Tomášikovo
El Vikipedio
Tomášikovo, hungare Tallós estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Trnava, en Distrikto Galanta.
- Areo: 21 km²
- Alto super la marnivelo: 118 m
- Loĝantaro: 1570
- Poŝtkodo: 925 04
- Aŭtokodo: GA
- Telefonprefikso: 31
Situo[redakti]
La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Malgranda Danubobranĉo, laŭ flankovojoj. Galanta troviĝas 10 km-ojn for.
Historio[redakti]
La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1646. En 1910 loĝis tie 1900 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Pozsony (reĝa departemento), al distrikto de Galánta, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš.
Vidindaĵoj[redakti]
- baroka katolika preĝejo de 1801, la turhorloĝo pretiĝis en 1836
- duetaĝa kastelo de Eszterházy de 1760, la parko estas protektata
- skulptaĵo pri Johano Nepomuka de 1756
- akvomuelejo nomata Maticza de 1893
- pilgrimloko kaverno Lourdes
|
|||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
