Rönök

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Rönök estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en Distrikto Szentgotthárd. Rönök germane estas Radling.

Preĝejo de Rönök
Sonorilostablo de Rönök
Rönök/Radling

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

  • Poŝta kodo: 9954
  • Areo: 17 km2.
  • Loĝantaro: 490

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la historio tie estis du komunumoj Alsó- kaj Felsőrönök (supra kaj suba Rönök), kiuj en 1950 unuiĝis sub la nomo Rönök.

Estis preĝejo el la frua epoko de la hungaroj, kiu preskaŭ disrompiĝis en 1898, tial oni konstruis novan. En 1919 la vilaĝo troviĝis ĉe la landlimo, la katolika preĝejo ĝuste ĉe la limo. Post 1945 fer-kurteno konstruiĝis. Ĉe la limo oni faris 5 km-ojn dika zonon, praktike netuŝeblan. La ŝvaba loĝantaro estis forsetligita, oni malpermesis viziti la preĝejon pro la limo. En 1989 oni nuligis la fer-kurtenon kaj oni trovis laŭ la aŭstra limo regionon netuŝitan de homoj dum 40 jaroj. La preĝejo estis iom ruina. En 1992 la preĝejo estis rekonstrita kaj konstante funkcias, eĉ, kiel pilgrimloko.

En Rönök migra poŝto servas.