Budapeŝto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Budapeŝto
hungare: Budapest
Ĉefurbo, urbo kun departementa rajto
BudapestMontage.jpg
Győr-Moson-Sopron Vas Zala Somogy Baranya Tolna Bács-Kiskun Csongrád Békés Hajdú-Bihar Szabolcs-Szatmár-Bereg Borsod-Abaúj-Zemplén Nógrád Heves Jász-Nagykun-Szolnok Veszprém Fejér Komárom-Esztergom Pest BudapeŝtoSituo de departemento Budapeŝto   en Hungario (klakmapo)
Pri ĉi tiu bildo
Flag of Budapest (2011-).svg
Flago
Coa Hungary Town Budapest big.svg
Blazono
Oficiala nomo: Budapest
Kromnomoj: Reĝino sur Danubo, Parizo de Oriento
Lando Flago de Hungario  Hungario
Regiono Budapeŝto
Historia regiono Pest-Pilis-Solt-Kiskun
Administrejo por Pest
Historiaj partoj Buda, Pest
Rivero Danubo
Koordinatoj 47°28′19″N 19°3′1″E  /  47.47194°N, 19.05028°O / 47.47194; 19.05028 (Budapeŝto)
Plej alta punkto Johana monto
 - alteco 529 m s. m.
Plej malalta punkto surfaco de Danubo
 - alteco 96 m s. m.
Areo 525,16 km² (52 516 ha)
Loĝantaro 1 702 297 (2008)
Denseco 3 241,48 loĝ./km²
Primatoro Istvan Tarlos (FIDESZ-KDNP)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MEST (UTC+2)
Poŝtkodo 1011 - 1239
Telefona prefikso 0036 1
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO
Nomo Buda burga monto kaj kajo de Danubo, Avenuo de Andrássi kun metroo M1, Placo de herooj kaj Urba parko
Jaro 1987 (#11)
Situo de la ĉefurbo en Hungario
ButtonRed.svg
Situo de la ĉefurbo en Hungario
Situo enkadre de Eŭropo
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Eŭropo
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Budapest
Retpaĝo: budepest.hu
Demonimo: Budapeŝtano, Budapeŝtanino
Jenan ĉenponton oni konstruis sub gvido de Adam Clark

Budapeŝto, hungare Budapest [BUdapeŝt], estas la ĉefurbo de Hungario. La rivero distranĉas la urbon, du trionojn havas Pest, Buda havas unu trionon. Ĝi situas sur ambaŭ bordoj de la rivero Danubo (kun insuloj) kaj estas la industria, komerca kaj trafika centro de la lando. Budapeŝto estiĝis la 17-an de novembro en 1873 el la apartaj urboj Pest (urbo) (situanta sur la orienta bordo de Danubo), libera reĝa urbo Buda kaj Óbuda. Jam en la 1840-aj jaroj estis sopiro por la unuiĝo, tiutempe neoficiale la imagita unueca urbo nomiĝis Pest-Buda.

La mallonga neoficiala loknomo estas "Pest" [peŝt], la mallongigo estas "Bp".

Dumilionkapa grandurbo – trafluanta riverego – pitoreskaj montetoj kun grandiozaj panoramoj: jen la mez-eŭropa metropolo. Dumiljara ĉefurbo: iam en la Romia provinco Panonio – poste de la hungaraj reĝoj (inter ili de imperiestro Sigismondo de Luksemburgo) – poste de la Habsburg-reĝoj kaj imperiestroj. Tie ĉi miksiĝas antikvaj, mezepokaj, turkaj kaj modernaj aspektoj ambaŭflanke de Danubo en la ĉefurbo de Hungario, en kiu loĝas kvinono de la landa loĝantaro.

Historio[redakti | redakti fonton]

Buda estis loĝata jam dum la neolitiko. La unuaj konataj loĝantoj estis la keltoj. En la 1-a jarcento romianoj fondis urbon Aquincum (la nuna Óbuda) kaj ili havis fortikaĵon jam en Pest. Antaŭ la hungaroj avaroj loĝis tie. Post alveno de hungaroj 3 gravaj urboj formiĝis. La plej grava estis Buda (longe ĉefurbo), sed la aliaj du havis la rangon libera reĝa urbo. Tataroj en 1241 detruis la landon, tial poste en Buda la hungaroj konstruis fortan fortikaĵon, Pest ricevis defendan muron. Sorto de Pest kaj Óbuda dependis de Buda. Turkoj havis la urbojn inter 1541-1686. En la 19-a jarcento precipe Pest evoluis, dume inundo okazis en 1838.

La naskiĝo de Budapeŝto okazis en 1873, tiam unuiĝis tri urboj sub nomo Budapeŝto.

En 1937 la agosfero de la Ĉefurba Publiklabora Konsilio plivastiĝis al ĉirkaŭo de Budapeŝto. Tiu iĝis bazo de estigo de granda Budapeŝto (1950) surbaze de leĝo 1949 XXVI.tv. Tiel ĝi pligrandiĝis ekde la 1-a de januaro 1950, kiam oni aligis pli grandajn komunumojn de la ĉirkaŭaĵo nomata Granda Budapeŝto, kies loĝantaro atingis 1,7 milionojn.

La 1-a mondmilito ne tuŝis la urbon, sed poste en 1919 la rumanoj okupis ĝin. En 1944 la tuta urbo ruiniĝis pro la senhalta batalado inter faŝistoj kaj Ruĝa Armeo. Ankaŭ en 1956 domoj ruiniĝis dum la revolucio. Post la rekonstruado la urbo stagnas. En urboparto Pest la grundo ne permesas konstruadon de nubskrapuloj, en la alia bordo la loĝantaro kaj ankaŭ la urbestraro ne permesas ĝin, tial Budapeŝto estas urbo de la malaltaj domoj.

Pest[redakti | redakti fonton]

Sur la maldekstra bordo de Danubo situas la urboparto Pest (Peŝto). Apud la eleganta, blanka kabloponto Erzsébet-ponto videblas la Romia fortreso, grava komercejo siatempa inter la Romianoj kaj la "barbaroj". Danubo estis la orienta limo (limes) de la Imperio komence de nia erao dum 4 jarcentoj. Ĉe ties trapasejo kreiĝis foiro kaj urbo; la apuda miljara preĝejo montras restaĵojn el la 12-a jarcento, ĉirkaŭe ankaŭ nun pulsas la moderna komercado, viglas la vivo en la promenstratoj inter elegantaj magazenoj. Veturo per ŝiplinio tra la ĉefurbo donas neforgeseblan travivaĵon pro la superba panoramo! Menciindas la muzika kaj teatra vivo en la urbo de Ferenc Liszt, Béla Bartók, Zoltán Kodály, Ferenc Kálmán, la eminentaj muzeoj (ankaŭ Budapeŝta Ŝtata Operejo) kaj la jam historie uzitaj kuracfontoj, surprize abundaj.

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Pest (urbo).

Buda[redakti | redakti fonton]

Meze de la dekstraborda, monteca urboparto Buda regas la iama Fortikaĵo kun la fabeleca Fiŝista Bastiono kaj la gotika Matias-preĝejo. La grandkupola, majesta Palaco donas lokon al la Hungara Nacia Galerio, Tutlanda Biblioteko Széchenyi, ankaŭ al aliaj muzeoj. Interne viziteblas la mezepokaj partoj de la historia reĝa palaco (okupita de la nazia armeo kaj rekonstruita el la militaj ruinoj). Apude la Gellért-monton kronas la citadelo.

La fortikaĵmonton Buda kun la apuda Danubo-bordo, ĉi tiun unikan centran parton de Budapeŝto, Unesko taksas kiel nepre savindan kaj evoluigindan eron de la Monda Kultura Heredaĵo kaj protektas ĝin. La koro de tiu kvartalo estas la fortikaĵmonto Buda, kies historio – laŭ pruvo de arkeologiaj trovaĵoj – reiras ĝis la 12a jarcento.

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Monto Vár.

Distriktoj[redakti | redakti fonton]

La ĉefurbo havas 23 distriktojn, kiuj estas ankaŭ municipoj.

Distriktoj de Budapeŝto

Geografiaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Insulo Margareta[redakti | redakti fonton]

Insulo Margareta vidiĝas en supro de la foto

Insulo Margareta (hungare Margit-sziget) estas unu el inter la plej vizitataj ripozlokoj de Budapeŝto. Ĝi estas atingebla de Margit-ponto, de Árpád-ponto kaj ankaŭ per ŝipoj. Jam de la vojeto de la ponto oni povas ĝui du vidindaĵojn el inter la multaj aliaj: statuo de unuiĝo de Budapeŝto kaj malantaŭ ĝi la grandega fontano, kiun vespere oni lumigas per diversaj koloroj.

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Insulo Margareta.

Alia, pli granda insulo estas nomata Óbudai, kie oni povas vidi ruinojn de la romianoj. Nuntempe tie okazas en somero Festivalo Sziget.

Montoj kaj kavernoj[redakti | redakti fonton]

En Buda troviĝas multe da montoj, ĉiuj estas kalkŝtonoj, escepte Monto Sas, kiu estas dolomito kaj Monto Vár, kiu estas fonta kalkŝtono. En Pest la monto malaperis pro la ŝtonminado. La ĉefurba estas riĉa ankaŭ je kavernoj.

  • Monto Gellért

La plej bona panoramo al Budapeŝto ĝueblas sur la Monto Gellért, hungare: Gellért-hegy. Ĝi estas relative malalta (235 m), sed vide de Pest, pro siaj rokoj kaj krudaj deklivoj ŝajnas multe pli granda ol ĝi vere estas. La monton kvazaŭ kronas Citadelo konstruita post la liberecbatalo en 1848, kiel kazerno. La monto havas diversajn kavernojn. En la plej konata groto oni konstruis kapelon. En alia nevizitebla kaverno estas varmakva fonto.

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Monto Gellért.
Monto Gellért el la Danubo-bordo
  • Monto Csúcs [ĉUĉ] (=monto pinto) estas vulkanforma, 452 m-ojn alta, parte loĝata monto, turista celloko kun turista domo.
  • Monto Hármashatár 495 m-ojn alta monto estas. Preskaŭ ĉe la pinto estas fama panorama restoracio, kien aŭtobuso trafikas. Preskaŭ ĉe la pinto antenoj funkcias. Ĉe la montopiedo flughaveno por glitaj maŝinoj etendiĝas.
  • Monto János estas 527 m-ojn alta monto (la plej alta en Budapeŝto) sur la pinto elvidejo funkcias. Preskaŭ la tuton arbaro kovras. Aertelfero funkcias ĝis la pinto. La monto havas ankoraŭ nekonatan kavernon, nur la enirejo estas videbla, la tuto ŝtopiĝis. Ne estas permeso malkovri ĝin.
  • Monto Hárs [hArŝ] estas 245 m-ojn alta monto, ĝi famas pri kaverno nevizitebla, malgranda elvidejo kaj hospitalo por idiotoj.
  • Monto Sas [ŝaŝ] estas 266 m-ojn alta monto, grandparte naturprotektata tereno. Tie estas instituto por mezuri la tertremojn.
  • Monto Sváb [ŝvAb] ricevis la nomon pri kanonoj de ŝvaboj. Tie estas finhaltejoj de dentrada fervojo kaj infana fervojeto. Ĉe la flanka montosupro funkcias la unua hungara televida dissendilo.
  • Monto Vár estas la plej malalta monto, 175 m-ojn alta, 400 m-ojn larĝa kaj 1500 m-ojn longa elstaraĵo, kie estas nur konstruaĵoj kaj mankas arbaro. Supre vidiĝas la reĝa palaco aŭ fortikaĵo. Krom loĝdomoj Tutlanda Arkivo, muzeoj, teatro, preĝejoj k.s. troviĝas. Malsupre labirinto (parte artefaritaj kavernoj) estas turisma vidindaĵo.
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Monto Vár.
  • Monteto Rózsadomb [rOĵadomb] laŭ la nomo estas nur monteto, kie loĝadas kremo de politikistoj. La nomo venas el la turka dominado, tiam turko plantis tie rozojn. Tie kaj ankaŭ en la proksimeco en la distrikto diversaj kavernoj troviĝas. Inter ili Pálvölgy estas la plej konata kaj vizitebla. La proksima Mátyás (=Matiaso) havas fifamon pro la labirinto. Multaj ne trovis la enirejon, ĝis alveno de helpantoj. Oni supozis, ke inter Pálvölgy kaj Mátyás estas trairejo. Tio pruviĝis fine de la socialismo. Estas ankaŭ aliaj kavernoj József, speciala subakva kaverno kaj Szemlőhegy. La lasta estas vizitebla kaj oni profitas ĝin, kiel terapia loko.

Menciindas, ke rando de Pest havas altecon 245m. Sub malaperinta monto en Kőbánya estas artefarita longa kaverno-labirinto, kiun la bierofarado profitas.

Vojoj kaj placoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ ambaŭ bordoj de Danubo kajoj troviĝas, kiuj subiras la pontojn. La maldekstra flanko havas sisteman vojaron. 3 regulaj bulvardoj (malgranda, granda kaj ekstera bulvardoj) donas al la urbo logikajn trafikojn. La avenuoj interligas la bulvardojn. La plej grandaj avenuoj estas Rákóczi, Andrássy, Üllői kaj Váci. Gravaj placoj formiĝis unuparte ĉe kruciĝoj de avenuoj kaj bulvardoj, aliparte ĉe pontofinoj: Oktogon, Placo Blaha Lujza, Deák Ferenc, Jászai Mari, Boráros kaj Placo Kálvin. En urboparto Buda pro la montoj ne formiĝis sistemo, tamen estas unusola neregula bulvardo. Tie estas 2 gravaj placoj, kiel trafikonodoj: Móricz Zsigmond kaj Széll Kálmán.

Avenuo Andrássy[redakti | redakti fonton]

Ekde 2002 tiu impona avenuo (2310 m-ojn longa) estas monda heredaĵo. Ĝi startas de fino de la malgranda bulvardo, trairas la grandan bulvardon kaj finiĝas ĉe Placo de Herooj.

En 1870 oni planis ĝin kune kun Granda Bulvardo. La 2 vojoj renkontiĝis en placo nomata Oktogon. Komence la vojo ne estas tro larĝa, sed tio pli kaj pli vastiĝas. Jam ĉe la komenco estas aleoj ĉe la trotuaroj, kiam la vojo vastiĝas, aldoniĝas pli novaj aleoj. Apud la avenuo imponaj palacoj (proksime de Placo de Herooj jam vilaoj konstruiĝis. En 1876 la avenuo pretiĝis. La vojo kovriĝis per lignaĵo pro la ĉevaloj. Fine de la 19-a jarcento la publiko ne permesis konstrui tramon, tial oni faris subkrustan metroon.

La avenuo havas 3 partojn. La unua estas inter la malgranda bulvardo ĝis Oktogon. Tie la larĝo estas nur 34 m. Tie troviĝas Poŝta Muzeo, Muzika Akademio, Pupteatro kaj Budapeŝta Ŝtata Operejo. La sekva parto etendiĝas ĝis placo Zoltán Kodály. Tio larĝas 46 m-ojn. La domoj estas iom malaltaj. La lasta parto same tiel larĝas 46 m-ojn, sed laŭ la vojo estas apartaj vilaoj kaj palacoj.

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Avenuo Andrássy.

Placo de Herooj[redakti | redakti fonton]

Placo de la Herooj

La finon de la strato Andrássy kronigas la Placo de Herooj, la plej grandioza placo de Budapeŝto. Ĝian imponan aspekton donas tri artaj konstruaĵoj: Memorpalaco Mileneuma, Belarta Muzeo kaj Arta Halo.

Ilin oni konstruis en la jaro 1896 okaze de la miljaro datreveno de patrujokupo laŭ la planoj de skulptisto György Zala kaj Albert Schickedanz. Meze sur 36 metrojn alta kolono staras Ĉefanĝelo Gabrielo kun flugiloj. Sur la kvadrata altaĵo staras la statuoj de sep veziroj de patrujokupantoj, kiuj estas laŭvice Stefano la 1-a (Hungario), Ladislao la 1-a (Hungario), Kolomano (Hungario), Andreo la 2-a, Béla la 4-a, Ludoviko la 1-a, Johano Hunyadi, Matiaso la 1-a, Stefano Bocskai, Gabrielo Bethlen, Emeriko Thököly, Francisko Rákóczi la 2-a kaj Lajos Kossuth. Antaŭ ili troviĝas memortabulo por herooj, kiuj oferis siajn vivojn por la libereco kaj la nacia sendependeco. Malantaŭ la artaĵoj en duonrondo inter ornamitaj kolonoj - kvazaŭ hungara panteono - viciĝas la statuoj de elstaraj hungaraj personoj de la reĝo Sankta Stefano ĝis Lajos Kossuth la gvidanto de liberecbatalo kontraŭ Habsburgoj en 1848-1849.

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Placo de Herooj.

Placo Kossuth Lajos[redakti | redakti fonton]

Unu el la plej belaj placoj de la hungara ĉefurbo, proksime al Danubo, kontraŭ la fortikaĵmonteto, tiu kvadratforma teritorio estas trankvila oazo en la urbocentro.

Tri gravaj konstruaĵoj donas la ĉefan formon al la placo.

  • La Parlamento konstruita por miljara datraveno de landkonveno.
  • La Popolarta Muzeo (Etnografia Muzeo)
  • La Ministerio pri Agrikulturo.
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Placo Kossuth Lajos.

Placo Blaha Lujza[redakti | redakti fonton]

Ĝ estas la ĉefa trafika nodo de Budapeŝto, situanta en kruciĝo de "Granda Bulvardo" kaj avenuo "Rákóczi". Oni nomumas la placon "koro de Budapeŝto". La nomo venis en 1918, ĉar en tiu placo loĝis Lujza Blaha. Budapeŝtanoj uzas la mallongan nomon Blaha, kiu sufiĉas esprimi la placon.

La placo havas haltejojn pri metroo, tramoj, kaj aŭtobusoj. La iama ŝlagro (ankaŭ nun konata) (en kruda traduko) kantas: "Je la 7-a mi atendos Vin ĉe Nacia Teatro, kie haltas la tramo numero 6. La tramo ankaŭ nun haltas, sed la teatro vivas nur en rememoroj. Ankaŭ flankostrato de la placo havas traman kaj aŭtobusan trafikon. En la pasinteco la avenuo havis tramon, sed ĝi anstataŭiĝis per metroo ekde 1972.

Lokon de la teatro parte la aŭtoj, parte malgranda parko okupas, kiu estas grava renkonta loko de la homoj.

Gravaj konstruaĵoj donas la ĉefan formon al la placo.

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Placo Blaha Lujza.

Placo Jászai Mari[redakti | redakti fonton]

Ĝi situas laŭ la "Granda Bulvardo" tie, kie komenciĝas Margit-ponto. Oni nomas la placon pri Mari Jászai.

La placo havas haltejojn pri tramoj, troleoj, aŭtobusoj kaj ŝipoj. Sub la placo subierejo helpas al la piedirantoj. Inter Granda bulvardo oni faris po unu parkojn. Dum la socialismo skulptaĵo pri Marx kaj Engels estis videblaj.

Unusola grava konstruaĵo estas la nuna palaco por parlamentanoj. Tiu moderna konstruaĵo situas laŭ la Danubo kaj post la 2-a mondmilito konstruiĝis. Longe ĝi estis "Ministerio pri Malpeza Industrio".

Grava vojo laŭ la Danubo kuras sub la ponto, tial ne baras trafikon de la bulvardo.

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Placo Mari Jászai.

Placo Kálvin[redakti | redakti fonton]

Modernaj domoj en la placo Kálvin

La Placo Kálvin estas grava placo en Budapeŝto, troviĝanta laŭ la malgranda bulvardo. Iam tie situis defenda muro (konstruita en la 13-a jarcento) de Pest kun pordego nomata Kecskeméti (keĉkemEti), ĉar la vojo el la pordego daŭriĝis al urbo Kecskemét. En la 18-a jarcento la placo havis germanajn nomojn Ketschkemeterplatz kaj Heu- und Borstenviehhändler Platz, ĉar ekster la muroj oni aranĝis bazaradojn.

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Placo Kálvin.

Placo de Libereco[redakti | redakti fonton]

Proksime al la Parlamentejo en la centro de la oficeja kvartalo troviĝas simetria placo kun multaj vidindaĵoj. Ĝis 1898 sur la placo staris kazerno de Habsburgoj. Ĉe ĝia muro oni mortpafis Lajos Batthyány, la unuan ĉefministron de sendependa Hungario, post la falo de liberecbataloj en 1849. Ankaŭ ĉi tie oni simbole pendumis Lajos Kossuth, Mihály Táncsics kaj Dániel Irányi, gvidantojn de liberecbataloj, kiuj elmigris. La plej impona konstruaĵo estas Nacia Banko (Budapeŝto).

Arkitekturaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La Parlamentejo[redakti | redakti fonton]

La impona hungara Parlamentejo situas laŭ la Danubo ĉe Placo Kossuth Lajos. Ĝi estas la plej konata ŝtata konstruaĵo de Budapeŝto, sidejo de parlamento kaj ties kelkaj institutoj (ekz. Parlamenteja biblioteko).

Konstruado de la novgotika Parlamentejo komenciĝis en la jaro 1885, kaj jam meze de la sekva jaro kunsidis en ĝi la Parlamento, sed ĝi estis finkonstruita nur en 1906 kun surfaco 17745 m2. Ĝi estas 268 metrojn longa 118 metrojn larĝa. La alteco de la kupolo estas 96 m, ĝi havas 27 pordegojn kaj 29 ŝtuparojn. La eksterajn murojn ornamas 88 elstaraj figuroj de la hungara historio.

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Hungara Parlamentejo.

La Fortikaĵo kun la reĝa palaco[redakti | redakti fonton]

Suda parto de la fortikaĵo, nomata reĝa palaco

Konstruadon de la reĝa fortikaĵo komencis reĝo Béla la 4-a por defendi sin kontraŭ la eventuala plua atako de tataroj. En 1255 jam staris tie murĉirkaŭita fortikaĵo ĉirkauita defendanta ankaŭ la urbon.

Dum la regado de Sigismondo la 1-a (Sankta Romia Imperio) la fortikaĵo iĝis pli kaj pli la sidejo de reĝoj. Tion pruvas ankaŭ la konstruadoj dum la 14-15-a jarcentoj. En ĉi tiu epoko oni konstruis ekzemple la grandegan palacon Friss (friŝŝ).

La dua granda epoko de la konstruado ligiĝas al la klera, renesanca reĝo Matiaso la 1-a (Hunyadi (Hunjadi)) dum la dua duono de la 15-a jarcento. La mirindajn halojn, meblojn kaj garni-turojn de lia palaco ankaŭ la tiatempaj historiistoj menciis ravige. Post la runigado de la palaco fare de turka armeo, sur la lokon de mezepoka palaco komence de la 18-a jarcento oni konstruis barokan kastelon.

Dum la regado de la habsburga imperiestrino Maria Terezia oni pligrandigis la kastelon je palaco. Poste, sekve de la bataloj por la hungara libereco kontraŭ habsburgoj, ĝi forbrulis. La rekonstruado komenciĝis laŭ la planoj de Nikolao Ybl (fama hungara arkitekto) kaj finis ĝin Alojzio Hauszmann en la jaro 1902. Dum la dua mondmilito la palaco grave defektiĝis. Post la milito sed ĉefe de la 60-aj jaroj oni rekonstruis la palacon laŭ la iama baroka originalo.

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Monto Vár.

Pontoj[redakti | redakti fonton]

Urbopartojn Buda kaj Pest pontoj interligas. Ĉiuj tiamaj pontoj detruiĝis dum la 2-a mondmilito, baldaŭe ili rekonstruiĝis. Vico de la subaj pontoj sekvas fluon de Danubo.

La plej malnova ponto de Budapeŝto (Széchenyi-Ĉenponto)

Ĉenponto aŭ en kompleta hodiaŭa nomo Ĉenponto SZÉCHENYI [seĉenji] estis la unua konstanta ponto inter Buda kaj Pest. Ĝia nomo venas el tio, ke vojstrukturo estas alligita al kunligitaj, pendigitaj, ankritaj ĉenoj.

Ĝi longas 380 m, la meza aperturo estas 202,6 m. La pezo de la originala fersistemo estis 2139 tunoj, kiu grandiĝis post la unua trakonstruo (1913–15) al 5194 tunoj.

Ĝian konstruon ordonis la hungara leĝo XXXV (35) el 1836. Tre gravis por la afero la Budapestxa Ponto-societo, fondita en 1832 de István Széchenyi.

La leĝo skribis, ke sur la onta Ĉenponto ĉiu – sendepende de sia rango – devas pagi pontomonon. Tio estis la unua fendo je muro de la nobela senimposteco.

Oni komencis la konstrulaborojn en 1839 laŭ planoj de la brita inĝeniero William Tierney Clark. La konstruadon efektivigis Adam Clark, la plejparton de mono pruntis riĉaj bankistoj kiel SINA György, ROTSCHILD Salamon kaj WODIANER Sámuel. Oni metis la bazoŝtonon dum festa ceremonio la 24-an de aŭgusto 1842.

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Széchenyi-Ĉenponto.

Aquincum[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Aquincum.

La unuan urbon ĉi tie fondis kelta tribo (Eraviskoj) en nordo de Buda, kies karakterizan nomon Ak-ink (akvo-riĉa) konservis la Romianoj, kiuj antaŭ 2 mil jaroj konkeris la regionon okcidente de Danubo. Kiel rezidejo de vickonsulo kaj grava legio, kreiĝis vera urbo kun 2 amfiteatroj (!), kun ĉiaj atributoj de la tiama Romia civilizo: grandaj vilaoj kun mozaikoj kaj varmakva hejtado, banejoj kaj longaj akvo-kondukiloj por liveri la termalakvon al la foraj kazernoj, en la "legia urbo".

Aliaj[redakti | redakti fonton]

Kulturaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Teatroj[redakti | redakti fonton]

Nacia Teatro de Budapeŝto havas 4 etapojn, ĝi nun troviĝas laŭ la Danubo, tamen ne en la urbocentro, funkcianta ekde 2001. Kelkaj opinias, ke la teatro simbolizas ŝipon. En 2005 apude Palaco de Artoj konstruiĝis.

La teatro kune kun la apuda subĉiela teatro havas 20 844 kvadratmetrojn. En la konstruaĵo centre estas la preskaŭronda sidlokaro (619 sidlokoj). Apud la konstruaĵo estas ankaŭ memorparko kune kun skulptaĵoj de hungaraj aktoroj. Tie estas ankaŭ subĉiela teatro kaj labirinto el heĝo.

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Nacia Teatro (Budapeŝto).

Preĝejoj[redakti | redakti fonton]

Baziliko de Budapeŝto

Baziliko de Budapeŝto[redakti | redakti fonton]

Krom la fortikaĵo kaj Parlamento la plej grava artvalora konstruaĵo estas la Baziliko de Sankta Stefano, kaj krom la Matias-preĝejo ĝi estas la plej frekventata katolika religia centro.

En tiu ĉi preĝejo troviĝas la dekstra mano de la unua hungara reĝo Stefano la 1-a (Hungario). La relikvo restis konservita jam mil jarojn. Ĉiujare je la 20a de aŭgusto okazas granda nacia festo por la memoro de la unua kristana reĝo de Hungario.

Oni konstruis ĝin de la jaro 1852 ĝis 1901. Ĝi estas la rezulto de la plej eminentaj hungaraj artistoj. La baziliko estas 60 metrojn alta kaj 50 metrojn larĝa kaj la kupolo estas 96 metrojn alta.

La preĝejon planis kaj konstruis en klasika stilo József Hild. Li jam antaŭ la Baziliko konstruis multajn klasikismajn domojn kaj preĝejojn. Al lia arto oni povas danki la impone simplajn trankvilajn liniojn ekstere kaj interne. Festan impreson donas la vasta ŝtuparo. Interna formo tiel estas planita, ke nenio fortiru la okulojn de la ĉefa altaro, de la monumento de Sankta Stefano.

Post la morto de Hild la kupolon finis alia elstara konstru-artisto, Miklós Ybl en eklektika stilo, li iomete riĉigis kelkajn simplajn partojn sed tio ne rompis, ŝanĝis la klasikan formon. Hodiaŭ estas modo ĉi tie aranĝi geedziĝan ceremonion.

Sur la unua etaĝo estas religia ekspozicio, kaj kiu ne timas ŝtuparojn, povas grimpi al la turo, kaj de tie rigardi la urbon. En Hungario tie okazas la plej granda procesio la 20-an de aŭgusto.

Preĝejo de Matiaso[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Matiaso aŭ Kronada ĉeftemplo de Buda estas impona romkatolika preĝejo en Budapeŝto sur Monto Vár.

Béla la 4-a konstruis gotikan preĝejon en la 1250-aj kaj 1260-aj jaroj. En 1470 Matiaso la 1-a alkonstruis gotikan turon kaj li tie aranĝis ambaŭ edziĝfestojn. En 1541 la turkoj trakonstruis ĝin al ĉefmoskeo. En 1686 ĝi denove iĝis katolika preĝejo kaj plene barokiĝis.

En 1867 oni kronadis Francisko Jozefo la 1-a (Aŭstrio)n kaj poste en 1916 Karlo la 4-an.

Parto de la preĝejo funkcias, kiel muzeo.

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Matias-preĝejo.

Ceteraj preĝejoj[redakti | redakti fonton]

Multajn kaj tre belajn preĝejojn havas Budapeŝto, ni vidu kelkajn el ili.

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Listo de preĝejoj en Budapeŝto.

Muzeoj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Muzeoj de Budapeŝto.
Ĉefenirejo de la Hungara Nacia Muzeo
  • Hungara Nacia Muzeo

La Nacia Muzeo estis fondita de la palatino (= guberniestro) Jozefo kaj grafo Széchenyi. Tiu ĉi lasta donacis al la lando sian riĉan kaj faman kolektaĵon, kaj la parlamento laŭ la propono de la eminenta palatino decidis konstrui nacian muzeon. Multaj donacemuloj pliriĉigis ĝin kaj nun jam la Hungara Nacia Muzeo en kelkaj fakoj estas inter la plej riĉaj de la eŭropaj muzeoj. Mem la konstruaĵo estas klasika, inda al la enhavo. Ankaŭ en la hungara historio havis rolon la muzeo, ĉar en 1848, dum la batalo por defendi la liberecon, Petőfi la apostolo de la libereco, deklamis sian poemon "Ek! Hungaro!", starante sur la ŝtuparo de la muzeo, entuziasmigante revulucieman homamason.

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Hungara Nacia Muzeo.
  • Belarta Muzeo
Belarta Muzeo en Budapeŝto

La Belarta Muzeo estis konstruita inter 1900-1906 laŭ la planoj de Albert Schickedanz kaj Fülöp Herczog. Ĝia antaŭa parto montras stilon de klasikismo kun la kopio de timpanono de Partenon-preĝejo el Ateno kun kopioj de la famaj grekaj statuoj. Malantaŭ ĝi sur la domego estas videblaj la stilo de neorenesanco.

La plej valorojn artobjektojn oni prezentas en konstantaj ekspozicioj. Krome oni regule aranĝas laŭtemajn ekspoziciojn el la propraj kaj pruntitaj artaĵoj.

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Belarta Muzeo (Budapeŝto).
  • Hungara Nacia Galerio
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Hungara Nacia Galerio.
La reĝa palaco, kies parto estas Hungara Nacia Galerio

La Hungara Nacia Galerio estas la plej granda nacia belarta kolekto de Hungario. Ĝiaj ekspozicioj ekde 1975 estas viziteblaj en centra parto de la iama reĝa fortikaĵo. Hodiaŭ oni nomas ĝin Palaco de Buda-fortikaĵo.

En la renovigitaj partoj de la iama reĝa palaco ricevis lokon la Historia Muzeo de Budapeŝto, la Hungara Nacia Galerio, kaj en la plej lastaj jaroj la Landa Biblioteko Széchenyi.

La plej malnovaj artobjektoj de la kolekto de Hungara Nacia Galerio devenas el la Galerio de Nacia Muzeo - fondita en 1957, kunstariĝis(?) de la hungardevenaj artobjektoj de Hungara Nacia Muzeo (fondita en 1802), Belarta Muzeo, Landa Galerio kaj ĉefurba Galerio. Pli frue ĉi tiu kolekto estis ekspoziciita en la haloj de iama Kurio, nun Etnografia Muzeo.

Pli malgrandaj muzeoj[redakti | redakti fonton]

Edukado[redakti | redakti fonton]

Budapeŝto estas universitata urbo. La plej gravaj universitatoj estas:

Klimato[redakti | redakti fonton]

Budapeŝto troviĝas en modera klimato kaj ankaŭ en kontinenta klimato. La meza temperaturo estas: 11 °C (en januaro −1 °C, en julio 22 °C. La jara precipitokvanto estas ĉ. 600 mm, dum vintro neĝas. En ĉiuj monatoj pluvas (aŭ neĝas). Tre malofte okazas, ke surfaco de Danubo plene glaciiĝas. Forta vento ne blovas, ĉar la montoj defendas kontraŭ ventoj.

Kuracbanlokoj[redakti | redakti fonton]

Kuracbanloko Gellért

En Budapeŝto pli ol 130 varmaj fontoj funkcias. Ene de le monto troviĝas kavernaj fontoj, kies kuracakvoj nutras du banejojn. Sude funkcias la kuracbanejo kaj hotelo kaj kuracbanejo Gellért Szálló és Gyógyfürdő. Ĝi estis konstruita inter 1911-1918, kaj ankaŭ nun ĝi apartenas al la plej belaj kaj elegantaj hoteloj de Budapeŝto. Ene de ĝi funkcias la plej arte konstruita banejo de la ĉefurbo.

En la orienta deklivo de la monto, apud la ponto Elizabeta troviĝas la banejo Rudaŝ (Rudas-fürdő). Jam antaŭ la turka regado ĝi funkciis. En 1566 Srokoli Mustafa paŝao rekonstruis la malnovan banejon. Dum la jarcentoj plurfoje oni renovigis kaj plukonstruis ĝin, sed ankoraŭ staras partoj el la turka epoko.

Estas ankaŭ aliaj kuracbanlokoj, tial la ĉefurbo havas la rangon urbo de banejoj.

Ceteraj banejoj:

  • kuracbanejoj
    • nomata pri Széchenyi
    • Dandár
    • Király (=reĝo)
    • Dagály
    • Lukács (=Luko)
  • aliaj banejoj
    • Pesterzsébet
    • Újpest
    • Csillaghegy
    • Csepel
    • Palatinus
    • Paskál
    • Pünkösdfürdő
    • Római
    • Aquaworld

Sporto[redakti | redakti fonton]

La hungara sporto koncentriĝas en Budapeŝto. La plej populara sporta klubo estas Ferencváros, mallonge FTC, sed oni konas ankaŭ Fradi. Ĝi funkcias en Ferencváros (distrikto), tamen amiko rondo funkcias eĉ eksterlande. La iama urbo Kispest havas faman sportan klubon Budapest Honvéd FC, kiun dum la socialismo la soldatoj apogis finance. La alia iama urbo Újpest havas faman sportan klubon, kiun dum la socialismo la policanoj apogis finance.

Partneraj rilatoj[redakti | redakti fonton]

Infrastrukturo[redakti | redakti fonton]

Fervojoj[redakti | redakti fonton]

La plej multaj trajnoj alvenas ĉe la tri kapostacioj: Keleti pályaudvar (orienta stacio), Nyugati pályaudvar (okcidenta) kaj Déli pályaudvar (suda). De la orienta kaj okcidenta stacioj en Pest ekzistas rektaj trajnoj al 25 eŭropaj ĉefurboj (kun Vieno konektas Budapeŝton trajnoj Railjet de ÖBB). De la suda stacio en Buda oni povas vojaĝi interalie al Balatono. Ĉiuj tri stacioj atingeblas per metroo. Krome ekzistas kelkaj malgrandaj stacioj por vojaĝantoj kaj varoj.

Budapeŝto estas unu el la finoj de la „Ĉeflinio por Eŭropo“, grava projekto de Eŭropa Unio: Ĝis la jaro 2015 oni volas realigi rapidtrajnan ligon inter Parizo kaj Budapeŝto.

Metroo[redakti | redakti fonton]

Metrooreto de Budapeŝto

La urbo disponas pri bone funkciianta metroreto.

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Metroo de Budapeŝto.

Ceteraj trafikiloj[redakti | redakti fonton]

En Budapeŝto la plej oftaj trafikiloj estas tramoj, aŭtobusoj, troleoj kaj interurbaj tramoj, sed funkcias ankaŭ ŝipoj, dentrada fervojo, infana etŝpura fervojo, telfero kaj funikularo. Nature la ĉefurbo havas internacian flughavenon.

Akvaproviza Servo[redakti | redakti fonton]

La Akvoproviza Servo de la ĉefurbo travivis du mondmilitojn, ekonomiajn krizojn, mizerajn periodojn, tamen ĝi seninterrompe kaj daŭre liveris por la ĉefurbaj konsumantoj bonkvalitan akvon. Dum la dua mondmilito la akvoduktaron damaĝis pli ol mil difektoj. La riparlaboroj ne ĉesis eĉ dum la bataloj, kiam 22 laborulojn atingis la heroa morto. La egajn damaĝojn de la konstruaĵoj kaj maŝinoj oni rekonstruis dum tri jaroj, kaj en 1947 sub rekonstruita ponto per kvar akvokonduktiloj estis ree interligita Peŝt kaj Buda.

La plej grava produktejo de la trinkakvo estas la Szentendre-a insulo, kie senriproĉan akvon produktas la surbordaj putoj. La akvo fluas tra tuneloj al Békásmegyer kaj Káposztásmegyer, tie ĝi rekontiĝas kun la akvo de la maldekstra bordo. Krom la nordaj produktejoj ankaŭ interne de la ĉefurbo funkcias akvoproduktejoj sur la dekstra riverbordo kaj sur la insulo Margarita pluraj filtrantaj putoj produktas la trinkakvon. La akvon de la produktejoj maŝinejoj tra ĉefpremduktoj liveris en la reton de la zonoj kaj en la kolektajn basenojn.

Budapeŝto nuntempe jam de 40-50 kilometra distanco prenas sian akvon, kaj per multekostaj procedoj faras ĝin bonkvalita. Unu moderna, komforta familia domo postulas ĉiutage mil litrojn da akvo, kaj pro tio necesas investado de 55 mil forintoj. La kresko de la produktokostoj igas arda problemo la ŝparon de la trinkakvo. La industrio estas por la akvo-prezo instigata por ŝpari. La grandkonsumantaj entreprenoj ricevas kontingenton, kiun superante ili devas pagi grandegan punon. El tiuj sumoj la Tutlanda Akvoafera Instanco donas subtenon al tiuj entreprenoj, kiuj investas por akvoŝparado.

Esperanto en Budapeŝto[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis la loko de du Internaciaj Esperantaj Katolikaj Kongresoj, la 3-a en 1912, kaj la 15-a en 1930, okaze de la festoj de Sankta Emeriko.

En julio 1929 la urbo Budapest aranĝis la unuan internacian pedagogian kurson laŭ Cseh-metodo. Inter la 1-a kaj la 8-a de aŭgusto de 1929, ĝi estis la loko de 21-a Universala Kongreso de Esperanto; ĉeestis 1256 kongresanoj el 33 landoj; la temoj estis elparolado, radio-propagando, tradukado en kongresoj.

Okazis ĉi tie ankaŭ la 51-a (1966) kaj la 68-a (1983) UK-oj.

Budapeŝto estis la eldonloko de "Literatura Mondo", AELA, Hungara Vivo kaj ankaŭ de Eventoj.

Julio Baghy, Kálmán Kalocsay, Tibor Újlaky-Nagy, Valdemar Langlet, Teodoro Ŝvarc (kaj lia filo George Soros) kaj Miklós Berényi loĝis tie. Adalberto Huleŝ vivis en Budapeŝto inter la jaroj 1958-1964 kaj 1979-2001. József Major tie lernis Esperanton.

Enciklopedio de Esperanto rigardis Budapeŝton kiel gravan spiritan centron tiutempan de Esperanto.

La Esperanto-Kolektaĵo de Karlo Fajszi komenciĝis ĉirkaŭ en 1970. En 1991, estis eldonita katalogo de la kolekto kun 542 paĝoj.

Budapeŝtaj esperantistoj[redakti | redakti fonton]

Famaj budapeŝtanoj[redakti | redakti fonton]

Naskiĝintoj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Listo de famaj budapeŝtanoj (naskiĝintoj).

Mortintoj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Listo de famaj budapeŝtanoj (mortintoj).

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.