Vikario

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vikario (latine: vicarius, laŭlitere: anstataŭanto) estas persono kun eklezia help-ofico.

En la Romkatolika eklezio[redakti | redakti fonton]

Oni povas distingi inter veraj anstataŭ-oficoj kaj pli malaltaj oficoj dependantaj de pli striktaj direktivoj.

La unua grupo[redakti | redakti fonton]

  • la Kardinalo-Vikario kiu en Romo agas kiel anstataŭanto de la papo en ties funkcio de episkopo de Romo
  • la Apostola Vikario por gvidado de certa misiado-regiono, kie ne funkcias "normala" episkopo
  • la Episkopa Vikario por anstataŭi la episkopon, ĉu en parto de la diocezo, ĉu en difinita tasko (ekzemple doni la sakramenton de l' konfirmacio, ĉu por difinita grupo da membroj de l' diocezo (ekzemple por celebradi en specifa rito aŭ lingvo)
  • la Ĝenerala Vikario en la diocezo estas la ĝenerala anstataŭanto de episkopo, kies funkcio aŭtomate ĉesas ĉe sedis vacatio (manko de episkopo, pro morto ekzemple)
  • certasence ankaŭ la papo mem kiel Vicarius Christi.

Ankaŭ en kelkaj klostraj komunumoj la superulo nomiĝas vikario.

La dua grupo[redakti | redakti fonton]

Apartenantoj al la dua grupo laboras kiel helpantoj de siaj ĉefoj kaj pli forte dependas de ties direktivoj, ekz. la help-sacerdotoj en paroĥoj. Tiuj estas ofte junaj sacerdotoj en la unuaj jaroj de sia ofico.

En Protestantismo[redakti | redakti fonton]

Pluraj protestantaj eklezioj konas la vikarion kiel indikon pri ĵus ordinita pastoro aŭ pastorino, antaŭ ties unua efektiva paroĥo (pli ofte nomata : eklezia komunumo).

La saman terminon oni ankaŭ aplikas al pensiita pastoro, kiu kun konsento de la regiona sinodo plenumas pastoran funkcion en loka komunumo, sen oficiale esti instalita kiel ties pastoro.

La vikario kutime ne rajtas plenumi la sakramentojn.