Antecedento

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Precedencoantecedento (aŭ modela kazo) estas juĝa kazo, kies decido fariĝis modela por sekvaj kazoj.

La graveco de antecedento varias inter diversaj juraj sistemoj: En angla-usona juro, kiu vaste orientiĝas laŭ antecedentoj (angle: precedent), ĝi gravegas, en la kontinenta Eŭropa jurhistorio, kiu orientiĝas ĉefe laŭ leĝoj, ĝi ludas relative malgravan rolon - antecedentoj helpas interpreti la leĝon.