Oceano (mitologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Okeano, dekstre, skvam-voste, dum la gigantomaĥio, sur la Altaro de Pergamo.

OkeanoOceano (el la greka Ὠκεανός Ōkeanós aŭ Ωγενος Ōgenos (rivero-oceano, de kiu devenas nia moderna vorto "oceano") kaj latine OceanusOgenus) estis helena dio kiun la helenoj kaj poste la romianoj pripensas kiel grandega rivero ĉirkaŭiganta la mondon. Pli precize, ĝi estis la ekvatora mara fluo sur kiu la loĝata mondo (οἰκουμένη oikoumene) flosis[1], pro tio oni devas ankaŭ trapasi ĝin por atingi la Hadeson, la subteran mondon.[2]

Okeano en la helena mitologio[redakti | redakti fonton]

Laŭ helena mitologio, ĉi tiu mondo-oceano estis personigita kiel titano, filo de Urano kaj Geo (aŭ de Etero kaj Geo laŭ Higeno). Oni prezentis lin kun la supra parto de la korpo kiel muskola homo kun longa barbo kaj kornoj, kaj la malsupra serpenta. Ofte la simbolo de krabaj pinĉiloj garnas lin. Sur antikva vazo de la 6a jacento a.K.[3] ĝi aperas inter la dioj kiuj festas la nupton de Peleo kaj Tetiso, kun fiŝa vosto, portanta fiŝon sur unu mano kaj serpenton sur la alia, kiuj simbolas rekompencon kaj profetecon. Sur romiaj mozaikoj oni prezentis lin ankaŭ manuzante rudron aŭ balancante ŝipon.

Li komence simbolis ĉiujn marajn fluojn, inkluzive la maron Mediteraneo kaj Atlantikan oceanon, la du plej grandaj akvaj masoj kiujn la helenoj konis. Tamen, kiam geografiaj scioj pli kaj pli divastiĝis, Okeano restis kiel simbolo de la nekonataj kaj timataj atlantikaj akvoj, dum "nova" dio, Pozidono, komencis reprezenti Mediteraneon.

Skulptaĵo de Okeano el Efeso, (2-a jarcento). Arkeologia Muzeo de Istanbulo.

La partnero de Okeano estis lia fratino Tetiso, kaj el ilia unuiĝo devenis oceanaj nimfoj (la 3000 oceanidinoj) kaj ĉiuj la riveroj, fontoj kaj lagoj de la mondo.[4], inter ili: Nilo, Alfeo, Eridano, Estrimono, Istro, Faziso, Aĥeloo, Simoiso, Skamandro k.a.

Dum la titanomaĥio, Okeano (kune kun Prometeo kaj Temiso) ne aliĝis al siaj fratoj kontraŭ la olimpanoj. Li restis neŭtrale al la konflikto. Ankaŭ dum la ribelo de Krono kontraŭ sia patro, la dio de la maroj ne partoprenis la aferon. En sia Iliado, Homero rakontas ke lia rilato kun la olimpanoj estis almenaŭ ĝentila, fakte, la edzino de Zeŭso, la pova Hera, «vojaĝis ĝis la fino de la fruktodona mondo por viziti Okeanon, Patro de la dioj, kaj Patrino Tetiso, kiuj vartis kaj instruadis min en ilia palaco, laŭ peto de Reo»[5]. Li ankaŭ montris sian mildan karakteron kiam li estis la nura titano kiu vizitis Prometeon dum lia turmentado.

Ankaŭ laŭ la Iliado, la ŝildo de Aĥilo, sur kiu Hefesto volis prezenti la tutan universon, montris la forton de Okeano, ĉirkaŭante la mondon. Oni interpretas ke kiam Homero asertas ke OdiseoNestoro «promenis apud la bruinta maro, preĝante al dio kiu ĉirkaŭbrakas la teron kaj skuadas ĝin», iliaj preĝoj celis Okeanon, ne Pozidonon.

Okeano, kiel patro de multnombra idaro, ankaŭ reprezentis, laŭ la orfeismo, la originon de la mondo, kaj ĝenerale la antikvan vivmanieron, minacita kaj venkita de Heraklo[6]. Tiu heroo devigis Helion pruntodoni al si la oran vazon sur kiu la suna dio transiris ĉiutage sur la maro, por atingi per ĝi la insulon de la Hesperidinoj. Kiam Okeano skuis la vazon, Heraklo minacis lin per sia arko kaj trankviligis la ondojn. Tiu vojaĝo estis tre ŝatata de la artistoj pri atikaj ceramikaĵoj, kaj simbolas la alvenon de novaj tempoj kaj dioj.

Kiel protogenos, aŭ baza dio, Okeano okupiĝis ankaŭ pri la movoj de la astroj, kiuj leviĝis aŭ malleviĝis el Oceana akvo dum iliaj vojoj. Tiamaniere li similas al Ofiono, la orfea titano kiu regis sur la ĉielo ĝis kiam Krono detronigis sin. La pelasgoj kredis ke Okeano, kaj la ceteraj titanoj, estis kreitaj de Eŭrinomo. Li kaj sia edzino Tetiso rilatis al la planedo Venuso, laŭ tiu rakonto.


Partneroj kaj idaro
Geo Tetiso Tejo, filino de Memnono Nekonatulino

Okeano en Kosmografio[redakti | redakti fonton]

En la helena kosmografio Okeano rolas same kiel en ĝia mitologio. Kartografoj daŭre prezentis la ekvatoran ĉirkaŭantan fluon same kiel ĝi aperis en la fama ŝildo de Aĥilo. Tamen, Herodoto estis skeptika pri la ekzisto de tiu rivero, kaj li rifuzis ke degelado generis la ĉiujaran superbordiĝon de la Nilo. Laŭ lia trakukisto kaj interpretisto Livio Stecchini, Herodoto ne sukcesis solvi la enigmon pri iu ekvatora Nilo, tial kial tiatempaj geografiistoj ankoraŭ ne sufiĉe konis Subsaharan Afrikon. Malgraŭ tio, kaj Homero[7] kaj Heziodo[8] rakontas pri Okeanos Potamos, tio estas, la oceana akva fluo.

Skulptaĵo de Okeano ĉe la Fontano de Trevi (Romo).

Apolonio el Rodiso nomas la malaltan Danubon Keras Okeanoio, (tio estas Golfo de Okeano)[9], kaj la vorto Accion (Oceano) estis uzata de la 4-a jarcentaj gaŭloj por nomi grandajn lagojn[10]. Krome, Hekateo el Abdero asertis ke tiu Oceano de la Hiperboreoj estis nek la Arkta Oceano nek la Okcidenta Oceano, sed tiu kiu troviĝis norde de la helene loĝata mondo, kiun Herodoto nomis «la plej mirinda el ĉiuj maroj»[11], Pomponio Mela[12] kaj Dionizo Periegetes[13] «senlima maro» kaj poste, sur mezepokaj mapoj, «Mare majus».

Oni diris ke ĉe la fino de la rivero Okeano troviĝis la sankta insulo Albo (ankaŭ Leuke aŭ Pytho Nisi, Insulo de la Serpentoj), sakrala laŭ la pelasgoj kaj dediĉiita poste al dio Apolono, tial kial ĝi estas la unua lando kiun la suno lumigis ĉiutage. Hekateo el Abdero mencias ke tiu insulo troviĝis ĉe la lando de hiperboreoj, meze de la rivero Okeano (nuntempe, unu el la elfluoj de Danubo nomiĝas Chilia). Laŭ versio de la legendo, tie troviĝis la monteto kie Aĥilo estis entombita. Antikvaj romiaj popolaj kantoj rakontis ankaŭ pri «blanka monaĥejo sur blanka insulo, kun naŭ monaĥoj, naŭ kantistoj kaj naŭ altaroj, konata kiel la Blanka Maro, meze de la Nigra Maro»[14].

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Livio Stecchini, Ancient Cosmology, eseo kiu rilatas Okeanon al rivero Nilo (angle).
  2. Homero, Odiseado, 10.510.
  3. Brita Muzeo 1971.11-1.1.
  4. La poeto Nono mencias «la Limnojn (lagoj), filinoj de Okeano» (Dionizaj vi.352).
  5. Homero, Iliado xiv.200 y 244.
  6. La Suido nomas Okeanon kaj Tetison gepatroj de la du Cerkopoj, venkitaj de Heraklo.
  7. Homero, Odiseado, XII.1.
  8. Heziodo, Teogonio, v.242. 959.
  9. Apolonio de Rodiso, Pri Argonaŭtiko (IV.282).
  10. Rufus Avienus, Ora Maritima, menciita de Mullerus ĉe Ptolemaei Geographia, Eld. Didot, p.235).
  11. Herodoto, Libro IV, 85.
  12. Pomponio Mela, Libro I.c.19.
  13. Dionizo Periegetes, Orbis Descriptio, v.165.
  14. Nicolae Densusianu, Dacia Preistorica, 1913.