Ĝavaskripto
El Vikipedio
(Alidirektita el JavaScript)
ĜavaSkripto aŭ JavaSkripto (angle kaj diverslingve JavaScript) estas interpreta, objektema programlingvo kreita en 1995. Ĝin rulas ttt-legiloj. Pro sekureco de personaj komputiloj ĝi ne skribas sur diskojn. Sekve ĝi nur modifas tion, kio aperas en la legilaj fenestroj.
Oficiale ĝavaskripton difinas la normo ECMA-262, alinome ECMAScript. La diversaj ttt-legiloj sufiĉe bone konformas al tiu normo, sed ili kaŭzas programajn komplikojn pro malsimilaj adaptoj de la dokumentobjekta modelo (normo dom), tra kiu ĝavaskripto manipulas la fenestrajn objektojn.