Johano Nepomuka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Johano Nepomuka naskiĝis ĉ. 1350 en okcidenta Bohemio, verŝajne en Nepomuk, kaj mortis la 20-an de marto 1393 en Prago. Li estis kristana sacerdoto kaj martiro, kredeble germandevena. En la ĉeĥa lingvo li nomiĝas Jan NepomuckýJan z Pomuku.

Ek de 1389 li estis ĉefvikario. Elektante novan abaton de monaĥejo Kladruby li malrespektis la deziron de imperiestro Venceslao la 4-a kaj tiel provokis ties malfavoron. Li suferis torturadon kaj estis dronigita en Vultavo, laŭ tradicio enĵetita de la Karola Ponto en Prago.

Laŭ legendo la edzino de Venceslao pekokonfesis al Johano, kaj Venceslao volis devigi lin rompi la konfesan sekreton kaj mortigis lin post rifuzo. Ĉar Johano tiel estis martiro, papo Benedikto la 13-a sanktigis lin en 1729. Ofta atributo de Johano, trovebla en liaj statuoj, estas kruco; alia estas mano sur la buŝo kiel signo de sekreteco. Tiu historio estis menciita ekzemple en la Chronica regum Romanorum (kroniko de romiaj reĝoj) de Thomas Ebendorfer.

Pro tiuj du diversaj historioj pri la kaŭzo de la ekzekuto ekestis la ideo, ke eble temis pri du diversaj homoj sam- aŭ similnomaj.

Johano Nepomuka estas patrono de:

  • Bohemio,
  • la konfesprenantoj,
  • la ŝipistoj kaj flosistoj,
  • la muelistoj,
  • la pontoj

kaj ĝenerale kontraŭ akvaj danĝeroj. Statuoj liaj ofte troviĝas sur aŭ ĉe pontoj. La katolika eklezio festas lian nomon je la 16-a de majo.