

La akva parto reprezentas en la nuna geologa epoko 70,7 % de tersurfaco. El la 29,3 % de la landa parto la ĉefan parton reprezentas la sep kontinentoj, laŭ grandeco: Azio, Afriko, Nordameriko, Sudameriko, Antarkto, Eŭropo, Aŭstralio. Kiel tektona plato, Eŭropo, kiu estas granda okcidenta duoninsulo de Eŭrazio, verŝajne neniam estis sendependa unuo. La klasiga limo inter Aŭstralio kiel la plej malgranda kontinento kaj Gronlando kiel la plej granda insulo, estas nur konvencia. La areon de la mondaj oceanoj oni disigas kutime al kvin oceanoj: la Pacifiko, la Atlantiko, la Hinda oceano, la Arkta oceano kaj la Suda oceano. La plej malalta profundo situas en la Mariana Fosego, je 11.034 m sub la marnivelo. La meza marprofundo estas 3.800 m. Tio estas ĉirkaŭ la kvinoblo de la meza alto de kontinentoj, kiu estas ĉ. 800 m.

Tridimensia modelo de la surfaco de la Tero estas nomata globuso.

Platotektoniko[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Platotektoniko.

La plej grandaj tektonaj platoj, krom la Pacifika Plato, respondas al kontinentoj kaj ĉirkaŭprenas partojn de oceanoj apud la kontinento. Ĉiuj tiuj platoj moviĝas laŭ tektoniko unu relative al la aliaj sur la parte fandiĝintaj, dikfluaj ŝtonmasoj de la supera mantelo nomata astenosfero (kies dikeco estas de 100 ĝis 150 km).

Geomagnetiko[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Geomagnetiko.

La magneta kampo, kiu ĉirkaŭas la Teron, estas kreata de geogeneratoro. Proksime de la tersurfaco la kampo similas al magneta dipolo. La magnetaj kamplinioj eliras el la Tero ĉe la suda duonsfero kaj eniras ĝin denove ĉe la norda duonsfero (t. e., en la suda duonsfero situas de vidpunkto de fiziko la norda poluso de la Tero kiel magneto, kaj kontraŭe; pli detalan eksplikon vidu en artikolo Magneto). Ene de la termantelo la formo de la magneta kampo transformiĝas. Super la teratmosfero la dipola kampo estas modifita pro suna vento.

La geomagnetaj polusoj de la Tero ne kongruas tute kun la geografaj polusoj. En la jaro 2007 la akso de la geomagneta dipolkampo kliniĝis je ĉ. 11,5° rilate al la terakso.

Atmosfero[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Teratmosfero.
Bildo de la NASA, montranta la plenlunon, parte ombrigitan de la teratmosfero

La Tero posedas ĉirkaŭ 640 km altan atmosferon. Ĝia maso estas 5,13 x 1018 kg kaj reprezentas do preskaŭ unu miliononon de la termaso. La meza aerpremo ĉe marnivelo estas 1.013 hPa. En grundproksimaj tavoloj la aero konsistas ĉefe el 78 % da azoto, 21 % da oksigeno kaj el 1 % da noblaj gasoj, ĉefe argono. Aldoniĝas ŝanĝema kvanto da akvovaporo, inter 0 kaj 5 %, kiu influas la veteron. La parto de karbondioksido, influanta la forcejan efikon nuntempe altiĝas pro homa influo; ĝi reprezentis ĉirkaŭ 0,038 % en 2005.

Temperaturekstremoj mezuritaj sur la Tero situas inter –89,6 °C (la 21-an de julio 1983 en la stacio Vostok en Antarkto ĉe alto de 3.420 metroj, kio korespondas al temperaturo de –60 °C ĉe marnivelo) kaj +58 °C (la 13-an de septembro 1922 en Al 'Aziziyah en Libio ĉe alto de 111 metroj). La meza temperaturo ĉe la grundo estas 15 °C; la rapido de sono ĉe tia temperaturo estas je marnivelo ĉirkaŭ 340 m/s.

La teratmosfero disĵetas la mallongondan bluan spektroparton de la sunlumo ĉirkaŭ kvinoble pli forta ol la longondan ruĝan; tial la ĉielo estas blua (je alta sunpozicio). Kialo de blua aspekto de la surfaco de oceanoj kaj maroj el la kosmo (kio donis la nomon "blua planedo" al la Tero ekde la unuaj kosmaj flugoj) estas pli forta absorbo de ruĝa lumo fare de akvo mem. La speguligo de la blua ĉielo ĉe la marsurfaco partoprenas nur malmulte al tio.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Klimato.

Sezonoj[redakti | redakti fonton]

Kliniĝo de la terakso.
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Sezono.

Tial, ke akso de rotacio de la Tero estas klinita (t. e. ne perpendikla rilate surfaco de rotacio ĉirkaŭ la Suno), sur la Tero ŝanĝiĝas sezonoj de la jaro.

Klimatzonoj[redakti | redakti fonton]

Pro diversintensa sunradiigo la Tero estas subdividita en klimatzonojn, kiuj streĉiĝas de la norda poluso al la ekvatoro kaj daŭrigas spegule sur la suda duonglobo.

Klimatzono ĉirkaŭa latitudo norda/suda ĉirkaŭa meza temperaturo
Polusa regiono De la norda/suda poluso ĝis la polusa cirklo 0 °C
Modera regiono De la polusa cirklo ĝis 40° 8 °C
Subtropikoj De 40° ĝis 23,5° 16 °C
Tropikoj De 23,5° ĝis la ekvatoro 24 °C

La sezonaj temperaturŝanĝoj estas des pli fortaj, uj la klimatzono troviĝas pli fore de la ekvatoro kaj de iu oceano.

Polusa regiono[redakti | redakti fonton]

La polusaj regionoj estas: 1) la regiono ene de la norda polusa cirklo, nomata Arkto; 2) la regiono ene de la suda polusa cirklo, nomata Antarkto, kiu enhavas la pli grandan parton de la kontinento Antarktio.

Ecoj de la polusaj regionoj: malvarma klimato; multe da neĝo kaj glacio; polusa tago kaj polusa nokto; norda brilo.

Modera regiono[redakti | redakti fonton]

Klimatzonoj de la tero

La modera regiono streĉiĝas de la polusa cirklo ĝis la latitudo 40° kaj estas dividita en malvarman, malvarmetan kaj varman zonojn.

En tiu zono okazas grandaj diferencoj inter sezonoj, kiuj malgrandiĝas alproksimiĝante la ekvatoron.

Alia aparta eco estas la diferenco inter tago kaj nokto, kiu varias ege laŭ sezono. Alproksimiĝante al la poluso tiuj diferencoj grandiĝas.

La vegetaĵaro estas karakterizita de arbaroj koniferaj, miksaj kaj foliaj. Alproksimiĝante al ekvatoro koniferarbaroj maloftiĝas.

Subtropikoj[redakti | redakti fonton]

La subtropikoj troviĝas en geografia latitudo inter la tropikoj kaj la moderaj regionoj, ĉirkaŭ inter 23,5° kaj 40° norde kaj sude. Aparte eco de tiuj regionoj estas tropikaj someroj kaj netropikaj vintroj. Oni povas dividi ilin en sekajn, vintromalseketajn, somermalseketajn kaj malseketajn subtropikojn.

Laŭ disvastiĝinta difino, klimato estas subtropika tie, kie la meza temperaturo de la jaro situas super 20° C, la meza temperaturo de la plej malvarma monato tamen restas sub 20°.

La diferenco inter tago kaj nokto estas relative malgranda.

Vegetaĵaro povas esti tre diversa (kiel ekzemple ĉe Mediteraneo), malriĉa (kiel en seka savano) aŭ preskaŭ neekzistanta (en dezertoj, ekzemple en Saharo).

Tropikoj[redakti | redakti fonton]

La tropikoj situas inter latitudo 23,5° kaj la ekvatoro. Eblas dividi la tropikojn en ŝanĝmalseketajn kaj malseketajn tropikojn.

En tropikoj daŭro de tago kaj nokto estas ĉiam pli-malpli sama (inter 10,5 kaj 13,5 horoj). Klimataj sezonoj ekzistas nur en la ŝanĝmalseketaj tropikoj kaj estas divideblaj nur en sekan kaj pluvan sezonojn.

Aparta eco de la ŝanĝmalseketaj tropikoj estas malseketaj savanoj, kiuj troviĝas norde kaj sude de grandaj pluvarbaroj. Ekzemploj estas afrika savano kaj pantanalo en suda Brazilo kaj Paragvajo.

En la malseketaj tropikoj ĉirkaŭ la ekvatoro estas grandaj tre specidiversaj pluvarbaroj, kiel tiuj de la amazona regiono.

Homa influo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Tutmonda varmiĝo.

Vivo sur la tero[redakti | redakti fonton]

La plej disvastigita formo de vivo sur la Tero estas bakterio. La plej disvastigita klaso de animaloj estas insektoj, precipe skaraboj. Antaŭ kelkaj milionoj da jaroj aperis homo, la unua inteligenta vivo (laŭ nia scio).

Luno[redakti | redakti fonton]

La Tero posedas unu grandan naturan sateliton nomatan la Luno. Ekzistas hipotezo, ke la Tero estis frakasita en du partojn, el kiuj la pli malgranda fariĝis la Luno. Teranoj unuafoje atingis la Lunon en 1969.

Proverboj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj proverboj pri la tero en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
    « De atendo kaj espero pereis multaj sur la tero. »
  • Citaĵo
    « De peko kaj mizero estas plena la tero. »
  • Citaĵo
    « El aero al tero. »

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Crab Nebula.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Astronomio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]