Google Chrome OS

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Chrome OS
Ekrankopio de Chrome OS


Evoluiganto: Google
Familio: Linukso
Fonta kodo: Malfermita kodo
Lasta versio:  : [citaĵo bezonata]
Kernotipo: Linukso
Licenco: ĉefe GPL
Subteno: aktiva
Retpaĝo: http://chromium.org
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Chrome OS estas libera operaciumo bazita sur Linukso projektita de Google (esperante ofte Guglo) por labori ekskluzive per interretaj programoj. Anonciita la 7-an de julio 2009, la fontkodo de la prova (beta-) versio estis publikigita la 19-an de novembro 2009, kaj Chrome havis publikan prezentadon de stabila versio en decembro 2010. La interfaco de uzanto estas simpla, simila al tiu de foliumilo Chrome. Chrome OS ne disponeblas por elŝuti por instalado, anstataŭ tio, la operaciumo venas en specifa aparato kreita de partneroj de Google. La foliumilo estas la unika programo lokigita en aparato, ĉar Google Chrome OS estas destinita al uzantoj kiuj dum granda parto de sia komputila tempo konektatas al interreto.


Heckert GNU white.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Libera programaro

[redakti] Eksteraj ligiloj

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj