Homaj rajtoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Citaĵo
 ... agnosko de la esenca digno kaj de la egalaj kaj nefordoneblaj rajtoj de ĉiuj membroj de la homara familio estas la fundamento de libero, justo kaj paco en la mondo 
— Antaŭkonsidero al Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, 1948

Homaj rajtoj estas branĉo de la leĝo kaj filozofia-politika koncepto.

Inter la fundamentaj rajtoj de la homoj estas la rajto je individua libereco, la rajto je vivo, la rajto de memdetermino, la rajto je justa proceso, la rajto je inda vivo, la rajto je libereco de konscienco kaj je religia libereco kun la sekva rajto je ŝanĝo de propra religio, kaj parollibereco, kunvenlibereco, rajto je azilo, rajto pri edukado aldone al la freŝa rajto al privateco, libero de diskriminacio, kaj rajto je demokratio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Supozeble la unua leĝa kodekso estis kreita de la reĝo de Ur, ĉirkaŭ 2050 antaŭ nia erao. En Mezopotamio estis kreitaj aliaj leĝaroj, ekzemple la kodekso de Hamurabi (ĉirkaŭ 1780 antaŭ nia erao), unu el la plej bone konservitaj specimenoj de tiuspecaj dokumentoj. Ĝi listigis la leĝojn kaj la punojn pro lezo de la leĝoj pri granda kvanto da problemoj kaj inkluzivis la rajtojn de la virinoj, la rajtojn de la infanoj kaj la rajtojn de la sklavoj.

La nocio de "minimumaj" aŭ "bazaj rajtoj" ligitaj al la nura homeco, tiel nomataj naturaj rajtoj, estas tre malnova kaj ankaŭ tre nespecifa. Kio karakterizas la ideon de homaj rajtoj, eszas la fakto, ke ili estas parto de la juro kaj leĝaro (parola aŭ skriba), ke oni agnoskas ilian universalan aplikon kaj ilian plifortecon ol ĉiu alia normo. Ili do ofte estas ne tiom deciditaj, aprobitaj kaj promulgitaj kiel aliaj leĝoj, sed pli proklamitaj, uzante terminojn de antaŭe ekzistinta, ne diskutebla evidenteco, kiun oni malkovris kaj agnoskas, ne de simpla, diskuteble konvencio. Unuanimeco implicite servas kiel fonto de la legitimado de ĉi tiuj rajtoj. Eĉ se foje troviĝas referencoj al io dia aŭ religiaj influoj, ili diferencas diese religia regulo per sia universala kaj laikeca karaktero.

Inter la unuaj, kiuj okupiĝis pri la temo el konjekta-duba vidpunkto, estis supozeble antikvaj grekaj filozofoj, precipe Aristotelo kaj la stoikismanoj, kiuj asertas la ekziston de natura rajto, tio estas aro da kondutaj normoj, kies esencon la homo konkludas el la naturleĝoj. Tiu penso, nomata naturrajtismo, estas tre malnova kaj ofte estas subdividita al diversaj historiaj branĉoj. Tiun naturrajtismon Aristotelo resumis en sia Etiko al Nikomako:

Citaĵo
 Unu parto de la civila juro estas natura, alia baziĝas sur la leĝaro. Natura estas tiu juro, kiu ĉiam konservas la saman efikecon kaj ne dependas de la fakto, ke ĝi al homoj sajnas bona aŭ ne; sur la leĝaro, tamen, baziĝas tiu, pri kiu ne gravas, ĉu ĝia origino estas ĉi tia aŭ tia, sed jes gravas, kia ĝi estas, post kiam ĝi estis sankciita. 
— Aristotelo, Etiko al Nikomako

Praktike aplikis la koncepton pri homaj rajtoj unuafoje en la historio Kiro la Granda, reganto de Persio, en la 6-a jarcento a. K.. Konkerinte Babilonio en -539 li eldonis tekston gravuritan sur la Kiro-cilindro, retrovita inter la ruinoj de Babilono en 1879 kaj nun konservata en la Brita Muzeo. Ĉi tiu dokumento ofte estas menciata kiel la "unua ĉarto de homaj rajtoj", ĉar ĝi esprimas respekton por la homo kiel tia kaj subtenas elementan formon de religiaj libero kaj tolero. Ĝi diras:

Citaĵo
 Mi estas Kiro, reĝo de la mondo, granda reĝo, laŭleĝa reĝo, reĝo de Babilonio, reĝo de Sumero kaj Akado, reĝo de la kvar ekstremaĵoj [de Tero], filo de Kambizo, […]. Mi permesas al neniu disvastigi teroron en la lando de Sumero kaj Akado. Mi firme volas pacon en Babilonio kaj ĉiuj ĝiaj sanktaj urboj. Por la loĝantoj de Babilonio […] mi nuligas devigan laboron […] De Ninivo, Aŝuro kaj Suzo, Akado, Eŝnunna, Zamban, Me-Turnu kaj Der ĝis la regiono de Gutium mi redonas al ĉi tiuj sanktaj urboj sur la alia flanko de Tigriso la templojn. antaŭlonge ruinigitajn, la bildojn iam tie konservitajn, kaj decidas, ke tio estu temploj iliaj. Mi ankaŭ kunvokis la loĝantojn de tiuj regionoj kaj redonis al ili la domojn, kiujn ili antaŭe posedis. 
— Kiro la 2-a de Persio, Kiro-cilindro

Kiro do esence konstatis, ke la civitanoj de la imperio estis liberaj manifesti sian religian kredon, kaj krome abolis la sklavecon, permesante reiron de la deportitaj popoloj en siajn devenlandojn, el kio rezultis ankaŭ la biblia fino la la babilona kaptiteco de la izraelidoj.

En Romio ekzistis la nocio de "civitana rajto", kiu esence estis aro da rajtoj konceditaj al ĉiuj romiaj civitanoj.

En la 3-a jarcento a. K., dum la regado de Aŝoko en la Maŭrja Imperio (nun barato), senprecedencaj civitanaj rajtoj estis establitaj. Post la sanga konkero de la respubliko Kalinga, ĉirkaŭ -265, Aŝoko pentis siajn militajn agojn kaj konvertiĝis al Budhismo. De tiam li, antaŭe nomata "la kruela", estis nomata "la pia". Dum lia regado li sekvis politikon de neperforto (ahimsa) kaj respekto al la vivo de bestoj; ekzemple nenecesaj formoj de mortigo aŭ mutiladon de bestoj, ĉasado pro plezuro, religiaj besto-oferoj kaj kastrado estis malpermesitaj. Li traktis siajn subulojn egale sendepende de iliaj religio, kasto aŭ politika agado, konstruis malsanulejojn kaj universitatojn kaj ofertis ties servojn senkoste al ĉiuj civitanoj. Li difinis la principojn de neperforto, religia toleremo, obeo al la gepatroj, respekton al instruistoj kaj pastroj, humanecon al servistoj (sklaveco tiam en Barato ne ekzistis), grandanimeco al proksimuloj, mildecon al kulpuloj. Ĉi ĉiuj reformoj estis priskribitaj en la Ediktoj de Aŝoko, kolekto de 33 surskribaĵoj sur la Pilastroj de Aŝoko. La unua atestaĵo de leĝo, kiu sankcias eksplicite kaj universale la liberecon de kultado, eble estas la dek-dua edikto de Aŝoko:

Citaĵo
 Lia reĝa moŝto sankta kaj gracoplena respektas ĉiujn religiajn konfesojn, sed deziras, ke la adeptoj de ili ĉiuj ne kalumniu sin reciproke. Ĉiuj religiaj konfesoj estas respektataj pro iu aŭ alia kialo. Kiu malrespektas alies kredon, malaltigas la propran kredante altigi ĝin.[1] 
— Aŝoko, Ediktoj de Aŝoko, 12

Ĉiuj antikvaj socioj okupiĝis pri la principoj de la homaj rajtoj en siaj religiaj tekstoj. La hinduismaj Vedoj, la judisma Tanaĥo, la kristanisma Biblio, la islama Korano kaj la Analektoj de Konfuceo estas inter la plej malnovaj skribaĵoj, kiuj okupiĝas pri la demando de la homaj rajtoj, devoj kaj respondecoj. Tamen tio ne garantiis respektadon de homaj rajtoj. En la ĉina socio de la tempo de Konfuceo (551–479 a. K.) sendube la fundamentaj homaj rajtoj ne estis respektataj, ĉar la ideo de naturaj, neperdeblaj rajtoj posedataj de ĉiu ajn ekde la naskiĝo ne ekzistis; rajtoj estis konceditaj nur laŭ pozicio kaj rolo de la individuo en la socio (kp. la verkojn de Hans-Georg Möller, Brock-Universitato, Kanado). Ankaŭ la juda popolo ne respektis la homajn rajtojn de siaj malamikoj, ekzemple kiam la gileadanoj venĝe mortigis 42.000 sendefendajn efraimidojn.[2] Same la kristana eklezio subtenis eĉ inter siaj anoj sklavecon (kp. Nigrula preĝokanto kaj la unuan epistolon de Paŭlo al la korintanoj, en kiu li ja ne defendas sklavecon, sed tamen eksplicite permesas, ke kristano havu kristanan sklavon[3]). En la islama otomana imperio sklaveco estis permesita, se la sklavo ne estis islamano.

Mezepoko[redakti | redakti fonton]

Nur en mezepoko troviĝas la unuaj konkretaj, praktike efikaj manifestiĝoj de la ideo de homaj rajtoj.

En la 8-a jarcento la naturrajtismo, kies plej grava reprezentanto estis Tomaso de Akvino, priskribas la naturajn rajtojn kiel "aron de ĝeneralegaj unuaj etikaj principoj", kiuj kondiĉas la leĝdonanton en la pozitiva juro, kvazaŭ dia sigelo en la kreado de aferoj. La homaj rajtoj do ne plu estas aro da aferoj pli-malpli bonvole konceditaj de iu aŭtoritato. Estas rajto de la homo postuli sian liberon kiel naturan rajton.

En 1215 reĝo Johano de Anglio estis devigita de la nobeloj de la regno koncedi kaj subskribi la Magna Carta Libertatum (granda ĉarto de la liberoj). Ĝi estas la unua fundamenta dokumento, kiu koncedas rajtojn al la civitanoj, devigante la reĝon respekti certajn procedurojn, kiuj leĝe limigas lian suverenecon. Inter la artikoloj de la Ĉarto estas malpermeso al la suvereno postuli novajn impostojn sen antaŭa konsento de la parlamento kaj la garantion por ĉiuj homoj, ke ili ne estu malliberigitaj sen antaŭa laŭregula proceso, kiu reduktis la arbitran povon de la reĝo prevente aresti kaj teni mallibera. Kvankam la Ĉarto dum paso de jarcentoj estis plurfoje modifita per ordinaraj leĝoj deciditaj de la parlamento, ĝi konservas ĝis nun la statuson de fundamenta ĉarto de la brita monarĥio. Papo Inocento la 3-a (1160–1216) per buleo de la 24-a de aŭgusto 1215 kondamnis la ĉarton kajen decembro 1215 ekskomunikis la nobelojn.

Fine de la jaro 1222, la tagon de la kronado de Sundjata Keita kiel suvereno de la Imperio Malio, estis solene proklamita la Ĉarto Manden, deklaro de esencaj homaj rajtoj kia la rajto je vivo kaj la rajto je libero. La Carta Manden turniĝas al la "kvar anguloj de la mondo" per sep asertoj:

  1. "Ĉiu vivo estas vivo."
  2. "Maljustaĵo bezonas kompenson."
  3. "Helpu al vi reciproke."
  4. "Gardu la patrujon."
  5. "Batalu kontraŭ sklaveco kaj malsato."
  6. "Ĉesu la turmentoj de milito."
  7. "Ĉiu ajn estas libera paroli, fari kaj vidi."

En ĉi tiu ĉarto troviĝas la temoj traktotaj plurajn jarcentojn poste en la deklaro de la homaj rajtoj: Respekto al la homa vivo kaj de la libero de la individuo, justeco kaj laŭleĝeco, solidaro. Ĉar ĝi kontraŭas sklavecon, ĝi disvastiĝas en okcidenta Afriko; la ĉarto identigas la perforton de la juro kiel antaŭkondiĉon al la perforto milita. Abolo de sklaveco kredeble estis la granda merito de Sundjata Keita. La Ĉarto Manden estas konsiderebla kiel unu el la unuaj deklaracioj de la homaj rajtoj.

En Anglio ekde 1305 sub regado de Eduardo la 1-a disvastiĝis, kvankam jam antaŭe ekzistis analogaj dokumentoj, la uzo de mandatoj Habeas Corpus, mandato kiu postulas ke iun prizonulon oni aŭ konduku antaŭ tribunalon por laŭleĝa proceso aŭ liberigu. Per eldono de tia mandato reĝa kortego povis ordoni al ajna alia juĝ-instanco la transdonon de prizonulo, protektante lin de feŭdestra arbitro. La gravecon de tiu leĝa ago oni komprenas konsiderante, ke en la origina angla juro ĉiu suzereno povis esti submetita al pluraj lokaj kaj feŭdestraj jurinstancoj, kiuj povis korpe disponi pri la suzereno. La rajto je habeas corpus estis longe glorata kiel la plej efika akto por savi la liberon de la individuo. El la angla juro la baza ideo de habeas corpus pasis al ĉiuj okcidentaj konstitucioj kaj eĉ en la Universalan Deklaracion de Homaj Rajtoj, kies artikolo 9 diras: Neniu individuo povas esti arbitre arestita, tenata en mallibero aŭ ekzilita.

Renesanco kaj moderna epoko[redakti | redakti fonton]

La hispana konkero de la Amerikoj ekde la 15-a jarcento, la malkovro de indiĝenaj loĝantaroj kaj la unuaj deportadoj de nigrahaŭtaj afrikanoj al la "Nova Mondo" kaŭzis viglan debatadon pri la homaj rajtoj. Francisco de Vitoria kaj aliaj filozofoj de la skolo de Salamanca asertis la naturan rajton pri la propraj korpo (rajto je vivo, je posedo) kaj menso (rajto je la libero de pensado, je digno). La teologoj de la universitato de Salamanca estis tiom radikalaj, ke ili kondamnis ĉiun ajn formon de milito (kun malmultaj esceptoj) kiel lezadon de naturaj rajtoj, eksplicite kontrauante la militiradon de Karlo la 1-a.

La jura doktrino de la skolo de Salamanca signifis la finon de la mezepoka koncepto pri rajtoj, markitan de postulado de libero en maniero nekutima por tiutempa Eŭropo. La naturaj rajtoj de la homo estas ligitaj al la vera naturo de la homa estaĵo, do evidente se ĉiuj homoj havas la saman naturon , ili havas ankaŭ la samajn rajton je libero kaj egaleco.

Menciinda tiuteme la filozofia renkonto nomata Kunveno de Valladolid (1550/51), en kiu kontraŭstaris la teorioj de la dominikana fratulo Bartolomeo de Las Casas, kiu defendis la naturan liberon de la amerikaj indiĝenoj, kaj de la humanisto Juan Gines de Sepulveda, kiu subtenis ilian naturan sklavecon. Ĉi tiuj unuaj tiutemaj debatoj en la eŭropa historio manifestiĝis per la buleo Sublimis Deus, per kiu papo Paŭlo la 3-a deklaris la homecon de la amerikaj indiĝenoj kaj ilian rajton je libero kaj posedo, kondamnante la praktikon de sklaveco.

Las Casas ekde 1512 luktis por la rajtoj de la indiĝenoj, kiam li estis vikario de konkistadoroj en Kubo sub la ordono de Diego Velázquez de Cuéllar. Estinte plurfoje atestanto kaj aganto en la indiĝena rezisto al la sanga enpenetro de la konkistadoroj kaj de la deviga kristanigo "per fero kaj fajro" li skribis la Brevísima aŭ "mallongan eseon pri la detruo de la Indioj", en kiu li priskribis la kruelecon aplikitan al la indiĝenoj. La 26-an de januaro 1542 Las Casas estis prezentita al la imperiestro Karlo la 1-a kaj resumis por li la enhavon de la Brevísima. El tiu renkonto rezultis la "Novaj Leĝoj" de novembro 1542, kiuj proklamis

  • la naturan liberon de la indiĝenoj kaj la liberigon de la sklavoj
  • la liberon de la laboro, kiu limigis la impostojn pri agroj kaj abolis la subakvan serĉadon de konkuloj pro perloj
  • la liberon de loĝejo kaj la liberan posedon de objektoj, inkluzive de punado de tiuj, kiuj kondutas perforte aŭ agrese al la indiĝenoj
  • la abolon de la sistemo de encomiendas ("komisioj"), kiu konfidis al hispanaj encomenderos ("komisiitoj") certajn loĝatajn teritoriojn kune kun la indiĝena loĝantaro, kiu estu koloniita kaj kristanigita, kun absoluta regpotenco.

La ribeloj kaj la senleĝeco, kiuj sekvis en la hispanaj kolonioj de la Nova Mondo, kondukis al nuligo de ĉi tiuj leĝoj, favore al senrestrikta konkerado.

La moderna naturrajtismo[redakti | redakti fonton]

La moderna, raciisma naturrajtismo naskiĝis inter 1600 kaj 1700 kaj estas dividebla al du branĉoj: tiu de la klerismo de la fino de la 17-a jarcento (kiu asertis la koncepton de la libero de la individuo, precipe en kontraŭposzicio al absolutismo, la karakteriza regad-formo de la moderna erao), kaj tiu evoluinta el la pensaro de Thomas Hobbes (kiu verdire konsideris la veran naturan rajton nur en la natura stato, do en la kondiĉoj, en kiuj la homo troviĝas antaŭ fari la socian kontraktion, kiu kondukas al la institucio de ŝtato; tial Hobbes ne estas nomebla vera naturrajtisto).

Inter la aŭtoroj, kiuj diversmaniere okupiĝis pri la temo de la natura rajto en la moderna epoko, estas menciindaj:

Laŭ la tekstoj de Grotius kaj la raciismaj teoriuloj de naturrajtismo la homoj restas, ankaŭ je ekzisto de ŝtato kaj pozitiva aŭ civila juro, posedaj de kelkaj naturaj rajtoj, kia la rajto je vivo, je posedo ktp., neperdeblaj rajtoj, kiujn leĝoj ne povas modifi. Tiuj naturaj rajtoj estas tiaj, ĉar ili estas racie justaj, ne ĉar establitaj per dia rajto; pli ĝuste, Dio agnoskas ilin kiel rajtojn, ĉar ili respondas al racio.

Kontraŭe, Locke evoluigis la koncepton de natura rajto kiel derivaĵo de diaĵo, ĉar homo estas kreaĵo de Dio, kaj limigis tiun rajton nek al posedo de civitaneco nek al kriterioj de etneco, kulturo aŭ religio.

La usona kaj la franca revolucioj[redakti | redakti fonton]

La unua deklaracio de homaj rajtoj de la moderna epoko estis tiu de la usona subŝtato Virginio, kiun verkis George Mason kaj adoptis la Asembleo de Virginio la 12-an de junio 1776. Ĝi estis grandparte kopiita de Thomas Jefferson al la deklaracio de homaj rajtoj, kiun enhavas la Usonan Deklaron de Sendependeco de Usono (4-a de julio 1776), kiu asertas, "ke ĉiuj homoj estis kreitaj egalaj inter si, ke ili estas dotitaj de sia kreinto per kelkaj neperdeblaj rajtoj, inter ili la vivo, la libero kaj la strebo al feliĉo".

Kiel ajn, la unua vera formala ĉarto de homaj rajtoj naskiĝis en 1779 de la franca revolucio kaj estas konata kiel Deklaracio de la homaj kaj civitanaj rajtoj kaj karakterizata de pli abstraktaj asertoj ol la antaŭa usona.

Estis tiam Napoleono Bonaparte, kiu eksportis la koncepton de homaj rajtoj al la aliaj eŭropaj landoj, eĉ se fakte li neadis ilin en la praktiko. Vera disvastiĝo de la homaj rajtoj tamen okazis nur per la ribeloj de 1848 kaj la sekva proklamo de la unuaj liberalaj konstitucioj en pluraj eŭropaj landoj. Konstateblas, ke ka romkatolika eklezio de la 19-a jarcento oponis al la homaj rajtoj: Pio la 7-a en la encikliko Quot Aliquandum, Gregorio la 16-a en Mirari vos; Pio la 9-a kontraŭ la libero de kultado; Pio la 11-a kontraŭ ekumenismo, en la encikliko Mortalium animos. Dum la 20-a jarcento en okcidenta Eŭropo kaj norda Ameriko multaj grupoj kaj movadoj sukcesis atingi profundajn sociajn ŝanĝojn en la nomo de la homaj rajtoj kaj kreis rapidan pliboniĝon de la vivkondiĉoj de la tiel nomataj okcidentaj popoloj. La laboristaj sindikatoj luktis por la rajto ja striko, por garantii dignajn laborkondiĉojn kaj por malpermesi aŭ limigi infanlaboron. La movado por la rajtoj de la virinoj atingis vastigon de la universala balotrajto al virinoj. Ĵus antaŭ la unua mondmilito plurlande ekestis sistemo por protekto de naciaj minoriotatoj rasaj, lingvaj aŭ religiaj, pro kiu multaj longe subpremitaj grupoj sukcesis ricevi civilajn kaj politikajn rajtojn.

En la sama tempo la naciaj liberigaj movadoj povis liberigi la koloniitajn naciojn de la jugo de la koloniaj povoj. Gravega koncerne la temon de homaj rajtoj estis la senperforta movado de Mahatma Gandhi, kiu sendependigis Baraton de la brita regado.

Post la dua mondmilito[redakti | redakti fonton]

Plian gravan konfirmon de la homaj rajtoj portis post la fino de la dua mondmilito la konsistigo de la Unuiĝintaj Nacioj kaj la verkado de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, akceptita en Novjorko en 1948. Per ĉi tiu ĉarto estis establita, unuafoje en la moderna historio, la universaleco de tiuj rajtoj, ne plu restriktitaj al la okcidentaj landoj, sed validaj pri la popoloj de la tuta mondo kaj bazitaj sur koncepto de origina homa digno, neperdebla kaj universala. La deklaracio rekonas interalie la rajton je vivo, je libero kaj je persona sekureco, je agnosko kiel persono kaj je egaleco antaŭ la leĝaro, je specifitaj garantioj en punproceso, je libero moviĝi kaj elmigri, je azilo, je nacieco, je posedo, je libero de pensado, de konscienco kaj de religio, je libero de asociiĝo, de opinioj kaj de esprimo, al sociala sekureco, je laboro en justaj kaj favoraj kondiĉoj kaj je libero sindikata, je adekvata vivnivelo kaj je kleriĝo.

Ekde tiu momento la rolo de UN en la procezo de leĝigo kaj antaŭenigo de la homaj rajtoj estas fundamenta. Sed ankaŭ la anaj ŝtatoj de la Eŭropa Konsilio faris plian paŝon, subskribante la 4-an de novembro 1950 en Romo konvencion pri la savado de la homaj rajtoj kaj la fundamentaj liberoj, kiu ekvalidis en 1953. La konvencio interalie deklaras, ke profiti la rajtojn de ĝi garantitajn ne estas submetita al ia diskriminacio surbaze de raso, lingvo, religio, publika opinio, nacia aŭ socia origino.

De tiam la nocio Homaj Rajtoj vastiĝis danke al leĝoj kaj direktivoj kreitaj por kontroli kaj puni lezojn de tiuj rajtoj. Jenaj eventoj estas konsidereblaj markaj ŝtonoj de ĉi tiu procezo:

  • 1966: UNO adoptas la internacian traktaton pri ekonomiaj, sociaj kaj kulturaj rajtoj kaj la internacian konvencion pri civilaj kaj politikaj rajtoj.
  • 1967: La komisiono de UN kreas enket-meĥanismojn pri lezoj de la homaj rajtoj fare de membroj-landoj.
  • 1991: Unua internacia kunveno de la naciaj institucioj por antaŭenigo kaj protekto de la homaj rajtoj estas organizata de la franca konsulta nacia komisiono de la homaj rajtoj en Parizo sub kontrolo de la Unuiĝintaj Nacioj.
  • 1993: La Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj adoptas la agadprogramon de Vieno, kiu dediĉas multe da spaco al la demokratio kaj al la evoluigo, konsiderataj kiel integraj partoj de la homaj rajtoj. La programo alvokas ĉiujn membrojn-ŝtatojn krei naciajn instituciojn, kiuj garantiu la homajn rajtojn.
  • 2006: UN kreas sian Konsilion pri Homaj Rajtoj per la rezolucio A/RES/60/251 de la Ĝenerala Asembleo, de la 25-a de marto 2006.

Ekzisto, valideco kaj enhavo de la Homaj Rajtoj plu estas debatataj kaj en filozofio kaj en la tiel nomataj politikaj sciencoj. El jura vidpunkto la Homaj Rajtoj estas difinitaj de internaciaj konvencioj kaj leĝoj, sed ankaŭ de la juraj preskriboj de multaj nacioj. Sed necesas aldoni, ke laŭ multaj la doktrino de la Homaj Rajtoj transiras unuopajn leĝojn kaj konsistigas la fundamentajn moralajn bazojn por reguligi la mond-politikan ordon.

Eble kun tiaj intencoj la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj aprobis la Deklaracion pri la Rajto de la Popoloj je Paco per la rezolucio 39/11 de la 12-a de novembro 1984, tiel enskribante la pacon inter la homajn rajtojn kaj deklarante ĝian konservadon "fundamenta devo por ĉiu ŝtato".

La rapidan progreson de respekto al la homaj rajtoj en la tiel nomataj okcidentaj nacioj pro multaj kialo ne akompanis simila procezo en la cetero de la mondo. Ankoraŭ nun okazas luktoj similaj al tiuj, kiujn spertis Eŭropo kaj norda Ameriko, inter subpremantoj kaj subprematoj. Estas ironio en la fakto, ke ĝuste la popoloj de la okcidentaj nacioj, kiuj longe batalis por atingi siajn rajtojn, estas almenaŭ parte responsaj pri la subpremado de la tiel nomataj popoloj "de la sudo".

Citaĵo
 La tutmondigo de la homaj rajtoj devus kulmini per agnosko de la rajto de la homa specio je pluvivado 
— Furio Cerutti

La rajto je adekvata nutrado konsistigas fundamentan homan rajton, kiu estas firme sankciita en la internacia juro. Tamen ĉiutage po unu persono el kvin suferas pro malsato, do entute 800 milionoj da personoj tutmonde, kaj ĉiun jaron pli ol 20 milionoj mortas pro subnutrado kaj pro malsanoj ligitaj al ĝi.

Homaj rajtoj kaj ŝtato[redakti | redakti fonton]

En junio 1986 grupo de juristoj formulis la Principaron de Limburgo, kiu reguligas la devojn de ŝtatoj pri ekonomiaj, sociaj kaj kulturaj rajtoj. En 2002 la principaro estis publikigita kiel dokumento de la Ekonomia kaj Socia Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj[4]. La tri principoj estas:

  1. Devo respekti: La ŝtato devas ne mem lezi la rajtojn.
  2. Devo protekti: La ŝtato devas protekti la rajtojn kontraŭ atakoj de aliaj.
  3. Devo garantii: La ŝtato devas zorgi pri la plena realigo de homaj rajtoj, kie ili ankoraŭ ne plene efektiviĝis.

Kritiko pri la ideologio de homaj rajtoj[redakti | redakti fonton]

Marksismo tradicie kritikis la temon de homaj rajtoj kiel esprimon de burĝa ideologio de formalaj juraj liberoj, al kiuj ne respondas konkrete reala emancipiĝo de la subprematoj kaj speciale de la proletaro; praktike ĝi tamen ofte subtenis la diversajn deklaraciojn universalajn kaj regionajn pri la homaj rajtoj en la tempo post la dua mondmilito (escepte de la sindeteno de Sovetunio pri la Universala Deklaracio de UN). Relative malofte nuntempaj aŭtoroj eksplicite kontraŭas al la teorio de la homaj rajtoj kiel tia.

Inter la plej konataj citindas Slavoj Žižek[5], Pierre Chassard[6], Alain de Benoist[7], Guillaume Faye kaj Eric Delcroix.

La pliparto de tiaj aŭtoroj neas, ke subjektivaj rajtoj estu difineblaj apriore kaj senkonsidere de konkretaj juraj ordonoj; aŭ ili kritikas la naturrajtisman ideon, ke la leĝa esprimo de suvereneco, speciale popola suvereneco, devus esti reduktita al notaria funkcio rilate al la ŝtataj principoj, universalaj kaj donitaj "de la naturo", kaj do nur malkovreblaj kaj konfirmeblaj, anstataŭ vidi la subjektivajn rajtojn kiel produkton de la originala jura kulturo de la unuopaj popoloj, de la interrilatoj de la klasoj aŭ de la memdetermino de unuopaj komunumoj. Plie, ili opinias la pretendon prijuĝi ĉiujn sociopolitikajn sistemojn sur la bazo de kriterioj kun historiaj kaj politikaj konotacioj kiel hipokritaĵon kaj fonton de internacia konflikteco, kiu facile uzeblas kiel pravigo de imperiisma politiko.

Pri la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj estas kritikata ties artikolo 29, kiu fiksas en sia tria alineo:

Citaĵo
 Tiuj ĉi rajtoj kaj liberecoj estas en neniu okazo efektivigeblaj kontraŭe al la celoj kaj principoj de Unuiĝintaj Nacioj. 
— Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, 29, 3

Ĉar pri la "celoj kaj principoj" la potencaj regnoj, precipe tiuj kun vetoa rajto en la Konsilio de Sekureco, havas konsiderindan influon, tiuj regnoj estas malfacile devigeblaj realigi la homajn rajtojn; ili povas preteksti, ke en konkreta okazo tiu realigo kontraŭus la celojn de UN.

Ankaŭ la unuaj du alineoj limigas la efektivigon de homaj rajtoj. La unua emfazas la devojn de la individuo sen iel specifi ilin, la dua estas formulita por limigi restriktojn en la efektivigo de la rajtoj, tamen submetas ilian uzadon al la "justaj postuloj de moralo", tre malpreciza esprimo. Pri tiu dua alineo okupiĝis interalie la 13-a jara kunveno de la Azia-Pacifika Forumo de Naciaj Homrajtaj Institucioj[8].

Leĝofarado[redakti | redakti fonton]

Internacia leĝofarado[redakti | redakti fonton]

La leĝoj pri homaj rajtoj kutime ampleksas:

  • rajton je sekureco, kiu protektas homojn kontraŭ krimoj kiaj murdo, masakroj, torturado kaj seksperforto
  • rajton je libero, kiu protektas la liberon de la penso kaj de la raligio, la liberon asociiĝi, kunveni kaj formi movadojn
  • rajtojn politikaj, kiuj protektas la liberon partopreni en la politika vivo per la libero de esprimo, de protesto, de balotado kaj de la transpreno de publikaj oficoj
  • rajton de habeas corpus, kiu protektas kontraŭ misuzo de povo de la juĝa sistemo, ekzemple per enprizonigo sen proceso aŭ per sekreta proceso, aŭ per ekcesa puno
  • rajton je socia egaleco, kiu garantias egalan aliron al civitaneco, egalecon antaŭ la juro kaj forigon de diskriminacio
  • rajtojn je bonfarto (alinome ekonomiaj-sociaj rajtoj), kiuj implicas aliron al adekvata sistemo eduka kaj protekton okaze de situacioj de grava malfavorateco aŭ malriĉeco
  • kolektivaj rajtoj, kiuj certigas protekton kontraŭ genocido kaj misuza ekspluatado de naturaj resursoj

Pluraj nacioj ŝatus iri trans la Universalan Deklaracion kaj krei leĝaron, kiu ĉiel devigu la ŝtatojn de la Tero respekti normojn pri la protekto de la Homaj Rajtoj. T‭io kondukis – pro malakordo ĉu enmeti ankaŭ normojn de socia-ekonomia speco – al la pretigo de du apartaj traktatoj. Tiel en 1966 resp. 1976 la Internacia Konvencio pri Civilaj kaj Politikaj Rajtoj kaj la Internacia Konvencio pri Ekonomiaj, Sociaj kaj Kulturaj Rajtoj ekestis. Kune kun la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj ili konsistigas la "Internacian Ĉarton de Rajtoj".

UN agnoskis, ke escepte de la tiel nomataj netuŝeblaj homaj rajtoj – la kvar plej gravaj estas la rajto je vivo, la rajto je libero de sklaveco, la rajto de libero de torturo kaj la neeblo de retro-efiko de puna leĝo – iuj rajtoj estas limigeblaj aŭ eĉ en situacioj de nacia krizo forigeblaj. Ĝi tamen deklaris kaj evidentigis, ke tio eblas nur en specialaj, ege limigitaj kondiĉoj, kio signifas, ke "la krizo devas esti efektiva, koncerni la tutan loĝantaron kaj endanĝerigi la ekziston de la nacio mem. La deklaro de krizostato devas esti farata nur kiel lasta rimedo kaj nur kun tempa limigo"[9]. Aldone la konduto en milito estas plu regata de la Internacia Humaneca Leĝaro.

Internaciaj organizaĵoj[redakti | redakti fonton]

El la Internacia Konvencio pri Civilaj kaj Politikaj Rajtoj ekestis agentejo, la "Komitato por la Homaj Rajtoj" por antaŭenigi la aplikon de la propraj normoj. La 18 membroj de la organizaĵo esprimas opiniojn pri ĉu iu aparta praktiko konsistigas aŭ ne lezon de la Homaj Rajtoj, sed ĝiaj opinioj ne estas jure devigaj.

Modernan interpreton de la Deklaracio de la Homaj Rajtoj donis la Vienaj Deklaracio kaj Agadprogramo[10], adoptita de la Monda Konferenco pri Homaj Rajtoj de 1993. La grado de interkonsento pri tiaj konvencioj, tio estas kiom da kaj kiuj landoj ilin ratifikas, varias, same la grado de respekto ene de UN. UN starigis certan aron da organoj por studi kaj ekzameni la Homajn Rajtojn, sub la gvido de la Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj (OHCHR). Tiuj organoj estas fakulaj komitatoj sendependaj, kiuj kontrolas la efikigon de la kerno de la internacia traktato pri la homaj rajtoj. Ili estis kreitaj per la traktato mem, kiun ili devas kontroli kaj protekti:

  • La Komitato pri la Homaj Rajtoj antaŭenigas la partoprenon kaj la membrecon pri la normoj de ICCPR. La 18 membroj esprimas opiniojn pri ŝtatoj-membroj kaj donas juĝojn pri individuaj plendoj kontraŭ ŝtatoj, kiuj ne ratifikis la traktaton. La opinioj ne estas jure devigaj.
  • La Komitato pri Ekonomiaj, Sociaj kaj Kulturaj Rajtoj kontrolas la tiuteman konvencion kaj eldonas nespecifajn komentojn pri la ratifikado fare de diversaj landoj. Ĝi ankoraŭ ne havas la rajton akcepti plendojn aŭ akuzojn; la tiucela aldona protokolo estis decidita en 2008, sed necesas, ke ratifiku ĝin dek ŝtatoj (en decembro 2012 estis ok[11]).
  • La Komitato pri Elimino de Rasa Diskriminacio kontrolas la konvencion pri eliminado de rasa diskriminacio kaj eldonas nespedifajn komentojn pri ties ratifikado en diversaj landoj. Ĝi povas prijuĝi plendojn, sed ne en deviga maniero. Ĝi eldonas ankaŭ rekomendojn kaj avertojn por preventi seriozajn lezojn de la konvencio.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

En Esperanto, la plena teksto de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj de la Unuiĝintaj Nacioj troviĝas en la libro:

  • Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj, Universala Deklaro de Hom­rajtoj, Konsilantaro pri Homrajtoj, Internacia Traktato pri Ekonomiaj, Sociaj kaj Kul­turaj Rajtoj, Internacia Traktatoj pri la Civilaj kaj Politi­kaj Rajtoj, Konvencio pri la Rajtoj de la Infano, Konvencio pri la Rajtoj de Handikapitoj, Protokolo pri abolo de mort­pu­no, Konvencio pri Indiĝenaj kaj Tribaj Popoloj - Tekstoj Esperantigitaj de Vilhelmo Luterma­no, Monda Asembleo Socia (MAS), 2009, 230 paĝoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Traduko al la itala de Carlo Formichi en "Apologia del Buddhismo", 1925
  2. Malnova testamento, tradukita de Zamenhofo, juĝistoj 12, 6
  3. Korintanoj 1, 7, 17–24
  4. Substantive issues arising in the implementation of the international covenant on economic, social and cultural rights The Limburg Principles on the Implementation of the International Covenant on Economic, Social and Cultural Rights {{angle}} (PDF) 24 (2000-11-27). Alirita 2012-12-23.
  5. Against human rights {{angle}}.
  6. Remarques sur les droits de l'homme, Mengal, Bruxelles 2002
  7. Au delà des droits de l'homme (Transe de la homaj rajtoj) {{france}}.
  8. The Meaning and Effect of Article 29(2) of the Universal Declaration of Human Rights Institutions The 13th Annual Meeting of the Asia Pacific Forum of National Human Rights {{angle}} (Vordo) (2008-08-28/31). Alirita 2012-12-26.
  9. UN pri krizostato.
  10. Vienna Declaration and Programme of Action {{angle}}.
  11. Protocole facultatif se rapportant au Pacte international relatif aŭ droits économiques, sociaŭ et culturels {{angle, france}}. Alirita 2012-12-26.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo umani.wikipedia.org/w/index.php?title=it&oldid=54784717 it en la a Vikipedio.