Parodio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Parodio (greke παρωδία parōdía „hipokrite misprezentita kanto“) esprimas en la Literaturo la karikaturan, troiga aŭprimokan imitado de konata verko aŭ elstara persono, je kio oni ja prezentas la formon aŭ (je personoj) tipajn kondutmanierojn, sed submetas alian, ne konvenan enhavon. Pro la klara variigo per tio starigita kontraŭ la konatan originalon ekestas humura efiko. Parodio ne nepre havus primokan karakteron, ĝi povas eĉ omaĝi.

Parodioj ne nepre bezonas konkretan originalon. Ankaŭ ĝenro entute povas esti parodita, se ĝia formo estas bone rekonebla. Literaturteorie parodio kompreneblas kiel specifa formo de interteksta verkado. Oni povas parodii literaturajn, teatrajn, muzikajnfilmajn verkojn samkiel novajn mediojn kiel komputilaj ludoj.

La parodio kiel tia unue nur estas certa tekniko de la verkado. Se parodio kunligas ekz. socikritikon, ĝi tiam povas akiri satirajn trajtojn; jen la parodio povas servi la satiron.

Formoj proksime parencaj al la parodio estas la travestio, la persiflaĵo kaj la pastiĉo. Kromformo de la parodio estas la ĉentono.

Kiel unu el la plej antikvaj parodioj oni rigardas la verkon Rano-musa milito, unue atribuita al Homero, sed fakte el la 1-a jarcento a.K., kiu parodie imitas i.a. la militscenoj de la Iliado.

Teatro[redakti | redakti fonton]

La parodio en la 17-a / 18-a jarcento estas la origino de la popolara, nekortega teatro en Eŭropo. Tio devenas de la fakto, ke la baroka dramo resp. la opero evoluis ĉe la kortegoj kaj ne estis alireblaj por la normalularo. (Italio parte spertis pro la publikeco de la opero alian evoluon.) La migrantaj aktoroj do imitis la kortegan teatron surbaze de presitaj (unue italaj kaj francaj) tekstoj. Ĉar ili neniam povis samniveli kun siaj idealuloj, ilia prezentado iĝis parodio. El tio mizero fontis nova afero, pro tio ke ili nun konscie karikaturis la kortegan vivon.

Sur la parizaj jarfoiroj en la 18-a jarcento antaŭ la granda revolucio evoluis vaste perceptata kulturo de la teatra parodio kaj travestio, kiu ekigis multajn teatrospecojn de la 19-a jarcento kiel komika opero, pantomimo, melodramo kaj farso.

La Malnov-Viena Popolteatro ofte prenis bonkonatajn operojn aŭ teatraĵojn kiel modelo aŭ ironie citis ilin. Johann Nestroy ekz. parafrazis kompletajn verkojn (Judit kaj Holofernes, Johano la diablo, Tannhäuser) aŭ eĉ prunteprenis je Mozart (La talismano, Inferotimo).

Filmparodioj[redakti | redakti fonton]

Kelkaj famaj ekzemploj por filmparodioj estas i.a.:

  • Monty Python and the Holy Grail (Monty Python kaj la Sankta Gralo; 1974)
  • Monty Python's Life of Brian (La vivo de Briano laŭ Monty Python; 1979)
  • The Naked Gun (La nuda kanono; 1988)
  • Mars Attacks (Marsanaj atakoj; 1996)
  • Not Another Teen Movie (Ne plian dekjarulfilmo; 2001)
  • Der Schuh des Manitu (La ŝuo de Manituo; 2001)
  • Lord of the Weed (La sinjoro de la Kanabo; 2003)

Literaturaj parodioj[redakti | redakti fonton]

  • La inĝenia kavaliro Don Kiĥoto el Manĉo (hispane, El ingenioso hidalgo don Quijote de la Mancha) de Miguel de Cervantes. La libro temas pri malriĉiĝinta nobelulo, kiu leginte kavalirromanojn, kiuj estis tre popularaj en Hispanio dum la 16-a kaj 17-a jarcento, senprudentiĝas kaj decidas, mem iĝi migranta kavaliro. Li ekas kun maljuna magra ĉevalaĉo kaj knapo, kiu ne estas eskviro, sed mezaĝa kamparano, kaj fantaziumas pri ĉiu spertita travivaĵo kaj renkontita persono historieton konvenan al sia scio el la kavalirromanoj: gastejon li opinias kastelon. Li batalas kontraŭ vintuboj, kiujn li opinias gigantoj. Li konversacias kun putinoj, kvazaŭ ili estus nobelinoj. Li atakas ŝafaron, ĉar li tenas ĝin por du interbatalantaj armeoj. Finfine li batalas kontraŭ ventmuelejoj, kiujn li opinias por gigantoj. Ĉiufoje, kiam rompiĝas lia iluziaĵo, li forte konvinkiĝas, ke sorĉisto malamika kun li ŝanĝis la areojn por malhelpi lin heroi, ekzakte kiel li legintas tion en la kavalirromanoj.

Aliaj ekzemploj[redakti | redakti fonton]

  • Barry Trotter de Michael Gerber
  • Der Herr der Augenringe (La sinjoro de l‘ subokulaj ringoj) de H.N. Beard
  • Personal Guide zur Traurigkeit - Depressiv in wenigen Schritten (Persona gvidlibro al tristeco - depresia post malmultaj paŝoj) von Alexander Benra

Aliaj parodioj[redakti | redakti fonton]

Kamelopedio, Stupidedio aŭ la neciklopedio.

Specoj de parodio[redakti | redakti fonton]

La medio de la parodio ne ĉiam devas sami kun tio de la modelo

Muziko[redakti | redakti fonton]

En la muziko la nocio unue havis alian signifon. Parodioparodiado estis en la baroka muziko kaj en la klasika muziko la aliformigo de muzika verkoj por utiligi ĝin por aliaj celoj aŭ adaptigi ilin al aliaj sonimagoj. Tiu ĉi transformigo povas esti nova tekstsubmetado (vd. ankaŭ kontrafakturo) aŭ nura musika-kompozicia.

Ekzemploj troviĝas ĉe Händel, Bach, Haydn kaj multaj aliaj. Parodioj tiasencaj estas ankaŭ la transformaĵoj de muzikaĵoj, ekz. el muzikaloj, kiujn komponis muzikistoj de la moderna ĵazo.

Ekde la 18./19-a jarcento parodio ankaŭ en muziko pli kaj pli signifas karikatura, satira aŭ ironia imitado de certaj muzikĝenroj, stiloj aŭ aranĝoteknikoj. Ekzemploj estas verkoj de P. D. Q. Bach aŭ Gerard Hoffnung.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]