Homero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Homero
greke Όμηρος
Busto de Homero en la Brita Muzeo
Busto de Homero en la Brita Muzeo
Persona informo
Ὅμηρος
Naskonomo Ὅμηρος
Naskiĝo ĉ. 9-a jarcento a.K.
en nekonata valoro
Morto ĉ. 8-a jarcento a.K.
en Ios
Etno grekoj vd
Lingvoj antikva greka vd
Ŝtataneco Ionian League vd
Profesio
Okupo poeto • aŭtoroverkisto vd
Laborkampo greka literaturo vd
Verkado
Verkoj Iliado ❦
Odiseado ❦
Homeric epics vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
La blinda Homero gvidiĝas (pentraĵo de William-Adolphe Bouguereau de 1874).

Homero (greke Όμηρος Homeros) estis antikva greka poeto el Ionio dum la 8-a jarcento a.K.. Li verkis almenaŭ du epopeojn: la Iliadon pri la kolero de Aĥilo kaj epizodo dum la Troja milito inter la grekoj kaj la trojanoj, kaj la Odiseadon – la rakonton pri la dekjara vojaĝo de Odiseo reveninta hejmen post la troja milito. Li estis konsiderita de la antikvaj Grekoj kiel la unua kaj plej granda el la epopeaj poetoj. Aŭtoro de la unua konata literaturo de Eŭropo, li estas centra por la okcidenta kanono.

Kiam li vivis, kaj ĉu li vere vivis entute, estas nekonata. Herodoto ĉirkaŭkalkulis, ke Homero vivis ne pli ol 400 jaroj antaŭ lia propra tempo, kio lokigus lin ĉirkaŭ 850 a.K. aŭ poste.[1] La Vivo de Homero el la Pseŭdo-Herodoto ĉirkaŭkalkulis ke li estis naskiĝinta 622 jarojn antaŭ Kserkso la 1-a metis flosponton super la Dardaneloj en la jaro 480 a.K., kio lokigus lin je 1102 a.K., 168 jarojn post la falo de Trojo en 1270 a.K. Tiuj du finaj punktoj estas 252 jarojn apartaj, reprezente de la diferencoj en datoj donitaj de aliaj fontoj.[2]

La gravo de Homero por la antikvaj Grekoj estis priskribita en la verko de Platono nome Respubliko, kiu portretas lin kiel la protos didaskalos, "unua instruisto", de tragediistoj, nome la hegemon paideias, "estro de la Greka kulturo", kaj la Hellada pepaideukon, "instruisto de la [tuta] Grekio".[3] La verkoj de Homero, kiuj estas ĉirkaŭ duone parolaj,[4] havigis modelojn pri konvinkaj parol- kaj verko-manieroj kiuj estos imitataj laŭlonge de la tutaj antikvaj kaj mezepokaj greklingvaj mondoj.[5] Fragmentoj de la rakontoj de Homero ĉe preskaŭ duono de ĉiuj identigeblaj grekliteraturaj papirusoj estis trovitaj en Egipto.[6]

Historiaj certaj atestiloj pri la ekzisto de Homero ne estas, kaj la demando ĉu ambaŭ epopeoj originas de la sama verkinto ankaŭ ne konas kontentigan respondon. Lingvistikaj kaj historiaj esploroj almenaŭ verŝajnigas ke ambaŭ verkegoj originas el la 8-a jarcento a.K. skribitaj en la de grekoj loĝata okcidenta marbordo de Malgrand-Azio. La enhavoj estis de antaŭa parole transdonita formo de etepiko kiun eble jam malfrugrekaj triboj de la 2-a jarmilo prikantigis ĉe nobelaj kortegoj fare de migradantaj kantistoj, la t.n. rapsodoj.

Kolekto de 33 poemoj, la t.n. Homeraj himnoj longe ankaŭ atribuitis aŭtorece al Homero. Ili estas laŭdaj himnoj por grekaj diaĵoj (ekz. Apolono, Afrodito, Demetro, Hermeso) per kiuj la kantistoj de la homeraĵoj enkondukis siajn "prelegojn".

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La nomo Hómēros estas iona variaĵo de la esprimo en eola dialekto Homaros. Ties signifo estas ostaĝo, gaĝogarantiaĵo. Estas teorio kiu asertas, ke la nomo devenas de societo de poetoj nome Homeridoj (Homēridai), kiuj laŭvorte signifas «filoj de ostaĝoj», tio estas, posteuloj de militprizonuloj. Ĉar tiuj homoj ne estis senditaj al militoj pro duboj pri ilia fidelo en la batalkampo, ili ne mortis pro tio. Tial, kiam ne ekzistis skribita literaturo, oni konfidis al ili la taskon parkeri la lokan eposan poezion, kaj, kun tiu, la pasintajn okazaĵojn.

Oni sugestis ankaŭ, ke la enhavo de la nomo Hómeros estas vortoludo derivita de la esprimo ho me horón, kiu signifas kiu ne vidas.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Homero, de Philippe-Laurent Roland, Muzeo Luvro.

En la figuro de Homero kuniĝas realo kaj legendo. La tradicio asertis, ke Homero estis blinda, kaj diversaj lokoj ĉu urboj ĉu insuloj postulis esti la naskoloko: nome Ĥio, Smirno, Kolofono, Ateno, Argoso, Rodoso, Salamis, Piloso, Kime kaj Itako.

Biografiaj detaloj kolektitaj de la tradicio[redakti | redakti fonton]

La Homera himno al Apolono Delosa diris, «ke temas pri blindulo kiu loĝas en Ĥio, la rokohava».[7]

Luciano de Samosato diris, ke temas pri babilonano sendita al Grekio kiel ostaĝo, kaj de tie lia nomo.[8]

Paŭzanio transmitis tradicion de kipranoj, kiuj same postulis por si estis la naskoloko de Homero. Paŭzanio aldonas, ke Temisto, lokanino, estis lia patrino, kaj ke Eŭklo profetis la naskon de Homero, "for de Salamis, kiu kantos li kiel la unua la glorojn de la granda Helado, estos senmorta porĉiame kaj ne konos la maljunulecon".[9]

Krome, oni konservas ankaŭ la jenan epigramon, atribuitan al la helenisma poeto Alkeo de Mesene, en kiu Homero mem malkonfirmas salamisan devenon, kaj neas, ke oni starigis statuon de li en tiu urbo kaj ke lia patro estus iu Demagoro:

Citaĵo
 Eĉ se la martelo aperigu min kiel ora Homero inter fulmoj el Zeŭso, mi nek estas nek estos salamina nek la filo de Meles estos filo de Demagoro; tion Helado vidu! Ĉe alia poeto klopodu; kaj miajn versojn vi Helenoj, Muzoj kaj Ĥio, kantu. 
— Alkeo de Mesene: Epigramo 555, kolektita en la Palatina antologio.
Manuskripto (1485), de la verko de Paŭzanio Priskribo de Grekio, ĉe la Laŭrenca Biblioteko. En ĝi li havigas kelkajn aludojn al la figuro de Homero.

Pri la loko kie mortis Homero, estas tradicio, atestita almenaŭ ekde la 5-a jarcento a.K., ke tio okazis en la insulo Ios.

Paŭzanio rikoltis tiun tradicion kaj parolis pri statuo de Homero kiun li vidis kaj pri orakolo kiun li legis en la Templo de Apolono en Delfo:

Citaĵo
 Vi povas vidi ankaŭ en la pronaoso de la Templo de Apolono de Delfo estatuon el bronzo de Homero sur steleo kaj sur tiu vbi povas legi la orakolon kiun laŭdire ricevis Homero:

Feliĉa kaj sensortulo, ĉar vi naskiĝis por ŝanĝi aferojn,
Vi serĉas patrion. Vi havas naskolandon, sed ne patrion.
La insulo de Ios estas la patrio de via patrino, kiu kiam vi mortos vin ricevos. Sed kontrolu la enigmon

de la junuloj. 
— Paŭzanio: Priskribo de Grekio, X, 24.

Krome li aldonis, ke:

Citaĵo
 La lokanoj de Ios montras ankaŭ tombon de Homero en la insulo kaj en alia loko tombon de Klimene, kaj ili diras, ke Klimene estis la patrino de Homero.[10] 

Kaj finfine, la menciita geografo el Lidio rakontis, ke al li ne plaĉas verki pri la epoko en kiu vivis Homero kaj Heziodo:

Citaĵo
 Pri la epoko de Heziodo kaj de Homero, mi zorge esploris kaj ne estas agrabla al mi verki pri tio, ĉar mi konas la deziregon cenzuri de aliuloj, ĉefe de tiuj kiuj en mia tempo okupiĝas pri la kompono de eposaj poemoj. 
— Paŭzanio: Priskribo de Grekio IX, 30, 3.
Busto de Homero en la muzeo de Ercolano.

Kvankam jam en la epoko de la Klasika Grekio nenio konkreta kaj certa estis konita pri Homero, ekde la helenisma periodo ekaperis biografioj kiuj estis rikoltintaj tradiciojn tre diversajn kaj ofte informojn de nur legenda enhavo. En tiuj rakontoj oni diris, ke antaŭ nomiĝi Homero li estis nomita Meles, Melesigeno, Alto aŭ Meono, kaj oni havigis detalojn tre diversajn kaj kun nombraj variaĵoj pri lia deveno.

Estas tradicio kiu asertas, ke la Pitio kavis respondon al la imperiestro Hadriano pri la deveno de Homero kaj pri lia praularo:

Citaĵo
 Vi demandas al mi pri la praularo kaj la tera patrio de senmorta sireno. Pro loĝloko li estas itaka; Telemako estas lia patro kaj la nestora Epikasto lia patrino, kiu naskis pro multo la plej saĝan viron inter mortuloj.[11] 

Pro pentraĵo de la greka poeto Homero sur panelo de la templo de Isis en Keĥries, antikva haveno de Korinto,[12] en kiu lia vizaĝo montras ian severecon, oni sugestis, ke la bizancaj bildoj de Kristo eble estis inspiritaj el tiu figuro, speciale pro la simileco de la vizaĝa fizonomio kaj ankaŭ pro la sinteno de la korpo kiu estas reprezentata en tiuj.[13]

Nuntempa esplorado[redakti | redakti fonton]

Oni konsideras, ke la plej parto de la biografioj de Homero kiuj cirkulis en la Antikveco ne havigas certan informon. Sed tamen, oni akceptas ĝenerale ke la devenloko de la poeto devis esti el la kolonia zono ionia de Malgranda Azio, baze sur la lingvaj trajtoj de liaj verkoj kaj sur la forta tradicio laŭ kiu li devenus de tiu zono.[14] La esploristo Joachim Latacz subtenas, ke Homero apartenis al aŭ estis en permanenta kontakto kun la etoso de la nobelaro.[15] Persistas ankaŭ la debato ĉu Homero estis ver reala persono aŭ la nomo havigita por unu aŭ pliaj parolaj poetoj kiuj kantis tradiciajn eposajn verkojn.

Atribuitaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Kovrilpaĝo de la Batrakomiomakio kun la Odiseado.

Krom la Iliado kaj la Odiseado, al Homero oni atribuis kelkajn aliajn poemojn, kiel la malserioza epopeo komika Batrakomiomakio (La milito de la ranoj kaj la musoj), la korpuso de la Homeraj himnoj kaj kelkaj aliaj verkoj ĉu perditaj aŭ fragmentaj kiaj Margites. Kelkaj antikvaj aŭtoroj atribuis al li la kompletan epikan ciklon, kiu enhavas pliajn poemojn pri la Troja milito same kiel epopeoj kiuj rakontis la vivon de Edipo kaj militojn inter argosanoj kaj tebanoj.

La nuntempaj historiistoj tamen kutime interkonsentas, ke la Batrakomiomakio, la Margites, la homeraj himnoj kaj la ciklaj poemoj estas certe postaj al la Iliado kaj al la Odiseado.

Iliado[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Iliado.

La poemo rakontas militon inter Grekoj kaj Trojanoj, kiu daŭris dek jarojn, kaj originis el la forrabo de Helena, edzino de Menelao, reĝo de Sparto kaj frato de Agamemno, fare de Pariso, filo de Priamo, reĝo de Trojo. La Iliado disvolviĝas tamen en kvindek unu tagoj en la naŭa milita jaro. Homero kantas la eventon ekirante de la priskribo de la kolero de Aĥilo, la plej forta el la Aĥajaj herooj: li rifuzas batali plu, ĉar Agamenono, reĝo de Mikeno kaj ĉefo de la Aĥaja armearo, forprenis de li lian sklavinon Brizeida. En la sekva batalo la Grekoj suferas gravajn malvenkojn kaj la Troja heroo Hektoro mortigas Patroklon, la amikon de Aĥilo. La dua parto de la poemo pivotas ĉirkaŭ la violenta venĝo de Aĥilo, kiu mortigas Hektoron kaj trenas lian al ĉaro ligitan kadavron ĉirkaŭ la muregoj de Trojo: la Iliado finiĝas per la funebrado pri Hektoro kaj ne pritraktas la finon de la milito kiun venkas la Grekoj danke al la fama ruzaĵo de Odiseo pere de la ligna ĉevalo. Al la Troja milito estas ligitaj multnombraj mitoj de la klasika antikveco.

Odiseado[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Odiseado.
Odiseo kaj la Sirenoj, mozaiko en la Muzeo de Bardo en Tunizo, Tunizio, 2a jarcento. n.e.

La poemo venas de ĉirkaŭ la jaroj 800 ĝis 600 antaŭ la komuna erao kaj pritraktas eventojn okazintajn al sia ĉefrolulo Odiseo (kiu nomiĝas latine Ulisses; esperantigita kiel Uliso) dum lia longa vojaĝo hejmen post la milito ĉe Trojo. Post dek jaroj militante ĉe Trojo, Odiseo vojaĝis dum dek jaroj plu por reveni al sia denaska insulo, Itako. Dum lia foresto, lia filo Telemako kaj edzino Penelopo devis trakti grupon de svatiĝantoj, kiuj sin trudigis en la domo de Odiseo por konkursi pri edziĝo al Penelopo, ĉar ili supozis, ke Odiseo mortis.

Stilo[redakti | redakti fonton]

Ambaŭ epopeoj estas heksametraj kun elementoj lingvaj el la ionaj kaj eolaj dialektoj. La lingvo estas artefarita, morfologie riĉega kaj belega. Tion tre bone oni rekonas ĉe pluraj formulivaj elementoj kiel epitetoj ornamaj por herooj respektive oftege ripetiĝantaj (duon)frazoj por similaj kuntekstoj. Karakterize estas ankaŭ la viveco per kiu la figuroj estas bildigataj, la natureco de la formuligoj, la elekto de paraboloj el naturo kaj tiutempaj medioj kaj akregaj observoj surpaperigitaj. Dume en Iliado temas pri la priskribo de pasioj senbridaj kiuj produktas kvazaŭ nesolveblajn konfliktojn kaj de dioj kun negativaj homaj trajtoj, la moralaj aspektoj en Odiseado superpezas. Aĥilo, Agamemno, Priamo kaj la aliaj rolludantoj ne estas aŭ bonaj aŭ malbonaj sed implikiĝas foje kiel fiuloj foje kiel viktimoj en intrigo kruela kaj finfine tragike finiĝanta. Sed en Odiseado la malbona pereas kaj la familio de la ĉefheroo je la fino estas reunuigita! Ankaŭ Odiseo mem montras patran intereson por personoj de pli malalta socia rango (paŝtistoj, servistoj, almozpetuloj), havas respondemon kaj brilas per bonfarado. Ĉio tia konkludigas onin ke la poeto volus prezenti idealan tipon de perfekta, milda kaj justa reĝo.

Konceptoj[redakti | redakti fonton]

La homera lingvo estas varianto de la greka lingvo utiligita en la homeraj poemoj. Temas pri lingvo provizita per miksitaj karakterizoj, kiu reflektas la multoblon de la lingvaj atribuoj kunfluintaj en Iliadon kaj en Odiseadon.

La Homera disputo[redakti | redakti fonton]

Homero priskribita en la Nurenberga Kroniko de 1493.

Jarcento post jarcento la epopeoj ĉiam denove kopiitis. Kvankam la identeco de Homero kiel vera persono ne povis esti malkovrita (dum la antikveco oni prezentis lin kiel blindan oldulon) kaj estas duboj ĉu ĉiuj tekstoj estas de la sama verkinto, ĉiam - de la antikvaj epokoj ĝis la 17-a jarcento - superpezis la konvinko ke "Homero" estas unu (aŭ eble du) persono(j). Iliado kaj Odiseado konsideritis - malgraŭ ke ili ĉerpis el pli malnovaj fontoj - memstaraj kaj fikciaj originalaj verkoj.

Poste la fakuloj ŝanĝis la opinion kaj naskiĝis la t.n. Homera demando: pri la aŭtoro kaj pri la maniero de la estiĝo de la verkoj. Oni observis ke ambaŭ verkoj unuigis tre malsamajn elementojn kun amaso da nekongruaĵoj kaj nelogikaj malharmoniaj cirkonstancoj. Aperus ekz. samtempe kutimoj priarmilaj kaj religiaj apartenantaj al tute diversaj kulturtavoloj. Estas neklarigeblaj kontraŭdiroj kaj rompoj kaj kantoj/epopeetoj enplektitaj kiuj povus esti mem verketoj aŭ eroj de aliaj verkoj. Kontentigaj respondoj ĝis hodiaŭ ne trovitis. La reaga movado de la modernaj unuecistoj substrekis ke tiaj malkongruaĵoj estus duarangaj kaj ke la epopeoj ja estus unuecaj originantaj de unusola verkinto. Arkeologoj de la lastaj 135 jaroj (ekz. Heinrich Schliemann) montris ke ja ekzistis la kulturo priskribita de Homero[mankas fonto]. Sekve la epopeoj iĝis eĉ iel historia fonto.

Graveco kaj efiko[redakti | redakti fonton]

La efiko de Homero je la posta greka literaturo estas grandega. Kiel plej grava priskribanto de dioj kaj homoj Homero influis tragedion, historiografion kaj filozofion. Jam en la antikveco li aperis en la kanono de la lernejaj aŭtoroj: tio restis ĝis la apero de kristanismo kiam la Biblio transprenis la rolon de la homeraj epopeoj kiel fundamenta kaj transgeneracia lernolibro.

Preskaŭ ĉiuj epikistoj en la literaturo eŭropa originas en Homero, pere aŭ senpere. En la romia literaturo jam en la 3-a jarcento a.K., kiam la romia literaturo ankoraŭ estis relative primitiva, ekzistis latina versio de Homero fare de Livius Andronicus kaj la nacia epopeo de la romianoj, Eneido, prezentis sin kiel nova homeraĵo, en kiu tamen la tro granda individuemo de Homero restriktitis.

La scenoj en la epopeo Paradise Lost de John Milton, kiuj plej proksimas al Homero (ekz. la batalo enĉiela) havas komikan karakteron. Ĉe Kiĥoto de Miguel de Cervantes aŭ ĉe Ulysses (1922) de James Joyce la paralelaĵoj homeraj estas plenaj de parodio kaj primokado.

Influo de la homera eposo en la posta greka literaturo[redakti | redakti fonton]

La apoteozo de Homero, verko de Jean Auguste Dominique Ingres, 1827, Luvro.

La homera eposo estis tiom aprezita inter la antikvaj grekoj ke ĝi estis la ĉefa instruilo uzita inter ili. Krome ties versoj estis parkeritaj kaj ripetitaj konstante kvankam la homoj estis nelegipovaj, pro tio ili estis tre konataj en preskaŭ ĉiuj etapoj de la historio de Grekio ekde la kompono mem de la poemoj. La influo kiun ili havis, pro sia gravo, sur aliaj literaturaj ĝenroj ĉu tiutempaj ĉu postaj estas facile sekvebla en la aktikvgrekaj liriko kaj teatro.

La rilato de la liriko al la eposo estas evidenta en temoj, influo de la «eposa» vortotrezoro («homerismoj», arkaismoj konservitaj de Homero, tre teknikaj terminoj pri milito, ktp.), la homeraj famaj formuloj, la tradiciaj epitetoj, multaj eposaj scenoj (plilongigitaj, ŝanĝitaj aŭ satirigitaj por montri la originalecon de la lirika poeto).

La komponoj de ambaŭ ĝenroj estis kantataj antaŭ publiko, kvankam kun diferencaj funkcioj: la eposo rakontis heroajn faktojn de la pasinteco je la sono de la liro per altnivela kaj klera lingvaĵo; la liriko kritikis, laŭdis, veneris ktp., je la sono de la fluto aŭ de la liro.

En sia deveno la eposaj versoj estis komponitaj kaj kantitaj fare de la aŭtoroj mem. Laŭlonge de la tempo iom post iom separiĝis la aŭtoro de la ludanto, respektive ludisto.[16] En la eposo restas fermita korpuso interpretita de rapsodo kiu limiĝis al plenumado. Ankaŭ en la liriko tio okazas, kvankam ekzistas lirika «poiezo» kiu estis komponita kaj inkludante sian nomon en la verkaro konscie pri ties aŭtoreco, por kiu deklamu siajn poemojn parolu pri li. La aŭtoro de eposo povis komponi lirikon, kvankam tio estis speciala cirkonstanco (en la eposo estas fragmentoj kiuj bone povus esti identigitaj kun lirikaj monodioj menciitaj je la maniero de la eposo).

La verkoj de ambaŭ estis deklamitaj en simpozioj kaj festoj. Por plenumi tion oni fiksis la poemojn skribe.

Tamen, la jambo estas parto de la liriko relative malmulte tuŝita de la eposo. Certe ĝi estis deklamita antaŭ publiko, sed cetere oni povus diri, ke la jambo estas kontraŭ-eposeca. La temoj de la eposo multajn fojojn aperas totale parodiitaj, ties lingvaĵo tute ne estas alta sed simple tute kontraŭa, kaj la aŭtoro manifestiĝas kaj havigas informon pri si mem: la celo de la jambo estas kritiki alian personon kaj rakonti realismajn historiojn de roluloj tute kontraŭ aŭ eksterheroaj.

Tradukoj modernaj[redakti | redakti fonton]

Tradukoj kaj eldonoj de la Iliado en angla lingvo.

Angle[redakti | redakti fonton]

La tradukoj de Homero ofte ankaŭ pluevoluigis la literaturtaŭgecon de modernaj eŭropaj lingvoj. En Anglalingvio menciindas la versioj de George Chapman (1616) kaj Alexander Pope (Ilias, 1715-1720; Odyssee, 1725-1726). Aliaj klasikaj tradukistoj estis Arthur Hall de Grantham (1581), John Ogilby (1660), Thomas Hobbes (1676), John Dryden (1700), Alexander Pope (1715), James Macpherson (1773), William Cowper (1791), Samuel Butler (1898) kaj Robert Graves (1959) inter aliaj.

France[redakti | redakti fonton]

Ĝenerale oni konsideris la bizancajn manuskriptojn plej fidindaj, kiel Venetus 454A, unu de la plej bonkvalitaj manuskriptoj ekzistantaj, kiu ebligis en 1788 al la franca Jean-Baptiste-Gaspard d'Ansse de Villoison establi unu de la plej bonkvalitaj eldonoj de la Iliado.[17]

Germane[redakti | redakti fonton]

En Germanlingvio Homero ege influis grandulojn kiel Goethe, Lessing kaj Herder, danke al la majstra traduko de Johann Heinrich Voß (Odyssee, 1781, Ilias, 1793). Danke al li la enhavo de la homeraj epopeoj iĝis scio de ĉiuj. Inter la plej modernaj tre ŝatindus la tradukoj de Wolfgang Schadewaldt (Odyssee, 1958, Ilias, 1975).

Itale[redakti | redakti fonton]

La princa eldono de la Iliado estis presita en 1488 en Florenco fare de Demetro Ĥalkokondilo. La unuaj eldonoj de Venecio, nome tiuj de la presisto Aldo Manuzio, estis represitaj tuj en 1504, 1517 kaj 1521, kio indikas sendube la grandan sukcesoon de publiko de la homeraj poemoj.

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

  • A. Kofman tradukis frue en la historio de la lingvo el la Iliado - en heksametroj: ĉe eldonejo W. Tümmel en Nürnberg, Germanio, aperis lia traduko en pluraj kajeroj, 1895, 1896 kaj 1897, entute 104 paĝoj (Iliado I ĝis VI, verso 310).
  • W.J.A. Manders tradukis en prozo la tutan Odiseadon: Odusseias de Homeros, Zutphen, 1933.

En la popola kulturo[redakti | redakti fonton]

Titol-paĝo de la libreto de opero de John Gay nome Achilles, publikigita en 1733.

Eĉ se ekster la kleraj sociaj tavoloj la enhavo mem de la homeraj verkoj estas iom forgesita, la populareco de la ĉefaj roluloj plu estas aktuala post tiom da jarcentoj kaj transdono de la nomoj trans generacioj. Tiel en diversaj kulturoj oni uzis ofte almenaŭ la nomojn de la ĉefaj herooj, nome Hektoro, Aĥilo kaj Uliso, kaj tiel tiuj nomoj venis al gravuloj kaj famuloj. Tiel Hektoro estas nomo de diversaj lokoj, ekzemple en Usono, kaj de asteroidoj, de komponisto Hector Berlioz, de brita verkisto Hector Hugh Munro, plumnome Saki, abunde ekzemple en areoj de hispana kaj angla lingvoj, kaj eĉ pli abunde en fikciaj roluloj. Aĥilo same estas nomo de diversaj lokoj, ekzemple en Usono, kaj de asteroidoj, de kelkaj kristanaj sanktuloj, de opero de John Gay, de la Aĥila nombro kaj plej konate de la Aĥila tendeno.

Ankaŭ la nomo Uliso (alternative Odiseo, sed malpli ofte) estas nomo de diversaj lokoj, ekzemple en Usono, kaj de asteroidoj, de gravaj verkoj de la tutmonda kulturo kiel la romano Uliso (Joyce), de poemo de Alfred Tennyson (1809-1892), de superheroo de Marvel Comics, de Ulysses S. Grant, dek-oka prezidento de Usono kaj de nuntempa greka poeto Odysseas Elytis.

Simile la inaj nomoj de homeraj roluloj famiĝis kiel videblas ĉefe en la okazoj de kelkaj el la plej konataj, nome Penelope kaj Helena. Helena, alternative Heleno, estas nomo de diversaj lokoj, ekzemple en Usono, partikulare Helena (Montano) estas la ĉefurbo de Montano, kaj de asteroidoj, de Helena de Konstantinopolo, de rolulo de la teatraĵo Somermeznokta Sonĝo, de William Shakespeare, de la insulo Sankta Heleno, de usona aktorino, reĝisoro kaj scenaristo Helen Hunt, de blinda kaj surda usona verkistino Helen Keller, de brita aktorino Helen Mirren de multaj lokoj nome Santa Elena en Hispanlingvio, kaj Santa Helena en Brazilo.

Same Penelopo, alternative Penelope, estas nomo de diversaj lokoj, ekzemple en Usono, kaj de asteroidoj, de famaj artaj verkoj kiel teatraĵo de Somerset Maugham, filmoj de 1966 kaj 2006, en kiuj stelulis respektive Natalie Wood kaj Christina Ricci, de almenaŭ tri operoj, de multnombraj kantoj kiel tiuj de Joan Manuel Serrat kaj de Georges Brassens, de ŝipoj ktp.

Homero mem ne estas tiom populara kiel nomo. Ja estas multaj lokoj en Usono, sed por personoj nur malmultaj el antikvgreka Homero de Bizanco ĝis la nuntempa rolulo Homer Simpson.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Herodoto 2.53.
  2. "Vita Herodotea", Ĉapitro 38. Analizo troveblas ĉe Graziosi 2002, paĝoj 98–101 Resumo de la ĉefaj tradiciaj datoj kaj fontoj troveblas ĉe Smith, William. (1919) A classical dictionary of Greek and Roman biography, mythology and geography, de Sir William Smith. Reviziita kaj parte reverkita de G. E. Marindin. London: J. Murray, p. 422–425.
  3. Paragraph 595c linioj 1-2, paragrafo 600a linio 9, paragrafo 606e linioj 1-2, respektive. La referencoj estas kolektitaj kaj interpretitaj en Too, Yun Lee. (2010) “Chapter 3, Section V”, The Idea of the Library in the Ancient World. Oxford; New York: Oxford University Press.
  4. Griffin, Jasper. (2004) “The Speeches”, Cambridge Companion to Homer. Cambridge: Cambridge University Press, p. 156.
  5. Nünlist, René (2012). “Homer as a Blueprint for Speechwriters: Eustathius’ Commentaries and Rhetoric”, Greek, Roman, and Byzantine Studies 52, p. 493–509. 
  6. Finley 2002, paĝoj 11–2 La figuroj de Finley estis bazitaj sur la korpuso de literaturaj papirusoj publikigitaj antaŭ 1963.
  7. «En antikva greka: «τυφλὸς ἀνήρ, οἰκεῖ δὲ Χίῳ ἔνι παιπαλοέσσῃ», verso 172. La himno estas datita inter mezo de la 7-a jarcento kaj komenco de la 7-a jarcento a. K.
  8. Luciano de Samosato: Vera historio aŭ Pri la morto de Pilgrimanto II, 20.
  9. Paŭzanio: Priskribo de Grekio, X, 24, 3.
  10. Eble tiu statuo estas tiu reproduktita en la reliefo de la Apoteozo de Homero la skulptisto Arkelao de Priene. Laŭ la eldono de Hitzig-Blümner, III, 2, p. 749.
    Kopio en muldilo el gipso, konservita en la Muzeo de Klasika Arto de Hostinné, de la reliefo Apoteozo de Homero, konservita tiu en la Brita Muzeo.
    • Hermann Hifzig (1843 - 1918): svisa klasikfilologo.
    • Hugo Blümner (1844 - 1919): germana arkeologo kaj klasikfilologo.
  11. Certamen de Homero y Hesíodo, 37, laŭ la traduko de Aurelio Pérez Jiménez kaj Alfonso Martínez Díez. Madrid: Eldonejo Gredos, 2000. ISBN 84-249-2462-2.
  12. Paŭzanio, 2.3.
  13. Levi, Peter (1993). «Renacimientos postclásicos». En Julian Viñuales, eld. Grecia cuna de occidente Vol. II. Folio. p. 207. ISBN 8475833594.
  14. Joachim Latacz: Troya y Homero, p. 212.
  15. Michael Siebler: La Guerra de Troya. Mito y realidad, p. 97.
    • Michael Siebler (n. 1956): germana klasikarkeologo kaj ĵurnalisto.
  16. Vidu artikolojn «aedo» kaj «rapsodo».
  17. Bryn Mawr Classical Review 2000.09.12 [1] Alirita la 8an de septembro 2020.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Alsina, José (1991). Teoría literaria griega. Madrid: Gredos. ISBN 84-249-1457-0.
  • Carlier, Pierre (1999). Homère. Paris: Les éditions Fayard. ISBN 2-213-60381-2.
  • Crespo, Emilio (1982). Ilíada. Madrid: Gredos. ISBN 84-249-1446-5.
  • Dalby, Andrew (2008). La reinvención de Homero. Madrid: Gredos. ISBN 978-84-249-3574-0.45​
  • de Romilly, Jacqueline (2005). Homère (5a eld.). Paris: Presses Universitaires de France. ISBN 2-13-054830-X.
  • Fowler, Robert, eld. (2004). The Cambridge Companion to Homer. Cambridge: Cambridge University Press. ISBN 0-521-01246-5.
  • García Gual, Carlos (2004). La Odisea. Madrid: Alianza. ISBN 84-206-7750-7.
  • Latacz, J.; Windle, Kevin, Tr.; Ireland, Rosh, Tr. (2004). Troy and Homer: Towards a Solution of an Old Mystery. Oxford: Oxford University Press. ISBN 0-19-926308-6. Germane, 5a ĝisdatigita kaj etendigita eldono, Leipzig, 2005. Hispane, 2003, ISBN 84-233-3487-2. En moderna Greka, 2005, ISBN 960-16-1557-1.
  • Monro, David Binning (1911). "Homer". In Chisholm, Hugh. Encyclopædia Britannica 12 (11a eld.). Cambridge University Press. pp. 626–639. [2] Alirita la 1an de Februaro 2016.
  • Morris, Ian; Powell, Barry B., eld. (1997). A New Companion to Homer. Leiden: Brill. ISBN 90-04-09989-1.
  • Nikoletseas, M. M. ( 2012). The Iliad – Twenty Centuries of Translation. ISBN 978-1-4699-5210-9
  • Pomeroy, Sarah B.; Burstein, Stanley M.; Donlan, Walter; Tolbert Roberts, Jennifer (2001). La Antigua Grecia. Barcelona: Crítica. ISBN 84-8432-302-1.46
  • Powell, Barry B. (2007). Homer (2a eld.). Malden, MA; Oxford, UK; Carlton, Victoria: Wiley-Blackwell. ISBN 978-1-4051-5325-6.
  • Rodríguez Adrados Francisco; Fernández-Galiano, Manuel; Gil, Luis; Lasso de la Vega, J. S. (1984). Introducción a Homero. Madrid: Labor Editorial.
  • Ruipérez Sánchez, Martin (1965). Nueva Antología de la «Ilíada» y la «Odisea». Madrid: CSIC (reeldonita en Ediciones Clásicas).
  • Signes Codoñer, Juan (2004). Escritura y literatura en la Grecia arcaica. Madrid: Akal. ISBN 84-460-1748-2.47​
  • Vidal-Naquet, Pierre (2000). Le monde d'Homère (France). Paris: Perrin. ISBN 2-262-01181-8.
  • Wace, A.J.B.; F.H. Stubbings (1962). A Companion to Homer. London: Macmillan. ISBN 0-333-07113-1.
  • Wernher, Gretel; Páramo, Jorge (1995). Micenas y Homero (A propósito de Ilíada XV 187-193). Santafé de Bogotá: Instituto Caro y Cuervo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]