Google

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Google
Emblemo de Guglo
URL www.google.com
Guglo
Alexa rango #2
Ĉu komerca? jes
Tipo de paĝo Serĉmaŝino
Registriĝo nedeviga
Lingvaj versioj plurlingva (~100)
Proprietulo Google Inc.
Kreita de Larry Page kaj Sergey Brin
Lanĉita 15-a de septembro 1997[1]
Enspezo pro AdWords
Aktuala statuso aktiva

Google [gug'l] (esperante ofte Guglo) estas entrepreno kreita de Larry Page kaj Sergey Brin en 1998, estintaj tiam studentoj de Stanford. Ĝi ofertas multajn servojn, sed la unua kaj la ĉefa estas serĉilo, per kiu google ordigas paĝojn trovitajn laŭ la rekursia algoritmo PageRank, kiu (inter aliaj sekretaj aferoj) favoras paĝon al kiu multaj aliaj paĝoj ligas.

La nomo "Google" devenas de la nombro guglo, estante mezuro de ĝia ambicio.

La serĉilo

Je la 11-a de junio de 2008, la retpaĝo ricevis la premion "Príncipe de Asturias" (Princo el Asturio) el Hispanio

Google funkcias per linuksaj maŝinoj, kiuj serĉas tra:

Google ankaŭ tenas multajn paĝojn en konservejo, do vi povas vidi eĉ paĝojn, kiuj malaperis de la TTT. Tamen Internet Archive havas pli da versioj de plej da paĝoj.

Aliaj posedaĵoj de Google

Retservoj

Lokaj komputilaj programoj

Guglo kaj Esperanto

Zamenhofa tago

La simbolo de Guglo sur la franca retejo la 15-an de decembro 2009

La 15-an de decembro 2009 Guglo aperigis sur la ĉefpaĝo de multaj lingvaj versioj la Esperantan flagon okaze de la 150-a naskiĝdatreveno de Ludoviko Lazaro Zamenhof.

Je la 21:30 la 14-an de decembro laŭ la universala horo (UTC) la Esperanta flago videblis en la ĉina, japana kaj korea versioj de Google. Tamen ekzemple la barata, kazahia kaj rusia versioj de Google tiutempe ne montris la Esperantan flagon, kvankam en la koncernaj landoj jam komenciĝis la 15-a de decembro. [3]

Laŭ Libera Folio [4] [l]a serĉilo Google relative ofte modifas la aspekton de sia logotipo en la ĉefa serĉopaĝo depende de la sezonaj festotagoj en diversaj partoj de la mondo. Por uzi la ŝancon, esperantistoj dise en la mondo turnis sin al la firmao por peti, ke la firmao ne forgesu la 150-jariĝon de la iniciatinto de Esperanto.

La menciitan alvokon al esperantistoj helpis dissendi la 24-an de septembro 2009 la israela esperantisto Josef Ŝemer, kiu tamen mem publike agnoskis ne esti la iniciatinto de la kampanjo, kvankam tiun rolon oni al li ofte emis aljuĝi.[4]

Tradukado al Esperanto de guglaj serviloj

Eblas traduki la servojn de Guglo en Esperanton pere de la ilo "Guglo en via lingvo" [1]. Uzantoj enskribas tradukitajn frazojn kiuj aperas en diversaj projektoj ĝis la tempo kiam ĉiu frazo estas tradukita. Ĉi tiel pluraj servoj estas jam komplete tradukitaj (sed foje Guglo aldonas aliajn frazojn kiuj bezonas tradukadon):

  • Guglo Serĉo ("Google Main Search Site")
  • ("Google Accounts Clearsilver Pages")
  • Gmail UI
  • Gmail retpoŝto ("Gmail Email")
  • Gmail Static UI Content
  • Helpaj paĝoj de la ĉefpaĝo ("Main Site Help Pages")
  • Serĉa historio ("Search History (Personalized Search)")
  • Toolbar
  • Toolbar Installer
  • Wireless

Aliaj projektoj ankoraŭ bezonas tradukadon:

  • Groups Beta (ĉ. 60% preta)
  • Orkut (ĉ. 47% preta)
  • Picasa2 (ĉ. 21% preta)
  • Toolbar Resource Files (ĉ. 15% preta)
  • Toolbar Help Pages (ĉ. 13% preta)
  • Wireless Transcoder (ĉ. 0% preta)
  • AdWords API static documentation (ĉ. 0% preta)

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. WHOIS - google.com. arkivita el la originalo je 2012-05-29. Alirita 2007-08-10.
  2. Anonco de Eo kiel 64-a lingvo
  3. Esperanto Centro Eventoj en Budapeŝto
  4. 4,0 4,1 Google festas la Zamenhof-tagon

Eksteraj ligiloj