Sidejo de UN

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La sidejo de Unuiĝintaj Nacioj
angle: United Nations Headquarters
Konstruaĵo
The United Nations Secretariat Building.jpg
Lando Usono Usono
Urbo Novjorko
Situo Sidejo de UN
 - koordinatoj 40°44′58″N 73°58′5″W  /  40.74944°N, 73.96806°U / 40.74944; -73.96806 (Sidejo de UN)
Alteco 153,9 m
Etaĝoj 39
Sidejo Unuiĝintaj Nacioj
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: United Nations headquarters

Sidejo de Unuiĝintaj Nacioj (angle United Nations Headquarters, arabe مقر الأمم المتحدة‎‎, ĉine 联合国总部大楼, france Siège des Nations unies, hispane Sede de las Naciones Unidas, ruse Центральные учреждения ООН) estas komplekso de konstruaĵoj en Novjorko (Usono), kiuj servas al ĉefaj organoj de UN kiel oficiala oficejo.

La konstruaĵoj troviĝas en orienta parto de Manhatano inter la 42-a kaj 48-a stratoj, Unua avenuo kaj la markolo East River. La tereno interne tiu ĉi kvadrato ampleksas areon je 18 akreoj (~73 000 m²) kaj prezentas «internacian zonon, kiu apartenas al ĉiuj ŝtatoj-membroj»[1]. Tamen, laŭ la konvencio inter Usono kaj UN Pub. L. No. 80-357, 61 Stat. 756 (1947) la distrikto de la sidejo restas sub juĝorajto de Usono.

Krom konstruaĵoj en Novjorko, UN havas ankaŭ tri akcesorajn, regionajn sidejojn: en Ĝenevo (Svislando), Vieno (Aŭstrio) kaj Najrobo (Kenjo). Tamen la plej ĉefaj decidoj de UN akceptiĝas ĝuste en Novjorko, ĉar precipe tie ĉi kunsidas la Ĝenerala Asembleo kaj la Konsilio de Sekureco de UN.

En laboraj organoj, agentejoj kaj centroj de UN tutmonde laboras ĉirkaŭ 61 000 kadruloj el ~170 ŝtatoj. En la sidejo en Novjorko lokiĝas ĉirkaŭ triono de tuta personaro de UN[2].

Elektado de loko[redakti | redakti fonton]

Unuiĝinta Naciaro estis fondita la 24-an de oktobro 1945 kaj komence ne havis sian propran konstruaĵon. La unuaj kunsidoj de Ĝenerala Asembleo kaj Konsilio de Sekureco pasis en Londono. De 16-a de aŭgusto 1946 sidejo de UN situis provizore en vilaĝo Lake Success (Long Island). La 14-an de decembro 1946 la Ĝenerala Asembleo alprenis proponon de John D. Rockefeller Jr.; li proponis asigni 8.5 milionoj da usonaj dolaroj, ke aĉetu la nunan terenon por konstruado de konstanta sidejo de UN[3].

Kiel oni eksciis laŭ lastaj datumoj[4], kontraŭ konstruado en Novjorko voĉdonis tiam Francio, Britio kaj Nederlando. Krom Novjorko ĉeestis aliaj kandidatecoj por tiu ĉi rolo. Ekzemple, Kanado proponis loki la sidejon de UN en l’insulo Navy (Ontario). Multaj rigardis ĉi tiun lokon, situanta sur limo de la du ŝtatoj apud Niagara Akvofalo, kiel idealan kandidatecon. Tamen fine estis elektita la tereno sur bordo de East River.

Ĝis nuntempo kelkaj politikistoj opinias, ke tiu ĉi elekto estas maljusta, kaj elpaŝas por transporto de la sidejo en pli konvenan lokon. Ekzemple, en septembro de la jaro 2009 la ĉefo de Libio Muamar Kadafi prezentis kiel alternativon PekinonDelhion[5]. Laŭ lia opinio, la Orienta hemisfero ludas grandan rolon en evoluo de la homaro.

Konstruado[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo de la UN-Sekretariato kaj la Chrysler Building malantaŭe

En novembro de la jaro 1947 la Ĝenerala Asembleo de UN konfirmis la arkitektan planon de estonta sidejo. Post naŭ monatoj UN kontraktis kun registaro de Usono pri senprocenta kredito je 65 milionoj da dolaroj por konstruaj laboroj[2]. La ceremonio de bazado de la fundamento okazis la 24-an de oktobro 1949, kaj oficiala malfermo de sidejo okazis la 10-an de januaro 1951.

Por kreo de la komplekso de konstruaĵoj de UN estis invititaj arkitektoj, dizajnistoj kaj inĝenieroj el tuta mondo. En ĉi tiun grupon envenis Nikolaj Basov (Sovetunio), Maks Abramoviĉ (Usono), direktoro de planado, Oscar Niemeyer (Brazilio), Vladimir Bodjanskij (Francio), inĝeniero-konsilisto, Ernest Cormier (Kanado), Wallace K. Harrison (Usono), la ĉefa arkitekto, Charles E. Le Corbusier (Francio), Sven Markelius (Svedio), G. A. Soilleŭ (Aŭstralio), Liang Seu-cheng (Ĉinio), samkiel konsilistoj Anthony Antoniades (Grekio), Matthew Nowicki (Pollando) kaj Ernest Weismann (Jugoslavio)[3].

La grupo kreis 50 diversajn projektojn kaj post selektado elektis konceptan ideon de Le Corbusier. Laŭ liaj desegnaĵoj, la komplekso de konstruaĵoj devas scipove kombini diversecon de stiloj: altajn vitrajn panelojn por oficejoj kaj malaltan globan kupolon por la halo de Ĝenerala Asembleo. Je momento de fino de konstruado oni rigardis la sidejon de UN kiel etalonon de la plej moderna arkitekta dizajno en Manhatano.

Konstruaĵoj de la komplekso[redakti | redakti fonton]

La plej fama konstruaĵo en la strukturo de komplekso estas certe 39-etaĝa ĉielskrapanto, kie troviĝas la Sekretariato. Krom tio, en teritorio de la sidejo situas la konstruaĵo de Ĝenerala Asembleo, Biblioteko Dag Hammarskjöld kaj la Centro por vizitantoj. Flanke de la fasado tiras sin vico de flagstangoj, sur kiuj estas flagoj de la 193 ŝtatoj-membroj de UN je angla alfabeta ordo, kaj ankaŭ la flago de la Organizaĵo mem en la centro.

La halo de Ĝenerala Asembleo

Ĉeestas ankaŭ vico da akcesoraj konstruoj de UN. Tio ĉi estas du grandaj oficejaj konstruaĵoj, en kiuj situas specialaj agentejoj de UN simile PUND. Ili nomiĝas DC-1 kaj DC-2, ĉar ili lokiĝas je adreso Placo de UN, 1 kaj 2 konforme. En l’angulo de la 46-a strato situas la ofico de identigo (identification office), kiu liveras paskartojn al anticipe akredititaj diplomatoj, ĵurnalistoj kaj aliaj personoj. La domo de UNICEF (Placo de UN, 3) kaj la konstruaĵo de UNITAR (Placo de UN, 807) estas ankaŭ partoj de la komplekso.

Kaŭze de kadukeco de konstruaĵoj oni organizis fundan riparon de la sidejo de UN en Novjorko. Ekzemple, en la konstruaĵo de Ĝenerala Asembleo, kie kunvenas regule ĉefoj de ŝtatoj kaj registaroj, ofte likas la tegmento. Por elimino de tiaj problemoj oni konsumos 1.9 miliardojn da usonaj dolaroj. La riparaj laboroj, post kiuj la konstruoj devos esti pli modernaj kaj pli sekuraj, finos en la jaro 2013[6].

Poŝta ofico de UN[redakti | redakti fonton]

La poŝta servo de UN.

L’adreso de la sidejo de UN estas Placo de Unuiĝintaj Nacioj (Placo de UN), 760, Novjorko, NY 10017, Usono. La internacia stato de centraj institucioj permesas al UN presi proprajn poŝtmarkojn. Ĉiuj leteroj, sendataj el la sidejo, havas stampilon de UN. Ĉi tiu servo havas grandan intereson ĉe vizitantoj, precipe ĉe filatelistoj. Enspezo de vendado de markoj en filatelaj celoj estas esenca parto de l’enspezo de UN. La Poŝta fako de UN situas en la bazamenta etaĝo de la Centro por vizitantoj.

Artaĵoj en la sidejo de UN[redakti | redakti fonton]

Artkolekto de UN havas larĝan famon. L’artaĵoj de mondfamaj pentristoj kaj skulptistoj, dediĉitaj al temo de internacia koopero kaj toleremo, situas en la parko ĉe la sidejo kaj en ties vestibloj. Do UN ricevis de ŝtatoj-membroj en diversaj jaroj sekvajn donacojn: la skulptaĵon «Ni forĝu el glavoj plugilojn» de Sovetunio, «Tordita pistolo» de Luksemburgio, «Sonorilo de la paco» de Japanio. La donaco de Usono estis mozaiko sur bazo de la pentraĵo de Norman Rockwell «L’ora regulo», kie supre de bildo de homoj de ĉiuj rasoj estas skribita sentenco: «Do unto Others as You Would Have Them Do unto You» («Kion vi deziras, ke la homoj faru al vi, vi ankaŭ faru al ili»). Marc Chagall transdonis el Francio al UN koloran vitralon, altan je ĉirkaŭ 3.5 metroj, sur kiu estas simbole prezentita la lukto por paco kaj por estreco de la amo. Ĉinio enmanigis skulptaĵon de ok elefantaj dentegoj, sur kiuj oni eltranĉis mirinde precize areon de fervojo en nordo de la lando. Pendolo de Foucault, servanta kiel demonstra pruvo de rotacio de Tero, estis donacita de Nederlando. La kolekto de UN havas en tiu kvanto ankaŭ eron de Berlina muro[1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Virtuala ekskurso en la retejo de UN
  2. 2,0 2,1 United Nations Headquarters — The headquarters buildings — Encyclopedia of the Nations
  3. 3,0 3,1 Konstruado de internacia sidejo en Novjorko ruse
  4. 1945: United Nations Organisation is born — BBC, On this day
  5. Kadafi opinias, ke oni devas transigi la sidejon de UN en Orienton — KM.RU, 23.09.2009 ruse
  6. Renovation plan will result in major ‘greening’ of UN complex, says official — La centro de novaĵoj de UN, 02.02.2009

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]