Vikio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vikio (havaje wiki, kio signifas tre rapide) estas kunredaktebla retejo, kies enhavon ĉiuj rajtas ampleksigi, ŝanĝi, korekti, ktp. Ĉi tiu retejo, Vikipedio, estas unu el la plej famaj vikioj. Do, ankaŭ vi rajtas ŝanĝi la tekston de iu ajn el ĝiaj paĝoj.

Terminologio[redakti | redakti fonton]

La vorto vikio devenas de la angla vorto wiki, kiu siavice devenas de la havaja wiki, signifanta "rapida". Tio estas, vikiaj sistemoj estas kreataj tiel, ke ili estu kaj rapidaj kaj malkomplikaj rimedoj por publikigi ideojn en interreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

Wiki Wiki aŭtobuso ĉe la Internacia Flughaveno de Honolulu

La originalan vikion fondis Ward Cunningham, kiu disvolvigis kaj nomis ĝin kiel WikiWikiWeb, naskinte tiun koncepton kaj instalinte la unuan vikian servilon en la 25-a de marto 1995, ĉe la domajno c2.com. Kelkaj homoj opinias, ke nur la vikio de Cunningham devas esti nomita Wiki (majuskle) aŭ WikiWikiWeb. Tiu pionira vikio ankoraŭ estas unu el la plej popularaj (anglalingvaj) ĝis nun. Ĝi troviĝas ĉe http://www.c2.com/cgi/wiki. Cunningham elektis tiun nomon memorinte kontiston de la Internacia Flughaveno de Honolulu, kiu diras al li por uzi la tiel nomatan Wiki Wiki aŭtobuson, kiu trairas inter la aviadkonektejoj. En la havaja lingvo, tiu duobligo aldonas emfazon, kvazaŭ la sufikso "-eg" en Esperanto. Do, jen ekesto de la rapidega retpaĝaro.

Funkciado[redakti | redakti fonton]

Vikio konsistas el tre interligita vikipaĝaro, esence funkcianta kiel datenbanko por registri, foliumi kaj serĉi informaron.

Ĝi ebligas verki dokumentojn kunlabore, per simpla marklingvo, uzante iun ajn TTT-legilon, tiel, ke la foliumilo fariĝas ankaŭ redaktilo.

Do, interesa ebleco estas tia, per kiu oni facile kreas kaj aktualigas ties artikolojn. Ordinare neniu revizio estas aplikata antaŭ ol publikigo de la ŝanĝoj. Krome, kutime oni ne bezonas aliĝi aŭ identiĝi por rajti redakti. Tio povas inciti misuzon de la sistemo. Tial vikioj povas esti protektitaj kontraŭ la ekstera publiko kaj nur antaŭpermesitaj personoj sukcesas ĝin redakti kaj, kelkfoje, eĉ legi.

Ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vikio estas hipertekstaj medio, kun plurdimensie (ne-linie) krozebla strukturo. Ordinare, ĉiu paĝo enhavas grandan nombron da ligiloj al aliaj paĝoj. Eĉ ekzistas vikioj kun hierarĥie krozeblaj paĝoj kaj ofte tio ekaperas pro la natura procezo de kreado.

Internaj[redakti | redakti fonton]

La plejmulto de la ligiloj en vikio estas internaj, tio estas, ili alportas al aliaj paĝoj ene de la propra vikio. Ili estas kreataj per specifa sintakso, la tiel nomata ligila modelo.

Dekomence, plejparte vikioj uzadis KamelUsklecon por nomi identigilojn, kiuj fariĝas ligiloj. Por krei KamelUsklecan ligilon, oni simple majuskligas vortojn de frazeto kaj kunigas ilin, forigante interspacojn (la vorto KamelUskleco mem estas ĝusta ekzemplo pri tio).

KamelUskleco multe faciligas la kreadon de internaj ligiloj, tamen ĝia neordinara formo ne estetike plaĉas al multaj legantoj. Tial, pluraj vikioj nun ebligas alian tipon de sintakso, pli liberan, uzante kvadratajn krampojn ([[ligilo]]) por distingi ligilojn. KamelUskleco eĉ estas malebligata apriore (defaŭlte) en vikioj nuntempe.

Eksteraj[redakti | redakti fonton]

Krei eksterajn ligilojn ordinare estas tre simple. Sufiĉas rekte skribi la kompletan URL-on. La ŝlosilvorto por distingi ilin estas la prefikso "http://", kiu indikas la hipertekstecon de la skribaĵo. Jen ekzemplo, kiu funkcias ĉi tie en Vikipedio: http://akademio-de-esperanto.org por montri http://akademio-de-esperanto.org. Tamen, en la vikioj, kiuj uzas liberajn ligilojn interkrampitajn, oni ankaŭ povas apliki tiun saman rimedon kaj al la internaj tipoj kaj al la eksteraj.

Intervikie[redakti | redakti fonton]

Multaj vikioj disponigas mallongigajn formojn por reprezenti aliajn retpaĝarojn. Ĉar, ordinare, oni povas simple anstataŭigi longan komencan padon de URL per facile parkerebla vorteto. Tiel, oni pli rapide povas aludi al enhavoj de aliaj vikioj.

Por tion fari, la vikio tenas interne mapon inter vortetoj kaj tiuj URL-oj, kiuj estas pli ofte uzataj de la redaktanta komunumo.

Ekzemple, ĉi tie en Vikipedio, oni povas uzi [[google:intervikio|intervikio]] kaj tio fariĝas serĉmendo en Guglo, pri la vorto intervikio.

Serĉado[redakti | redakti fonton]

Oftege vikioj disponigas almenaŭ serĉon pri titoloj kaj multfoje pri kompleta teksto mem. La profundeco de serĉrezultoj dependas je uzo de datenbanko. Indeksa aliro al datenbanko necesas por sukcesigi rapidan serĉadon tra ampleksa vikio.

Alternative, oni povas uzi eksterajn serĉilojn, kiel Guglo ekzemple, por kompletigi mankantajn bonajn serĉrimedojn internajn. Tamen, tio povas rezulti je malaktuala indeksado fare de la ekstera serĉilo, dum tagoj, semajnoj kaj eĉ monatoj ne ĝisdatigite.

Servila aŭ klienta modo[redakti | redakti fonton]

Plejmulte, vikiaj sistemoj funkcias laŭ servila modo. Esence, la funkcioj por redakti, montri kaj regi ĝin estas provizataj de servilo per vikiprogramaro instalita tie, kiu formatigas la enhavon kiel HTML-a paĝo montrebla en ordinara TTT-legilo.

Aliflanke, klientmoda vikisistemo postulas nur, ke la servilo provizu vikitekstajn dosierojn, simile kiel retserviloj provizas HTML-ajn paĝojn per HTTP. En tiu tipo de vikio, la tuta programaro por funkciigi la transformatigon de vikiteksto, redaktado, ktp, restas en la klienta komputilo, pli specife, per sia loka foliumilo. Ili povas esti programeto instalita kiel kromaĵo en tradicia TTT-legilo.

Retbazita aŭ disiĝita modelo[redakti | redakti fonton]

Ordinare vikioj retgastiĝas en retservilo. La retservado povas esti publike disponigata en Interreto aŭ ĝi povas aparteni al privata LAN, kun limigita alireblo.

Anstataŭe al la retbazita modelo, ankaŭ ekzistas la vikioj disigitaj inter samtavolaj retnodoj, kiuj malbezonas retservilon. Tia nodalnoda vikia sistemo integriĝas per P2P-a versikontrola sistemo, kiu zorgas pri versiigo kaj disprovizo de la paĝoj.

Ŝanĝ-kontrolo[redakti | redakti fonton]

Vikioj estas kreataj kun la filozofio faciligi korekti erarojn anstataŭ malfaciligi fari ilin. Dum vikioj estas tre publike malfermaj, ili ankaŭ disponigas rimedojn por kontroli validecon pri freŝaj aldonoj al la entuto de artikoloj. La plej rimarkindaj paĝoj en preskaŭ ĉiuj vikioj estas la "Lastaj Ŝanĝoj": specifa listo de freŝdataj redaktoj aŭ listo pri ĉiuj redaktoj faritaj inter du limoj de tempo.

El ŝanĝregistrado, aliaj funkcioj estas alireblaj:

  • Historio de Revizioj, montranta antaŭajn versiojn de ĉiu paĝo;
  • Diferenca Komparo, kolorigante la ŝanĝojn inter du revizioj.

Per la Historio de Revizioj, redaktanto povas rigardi kaj restarigi antaŭan version de artikolo. Kaj la Diferenca Komparo povas esti uzata por decidi ĉu tio farindas aŭ ne.

Alia rimedo por kontroli ŝanĝojn estas la ebleco atentigi pri ili aŭtomate, eble eĉ per retpoŝto, avizante pri redaktoj en specife elektitaj artikoloj.

Misuzeblo kaj fidindeco[redakti | redakti fonton]

La malfermeco de plimulto el vikioj (permesante al ĉiuj redakti ties enhavon) ne garantias bonintencemon de la redaktantoj. En grandaj vikioj, se okazas vandalaĵoj, ili povas daŭri ne rimarkitaj dum kelka tempo, ĝis lerta uzanto atentu pri la fuŝo. Ankaŭ ekzistas malicaj disrompigoj en vikioj, kaŭzitaj de "interretaj troloj". Eĉ aŭtomata aldono de ligiloj por alporti al retpaĝaĉoj povas okazi: estas la tiel nomataj "vikiaj spamoj".

Pro tia vundebleco, krom la ŝanĝkontrolaj rimedoj aplikataj de homoj mem, grandaj vikioj povas disponigi robotetojn, kiuj aŭtomate malkovras kaj renversas tiajn vandalaĵojn. Kaj ĵavaskriptaj plibonigoj povas montri kiom signaĵojn estis aldonitaj en ĉiu redakto, tiel helpante limigi misuzon al fuŝaĵetoj.

Se estas robotoj por malfari vandalaĵojn, certe ekzistas tiuj, kreitaj por ilin fari. Tial, lastatempe, grandaj malfermaj vikioj postulas CAPTCHA-jn testojn por malhelpi aŭtomatan spamadon.

Ofteco de vandalaĵoj dependas je kiom malferma estas la vikio. Kelkaj vikioj permesas nur al aliĝintaj uzantoj redakti, anstataŭ permesi al iu ajn retuzanto fari tion. Ordinare etaj vikioj funkcias pli ferme, dum la pli ampleksaj fariĝas pli publike redakteblaj.

Oni konstatas do, ke ju pli sekura kaj fidinda estas vikio, des malpli rapide ĝi disvolviĝas. Male, ju pli malferma, des pli rapida estas la kreskado, malgraŭ la risko suferi atakojn.

Por resumi la debaton, Lars Aronsson, fakulo pri datensistemoj, diras:

Citaĵo
 Plimultoj, kiam eklernas pri la vikia koncepto, asertas, ke retpaĝaro, kiu povas esti redaktata de iu ajn, tuj estos malutiligata de pereiga enŝovado... Tamen, tiu afero ŝajne funkcias tre bone.[1] 

Vikioj en kaj pri Esperanto[redakti | redakti fonton]

Movadaj vikioj[redakti | redakti fonton]

Jerry Muelver lanĉis Unumondo-n, la unuan Esperantan vikion, je la 28-a de januaro 2001. Li volis krei ĝin por dissendolisto, literaturo, novaĵoj, sed la vikio ne vere populariĝis, ĉar homoj apenaŭ konis vikiojn kaj ĝi ne havis klaran celon.

Nuntempaj funkciantaj vikioj jenas.

Lokaj vikioj[redakti | redakti fonton]

Fakaj vikioj[redakti | redakti fonton]

Viki-programaroj kun Esperanto-traduko[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Richard Heigl, Markus Glaser, Anja Ebersbach(2006), p.10.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]