Android

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Android
Android-emblemo.svg
Programisto: Skipo da programistoj
Lasta stabila versio: 4.0.3[1] (2011)
Operaciumo: Surbaze de Linukso
Lingvo/j: nekonata
Programtipo: kerno, grafika uzulinterfaco, grafika kodaro
Licenco: GPLv2, APLv2, (libera programaro)
TTT-ejo: http://openhandsetalliance.com
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r
Android 4.0 (Galaxy Nexus)

Android (angle /'ændrɔɪd/, en Esperanto AndrojdoAndroido) estas operaciumo surbaze de linuksa kerno kreita por porteblaj aparataĵoj. Ĝin unue disvolvis malgranda firmao Android Inc., kiun poste aĉetis Google. Poste ĝi iĝis ĉefa operaciuma projekto de Open Handset Alliance, konsorcio de firmaoj iniciatita de Google por disvolvi unuecan programaran platformon por porteblaj aparatoj.[2] La kernon de Androjdo formas modifita Linukso. Android enhavas Java-maŝinon "Dalvik" kreitan de Open Handset Alliance. Ĝi ebligas programistojn krei administreblan kodon en Javo per apartaj bibliotekoj, kreitaj de Google.[3]

Malkovro de Android-operaciumo okazis dum fondo de Open Handset Alliance, konsorcio de 47 aparataraj, programaraj kaj telekomunikadaj firmaoj, kiuj celas disvolvigi malfermitajn normojn por porteblaj aparatoj.[4][5] Tiujn partojn de kodo, kiuj ne estas GPL-licencitaj, Google eldonis sub Apache-licenco, kiu ankaŭ estas libera.[6]

[redakti] Vidu ankaŭ

  • OpenMoko - libera operaciumo por poŝtelefonoj
  • Moblin - alia libera operaciumo, kreita far Intel por poŝtelefonoj kaj malgrandaj komputiloj

[redakti] Referencoj

  1. http://android-developers.blogspot.com/2011/12/android-403-platform-and-updated-sdk.html
  2. Ŝablono:Cite press release
  3. Shankland, Stephen, "Google's Android parts ways with Java industry group", CNET News, 12 November 2007.
  4. Open Handset Alliance. Open Handset Alliance. Elŝutita 2007-11-06. “forigota ŝablono”
  5. Jackson, Rob, "Sony Ericsson, HTC Androids Set For Summer 2009", Android Phone Fans, 10 December 2008. Prenita je 2009-09-03.
  6. Android Overview. Open Handset Alliance. Elŝutita 2008-09-23. “forigota ŝablono”

[redakti] Eksteraj ligiloj

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj