Larry Page

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Larry Page
Persona informo
Naskiĝo 26-an de marto 1973 (1973-03-26) (50-jaraĝa)
en Orienta Lansingtono
Lingvoj angla
Loĝloko Palo Alto
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de MiĉiganoUniversitato Stanford • East Lansing High School • Interlochen Center for the Arts
Subskribo Larry Page
Familio
Frat(in)o Carl Victor Page, Jr.
Edz(in)o Lucinda Southworth
Infano 1
Okupo
Okupo entreprenisto • komputosciencistoinĝeniero • partoprenanto de internacia forumo
vdr
Larry Page en 2009

Larry PAGE [pejĝ] (naskiĝis la 26-an de marto 1973) estas usona komputikisto, unu el la du inventistoj de Google, kiun li kreis kun Sergej Brin dum 1996 - 1998, kiam ili estis studentoj ĉe Stanford. Page nun estas prezidento de teknologio ĉe la kompanio Google en Mountain View, Kalifornio kaj estas riĉa. Kvankam li fondis la kompanion kun Brin, ili prudente rekonis sin kiel komputikistoj, ne kiel kapitalistoj.

Ĉe Stanford, Page estis studento de Terry Winograd. Google originale estis studenta esploro, kiun Page kaj Brin nomis BackRub ("Masaĝo de Dorso"), ĉar ĝi lerte trovis la TTT-paĝojn, kiuj ligilas ree al TTT-ejo. (En la angla lingvo, back signifas "dorso" kaj "ree", do BackRub estas ludo de vortoj).

Je 1998, Google estis populara ĉe Stanford, sed Page kaj Brin ne povis vendi la serĉilon al Yahoo, AltaVista kaj Excite, kiuj ne komprenis. Sed Andreas Bechtolsheim, unu el la fondintoj de Sun Microsystems, ja komprenis la potencon de Google kaj aranĝis la monon por fondi kompanion. Do Google naskiĝis je la Interreto je septembro 1998.

Page estas filo de profesoro de komputiko ĉe la Miĉigana Ŝtata Universitato. Page ŝatis komputilojn ekde la aĝo de ses. Li eĉ konstruis presilon el la LEGO-ludilo. LEGO instruis lin multe pri la naturo de maŝinoj. Kiel knabo li ankaŭ ŝatis ŝraŭbilojn, per kiuj li malmuntis la maŝinojn de lia patro. Lia heroo estis la inventisto Tesla.

La nuna ambicio de Page: Google kiu ne nur komprenas unuopajn vortojn, sed la fluon kaj signifon de lingvo; kiu ne nur bekas al vortoj, sed povas respondi al demandoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.