Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Duoncirklo de la Konsilio de Sekureco de la UN.

La Konsilio de Sekureco (aŭ, pli ĝuste: Konsilantaro pri Sekureco) estas la plej potenca organo de la Unuiĝintaj Nacioj ekde 1946. En ĝi troviĝas kvin konstantaj membroŝtatoj (permanent members) kaj dek elektitaj membroŝtatoj (elected members). La kvin konstantaj membroj havas dum akcepto de rezolucioj (resolutions) plilarĝigitan vetoorajton, kaj estas tial ankaŭ nomitaj vetoaj potencoj. La kvin konstantaj membroŝtatoj estas

La celo de la Konsilio de Sekureco estas vivteni la pacon kaj la sekurecon tutmonde.

Elekto de la nekonstantaj membroj[redakti | redakti fonton]

La 10 nekonstantaj membroj estas elektataj je plimulto de du trionoj de la Ĝenerala Asembleo, por du jaroj ne-renovigeblaj. La disdivido de la dek seĝoj devas esti geografie egaleca. Tiel oni ĝenerale havas:

Ĉiujare estas elektitaj kvin membroj por la du venontaj jaroj. Elektiĝis por:

Jaroj Landoj
2005 - 2006
2006 - 2007
2007 - 2008
2008 - 2009
2009 - 2010
2010 – 2011
2011 – 2012
2012-2013

(en pli dikaj literoj la membroŝtatoj de 2012)

Diskutoj pri reformo[redakti | redakti fonton]

La konstantaj membroŝtatoj en la Konsilio de Sekureco de UN (verde) kaj la G4-ŝtatoj, kiuj kandidatas por konstanta membreco.

Almenaŭ ekde 1990 oni diskutadas, ĉu akcepti pliajn konstantajn membrojn en la konsilion. Brazilo, Barato, Japanio kaj Germanio deklaris fine de septembro 2004, subteni sin reciproke en la peno pri konstanta membreco. Tiuj nacioj sekve ricevis la nomon "G4-ŝtatoj". Plue kadre de reformo de la konstanta membreco ankaŭ povus akceptiĝi afrika ŝtato. Aparte konsideratas Niĝerio, Egiptio kaj Sud-Afriko. Akiri pliajn rajtojn pri vetoo eksplicite ne estas la celo de tia reformo - ĉar la kandidataj membroŝtatoj pretus rezigni pri tia rajto por almenaŭ 15 jaroj aŭ entute. Krom la tiam 10 konstantaj membroŝtatoj, pliaj 14 elektitaj membroŝtatoj (laŭ rotacio simila al la nuna sistemo) povus aparteni al la konsilio.

Tamen la diplomataj reprezentantoj de iuj ŝtatoj malfide observas la strebojn de la G4-ŝtatoj. Japanio ricevis fortan subtenon de Britio, sed estas draste rifuzita fare de Ĉinio (plejparte pro la doloraj spertoj dum la Dua Mondmilito). Italio forte protestis kontraŭ konstanta membreco de Germanio kaj anstataŭe postulis konstantan membrecon por la Eŭropa Unio (kvankam la EU-membroŝtatoj Britio kaj Francio plu konservu sian konstantan membrecon). Krome la reprezentantoj de Usono signalis heziton subteni kandidatecon de Germanio, ĉar la germania armeo ne aktive partoprenis en la milito pri Irako de printempo 2003. Argentino kaj Meksiko krome estas en konkurenca rilato kun Brazilo.

Pliampleksigo de la konsilio, por kiu necesus du-triona plimulto en la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj, ĝis nun malsukcesis pro la rezisto de la afrikaj ŝtatoj, kiuj postulas pli fortan pezon por si mem - aŭ per konstanta aŭ per plia nekonstanta membreco.

Laŭ plia reforma koncepto ne estas antaŭvidataj pliaj konstantaj membroŝtatoj, sed la instalo de nova kategorio: "duon-konstantaj" membrecoj, kiuj estus elektataj por daŭro de kvar jaroj kaj povus esti plilongigitaj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]