Kanonika juro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kanona juro)
Saltu al: navigado, serĉo

La kanonika juro estas konstituata de amplekso de la juraj normoj formulitaj de Katolika Eklezio, kiuj reguligas la aktivecon de la fideluloj kaj de la ekleziaj strukturoj en la mondo krom la rilatojn inter-ekleziajn kaj tiujn kun la eksteraj socioj; ĝi plue aplikiĝas kiel ŝtata juro ĝuste ene de Vatikana Ŝtato. Ĝi, tamen, ne konfuzendas kun la eklezia juro, kiu ĝenerale estas la juro pere de kiu la ŝtatoj reguligas siajn rilatojn kun la dikredantoj kaj la diversaj religiaj konfesioj.

Karakterizoj[redakti | redakti fonton]

Kvankam memkompreneble radikita en religio tre preciza, la kanonika juro tre diferencas de la islama Ŝario aŭ de la juda juro (kiu multe similas al ŝtata juro), sed samtempe ĝi ne ricevas ŝtatan identecon ĉar ĝi estas destinita al amaso de fideluloj loĝanta en tramonde kaj ne dislokita en unu sola teritorio: paralele ĝi diferencas de la koncepto de ŝtato ankaŭ pro tio ke la kanonika juro devenas kaj orientigas al alia mondo kaj ne al tiu tera.

Ĝi aplikiĝas nivele de civila jura kaj puna juro ene la Vatikano.

Entute la kanonika juro estas formata de la amplekso de la normoj, devenantaj el papo, kiuj:

  • kreas jurajn kanonikajn rilatojn, kiuj koncernas la juran situacion de la fideluloj ene de la Eklezio;
  • reguligas tiujn rilatojn;
  • organizas la hierarkion de la organojn formantajn la Eklezion kaj ties aktivecon.
  • juĝas kaj reguligas la kondutojn de la fidelulojn.

Terminologio[redakti | redakti fonton]

La vorto “kanoniko” devenas el la greka koresponda κανών, kiu simple signifas “regulon”, kaj estis uzata tiusence, unufoje, en la [Unua koncilio de Niceo]] (325 d.K). La termino fiksiĝis ĉiam pli en la senco de leĝo kune, tamen, kun ius sacrum, ius decretalium, ius pontificium kaj ius ecclesiasticum. Ekde la Dua Vatikana Koncilio la sintagmo “kanonika juro” estas ofte anstataŭata per eklezia juro, kiu plitaŭge alestigas la kialojn fondantajn la Eklezion.

Origino de la normoj[redakti | redakti fonton]

La juraj normoj de la kanonika juro radikiĝas en la dia juro esprimita en la Dia Revelacio kaj en la volo de la papo kiu estis helpata de la kolegio de episkopoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Kiel jam aludite, tiu juro devenas rekte de la volo de la papo kiel absoluta suvereno. Grandero de la moderna kanonika juro estis kaj estas promulgita sur oficialaj fontoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La evoluo de la kanonika juro kutime estas dividita laŭ kvin historiaj periodoj, malhomogenaj tamen.

Antauŭgraciana periodo: unua Jarmilo[redakti | redakti fonton]

Tiu periodo inkludas la tutan unuan Jarmilon de la Katolika Eklezio, ekde la originoj de la unuaj kristanaj komunumoj ĝis la la alveno de la pivota figuro de juristo Graciano. Ĝis tiu epoko la jura sistemo de la Eklezia baziĝis nur sur tiu dia kaj tiu natura. Multe estis heredita de la juda juro (Dekalogo de Moseo ktp). Rolis, kaj ne supraĵe, ankaŭ la romia juro. Fine dekretis ankaŭ la Ekumenaj Koncilioj kiuj plifiksis normojn jam ĉeestajn en la verkoj de la ekleziaj verkistoj aŭ Patroj de la Eklezio.

Mankis tamen hierarkion inter tiuj fontoj.

Naskiĝis en tiu epoko la principo ke la roma eklezio estas la sidejo de la lastinstanco. Naskiĝis ankaŭ la dekretaro: dum la fluo de la jaroj 629 kaj 636 aperis ”Collectio Isidoriana” de Isidoro de Sevilo, la “Collectio Dionisiana”; ekde 774 dekretaro de Hadriano la 1-a ekfariĝis iom oficiala, ktp.

Klasika periodo: 12-a ĝis al 16-a jarcentoj[redakti | redakti fonton]

La tieldirita klasika periodo de la kanonika juro komenciĝas en la 12-a jarcento kun Graciano (juristo) kiu kompilis la veran unua prijuran verkon nomatan Decretum kiu ricevos sennombrajn glosojn (komentojn) dum kolektiĝas ankaŭ la kanonika juro origine papa al kiu estis konfiditaj la plej gravaj problemoj.

La kromaj perfektaĵoj kaj novaĵoj de la Koncilio de Trento provokas kulturajn kaj jurajn novaĵojn pro la krizo kreita de Protestantismo: la dekretaro de tiu koncilio originas multajn eldonojn, ne ĉiam akordigeblaj.

Moderna periodo (17-19-a jarcento)[redakti | redakti fonton]

Tiu periodo karakteriziĝas per la forta centriĝo produkta kaj administra de la juro: la iniciato pasas decide en la manoj de la cenra eklezio.

La kanonikistoj ellaboras la doktrinon laŭ kiu la la eklezio kaj la ŝtato estas du socioj perfektaj kiuj, do, havas ĉion postulitan por esti sendependaj kaj ne bezonantaj unu de la alia. Iom post iom prezentiĝis, kiel por la moderna ŝtatoj, ankaŭ por la Katolika Eklezio la neceso kolekti siajn leĝojn en kodo: kaj naskiĝas la kodo de kanonika juro.

Nuntempa periodo: ekde la 20-a jarcento[redakti | redakti fonton]

La provoj krei unikan kanonikan kodon sukcesis sub la papeco de Benedikto la 15-a (1914-1922): ties normoj plidistingiĝis iom post iom kun la novaj rilatoj kun la mondaj ŝtatoj.

Tiu kodo estis modernigita plurfoje (sub la papo Johano la 23-a kaj Johano Paŭlo la 2-a 1983: tiu lasta sekvis la liniojn proponitajn de la Dua Vatikana Koncilio.

La novaj vatikanaj leĝoj sugestas kaj ordonas ke la kanonika sistemo ne plu akiros aŭtomate leĝojn de la modernaj ŝtatoj precipe de la itala ŝtato.

En julio 2013 per "motu proprio", kiel titolulo de la absoluta povo, papo Francisko provizis modifi la “fundamentan leĝon” kiu reguligas la la kanonikan juron rilatante la institucian juron ene de la Vatikano.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Giuseppe Dalla Torre, Geraldina Boni, Conoscere il diritto canonico, Edizioni Studium, Roma 2006 ISBN 88-382-3992-4
  • Giuseppe Dalla Torre, Lezioni di Diritto Canonico, Giappichelli Editore, Torino 2004 ISBN 88-348-4560-9
  • Alessandro Gentili, Concordia discordantium canonum, secunda pars, quaestio 3 causae XXXIII, subdivisa in 7 distinctiones quae efformant sic vocatum "tractatus de poenitentia", PUL, Roma 1992
  • Guido Giustiniano, Transessualità, matrimonio e diritto canonico, Laurenziana, Napoli 1997
  • Guido Giustiniano, Ius et Munera, Laurenziana, Napoli 1997
  • Luciano Musselli, Mario Tedeschi, Manuale di diritto canonico, Monduzzi, Bologna, 2006, ISBN 88-323-6026-8

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

[1] Ilustraĵoj pri la kanonika juro