Konfirmacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kofirmacio en Norvegia Eklezio

Konfirmacio estas sakramento de katolikismo, ortodoksismo kaj protestantismo, kiu konfirmas la kredanton en ties kristana fido.

Historie ĝi estas la dua parto de bapto, kiu (en la katolikismo) ne estas ricevata ĝis la aĝo de kompreno. Eĉ hodiaŭ, plenaĝuloj ricevas konfirmacion tuj post bapto. La pastro ŝmiras la kredanton per oleo, kio konfirmas ties bapton, la Sankta Spirito fortigas ties fidon per sia graco. La Sankta Skribo klare distingas inter la bapto kaj konfirmacio:

Citaĵo
 Kaj la apostoloj en Jerusalem, aŭdinte, ke Samario akceptis la vorton de Dio, sendis al ili Petron kaj Johanon; kiuj, alveninte, preĝis pro ili, ke ili ricevu la Sanktan Spiriton, ĉar ankoraŭ sur neniu el ili li falis; ili nur baptiĝis en la nomon de la Sinjoro Jesuo. Tiam ili metis la manojn sur ilin, kaj ili ricevis la Sanktan Spiriton. 
— Agoj 8, 14-17

En la apostola tempo, kiel oni povas vidi el tiu ĉi peco, la Sankta Spirito falis sur homon per la manmeto de apostoloj. Poste tion anstataŭis ŝmirado per speciala oleaĵo. En la ortodoksismo konfirmacio okazas tuj post la bapto eĉ rilate infanojn, ortodoksuloj do ne konas la nocion "aĝo de kompreno". Tial en la ortodoksismo ofte mankas la konscia konfirmo kaj pro tio rilate tiun ĉi konfesion oni prefere uzu la vorton "krismado" - laŭ la substanco, per kiu oni ŝmiras la baptiton.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.