Ekumenismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ekumenismo (ankaŭ nomata ekumeno) estas la strebado de kristanoj de diversaj konfesioj al kunlaboro kaj alproksimiĝo. La celoj de ekumena dialogo povas esti diversaj – de amika kunvivado en diverseco ĝis plena unuiĝo. Ekumenaj agoj estas ekzemple la okazigo de komunaj diservoj inter diversaj konfesioj, la reciproka agnosko de sakramentoj kaj la klopodo trovi kompromisojn inter diversaj teologiaj konvinkoj (ekzemple pri la esenco de la eŭkaristio).

La unuiĝon de la kristanoj malhelpas la fakto, ke ne ĉiuj kristanaj eklezioj akceptas la Papon en Romo kiel reprezentanton de Kristo sur la tero.

En 1948 fondiĝis la Ekumena Konsilio de la Eklezioj kun sidejo en Ĝenevo. Ĝi komprenas sin kiel "komunumon de eklezioj, kiuj agnoskas la Sinjoron Jesuo Kristo laŭ la Sankta Skribo kiel Dion kaj Savanton kaj sekve klopodas komune plenumi tion, al kio ili estas vokataj je la honoro de Dio, la Patro, la Filo kaj la Sankta Spirito." Nuntempe apartenas al ĝi 347 eklezioj en pli ol 120 landoj, sed ne la romkatolika eklezio.

Klarigo de la vorto[redakti | redakti fonton]

La vorto "ekumeno" aŭ "ekumenismo" (de la greka vorto oikeo „loĝi“ respektive oikia „domo“; oikoumene „tuta loĝata tero“, „kosmo“) origine priskribis la tutan loĝatan mondon.

La Nova Testamento foje (evangelio laŭ Luko 2,1) uzis la vorton sinonime al la loĝata mondo, kaj alifoje la homaron kiel adresaro de la mesaĝo pri kristanismo (evangelio laŭ Mateo 24,14). Unuavice laŭ la unuaj kristanaj tekstoj la "ekumeno" estis la loko de engaĝiĝo de la sekvantoj de Jesuo, kien ili portas la novaĵon pri la imperio de Dio kaj ties justeco, kaj alportas la pacon de Jesuo, kiu estas pli stabila al la tiuepoka "pax romana" de la Romia Imperio, kiu "pacigas" ĉiun regionon per armea konkero kaj perforta subpremo.

Dum la komencaj jarcentoj de la kristanismo "ekumeno" estis ĉio kio rilatis al la eklezio en sia globala dimensio kaj estis valida por ĉiuj kristanoj. En tiu senco oni dum la 19-a kaj 20-a jarcentoj revivigis la vorton por la subteninda kaj ampleksiĝinda dialogo de diversaj kristanaj grupiĝoj.

Ekumenismo kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

Kristana Esperantista Ligo Internacia (KELI) estis origine protestanta organizo. Tamen de 2000 ĝis 2004 prezidis ĝin la romkatoliko Jacques Tuinder, kio montras, ke ĝi efektive fariĝis ekumena asocio. KELI kunlaboras en la spirito de ekumenismo kun Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE). Fruktoj de tiu ĉi kunlaboro estas i.a. la Ekumenaj Esperanto-Kongresoj (ekde 1968) kaj la Ekumena Diserva Libro ADORU.

Kiel plia esperantista organizo ekzistas Tutmonda Ekumena Ligo (TEL), kies aktivado tamen malabundas kompare kun la ekumena agado de KELI kaj IKUE.

Tri alproksimiĝoj al la Kristana unueco[redakti | redakti fonton]

Por grava parto de la Kristana mondo, unu el la plej altaj celoj estas la repacigo de la diversaj konfesioj de venkanta la historiaj dividoj ene de Kristanismo. Ankoraŭ, alproksimiĝoj ekumenismo varias, tio estas dum ĝenerale Protestantoj vid ĝin kiel interkonsentoj sur instruoj pri centra demando pri fido, organiza unueco kun reciproka respondigebleco inter la partoj, por Katolikoj kaj Ortodoksa la kristanaro unueco estas alproksimiĝi ene de ilia pli betono kompreno de la Korpo de Kristo metaforo, ĉi tiu ekleziologia afero estas proksime ligata al kernaj teologiaj aferoj (tio estas la Eŭkaristio), postulanta plena dogma interkonsento antaŭ plena komunio. Sekve, estas malsamaj respondoj eĉ al la demando Kio estas La eklezio?, kiu fine estas la celo de la ekumenisto movado si. Tamen, la deziro de unueco estas esprimita de multaj konfesioj de la kristanaro, ĝenerale el kiuj ĉiuj kiuj deklaras ke fido al Kristo en sincereco, estus pli plene kunlabora kaj helpema de reciproke.