Le Corbusier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Charles-Edouard JEANNERET
Lallerstedt Corbusier Tengbom 1933.jpg
Le Corbusier (centre) kun Erik Lallerstedt (maldekstre) kaj Ivar Tengbom (dekstre) en 1933 en Stockholm
Dato de naskiĝo 6-a de oktobro 1887
Loko de naskiĝo La Chaŭ-de-Fonds, Svisio
Dato de morto 17-a de aŭgusto 1965
Loko de morto Roquebrune-Cap-Martin
Nacieco svisa
Artista nomo Le Corbusier
v  d  r
Information icon.svg

Le Corbusier (naskiĝis la 6-an de oktobro 1887 en La Chaux-de-Fonds, mortis la 17-an de aŭgusto 1965 en Roquebrune-Cap-Martin), naskita kiel Charles-Edouard JEANNERET, estis svislanda arkitekto konata kiel pioniro en la modernismo-movado. Li iniciatis multajn ŝanĝojn en la arkitekturo kaj urboplanado. Li ankaŭ estis pentristo, skulptisto, verkisto kaj mebla dezajnisto.

Lia portreto estas montrata en la svisa dek-franka bankbileto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

1900–1916, edukado, unuaj realigoj, vojaĝoj[redakti | redakti fonton]

En 1900 li edukiĝis kiel gravuristo ĉe la artlernejo de La Chaŭ-de-Fonds, Svislando. Lia patro estis horloĝisto. Lia desegnoinstruisto, Charles L'Eplattenier, direktis lin al arkitekturo en 1904 kaj igas lin realigi sian unuan vilaon, kiam li estis nur deksepjara.

Ekde 1909 li lernis la teknikon de ŝtalbetono laborante kiel desegnisto ĉe la arkitekto Auguste Perret en Parizo. En 1910, li dungiĝis ĉe Peter Behrens kie li renkontiĝis kun Ludwig Mies Van Der Rohe kaj Walter Gropius.

Le Corbusier mem parolis pri sia orientvojaĝo kiam li estis ankoraŭ Charles-Edouard Jeanneret. Li ekvojaĝis en majo 1911: Prago, Vieno, Budapeŝto, Istanbulo, Ateno kaj aparte lia restado sur la monto Athos, kiu inspiros lian arkitektfilozofion, sekve Pizo kaj multaj italaj urboj plenaj je aristaĵoj. Dum tiu vojaĝo li plenigis ses desegnaĵkajerojn, kies desegnaĵojn li ofte uzis por ilustri tekstojn.

Ree en La Chaŭ-de-Fonds, li konstruis por siaj gepatroj la vilaon Jeanneret-Perret (1912), nomitan la Blanka domo, kaj la vilaon Schwob, nomita ankaŭ turka vilao.[1].

1917–1929, purismo, blankaj vilaoj[redakti | redakti fonton]

Ekde 1917 li malfermis arkitekturmetiejon en Parizo. Kune kun Amédée Ozenfant li kreis en 1918 la bazojn de purismo, moderna arta fluo samtempa kiel kubismo sed ne rilata al ĝi.

Li verkis multajn artikolojn pri la moderna homo publikigitaj en la gazeto L'Esprit Nouveau (La nova spirito):

Citaĵo
« Verkoj iĝas legeblaj pro formoj simplaj kaj senornamaj, organizitaj je konstruaĵoj ordigitaj, kiuj kreas harmonion. »

En la unua eldono de tiu gazeto en 1920 li unuafoje uzis la pseŭdonimon "Le Corbusier", kiu estas adapto de nomo de sia patrinflanka prapatro "Lecorbésier" devena el Albi[2]. Li tamen daŭre uzis lian nomon por subskribi iujn artikolojn en la sama gazeto.

En 1922 li asociiĝis al sia kuzo, la arkitekto-dezajnisto Pierre Jeanneret.

Inter la jaroj 1920 kaj 1930 li realigis aron de projektoj de vilaoj, kie videblas la formaligo de lia aparta arkitektura "lingvo". [3] Inter ili:

  • La vilao Ker-Ka-Re, nomita ankaŭ vilao Besnus, en Vaucresson, finkonstruita en 1923
  • La metiejo Ozenfant por lia amiko pentristo en Parizo, finkonstruita en 1923
  • La metiejoj Lipchitz-Miestchaninoff, finkonstruitaj en 1925 en Boulogne-sur-Seine
  • La apartamento Beistegui, konstruita super konstruaĵo sur la Champs-Élysées, en Parizo, finkonstruita en 1933, sed malkonstruita intertempe,
  • La vilao Church, en Ville-d'Avray, finkonstruita en 1929 kaj same malkonstruita.

Du realigoj estas aparte rimarkindaj en tiu serio:

  • La vilao Stein, konata ankaŭ kiel "vilao de la terasoj", finkonstruita ĉ. 1929 en Garches. Tiu misio, modifiita plurfoje, disiĝis de la originala plano pro disigo en apartamentojn,
  • La vilao Savoye, (1929, Poissy), vera aplikado de la "kvin punktoj de moderna arkitekturo", la plej rimarkinda de tiu periodo, kiu havos gravegon influon al la historio de arkitekturo.

Praktikante sian metion de arkitekto, Le Corbusier daŭrigis teorian refleksion pri urbanismo per projektoj kiuj estigis polemikojn kiel ekzemple la plano Voisin en 1925, en kiu li proponis re-urbecigi Parizon, malkonstruante loĝejojn laŭ la kajoj kaj en la centro (krom konataj historiaj monumentoj) por konstrui vastajn ĉielskrapantojn. Li organizis en 1928 la internacian kongreson de moderna arkitekturo.

En 1929 li ankaŭ prezentis meblaron dezajnitan kun Charlotte Perriand.

1929–1944, komunaj loĝejoj, publikaj konstruaĵoj kaj urbanismo[redakti | redakti fonton]

Portreto de Le Corbusier, sur svisa monbileto

Ekde la ekonomia krizo de 1929 Le Corbusier koncentris sian teorian pripensadon pri la organizado de urba koncentriĝo. Ĉiuj ĉi liaj projektoj, kiel la aranĝo de la marbordo de Alĝero en 1930, urbecigesploro de Rio de Janeiro, ktp estis akre kritikitaj.

Samtempe il realigis la urban rifuĝejon de la savarmeo (france Armée du Salut) en 1929 en Parizo, la svisan pavilonon de la internacia universitata urbo de Parizo (1930-1932) kaj kunlabore kun la brezila arkitekto Oscar Niemeyer la ministrejon pri nacia edukado en Rio de Janeiro (1936-1943).

En 1926 li estis membro de la unua franca faŝisma partio, Le Faisceau, de Georges Valois.

1945–1965, postmilite[redakti | redakti fonton]

De 1945 ĝis 1952, Le Corbusier konstruis la loĝejaron de Marseille sur fostoj. En tiu konstruaĵo li provis apliki siajn arkitekturajn principojn por nova formo de loĝejaro, kreante la vertikalan vilaĝon, konsistantan el 360 apartamentoj kunigitaj de internaj stratoj.

Konstruita inter 1945 kaj 1952, sur la bulvardo Michelet de Marseille, ĉe la stadio Velodrome, tiu konstruaĵo estas unu el la kvin loĝejaroj konstruitaj de Le Corbusier dum lia kariero. Ĉefe konsistanta el loĝejoj, ĝi enhavas ankaŭ ĉe meza alto de la dek sep etaĝoj, oficejojn kaj aliajn komercajn servojn, kiaj vendejoj, panejo, kafejo, hotelo, restoracio, librovendejo, ktp. La tegmentan etaĝon, libere alireblan de la publiko, okupas publikaj oficoj: infanĝardeno, sportejo, atletisma trakaro, naĝejeto kaj aŭlo.

En 1950, 63-jaraĝa, li rekonstruis la kapelon Notre-Dame-du-Haut en Ronchamp (Franche-Comté), detruitan de la bombadoj de septembro 1944. Temis pri lia unua projekto pri religia konstruaĵo.

Li aplikis siajn urbajn arkitekturajn principojn je skalo de urbo, kiam hindaj aŭtoritatoj donis al li en la 1950-aj jaroj la projekton de la urbo Chandigarh, nova ĉefurbo de Panĵabo. Li desegnis la administraciajn konstruaĵojn por tiu urbo: justicpalacon, palacon de la Kapitolo, sekretariejon kaj palacon de la asembleo. Li uzis sintezon inter siaj komencaj novigaj teorioj kaj novaj formoj.

En 1952 la konstruinto de grandegaj konstruaĵoj konstruigis por si mem en Roquebrune-Cap-Martin kabanon de 3,66 m x 3,66 m x 2,26 m.

Li mortis la 27-an de aŭgusto 1965, 77-jaraĝa, dum baniĝo en la Mediteraneo ĉe Roquebrune-Cap-Martin. Li estis entombigita tie.

Le-Corbusier-Domo en Stuttgart, konstruita laŭ la "kvin punktoj"

La kvin punktoj de nova arĥitekturo[redakti | redakti fonton]

En 1927 Le Corbusier kaj Pierre Jeanneret publikigis eseon sub la titolo "kvin punktoj de nova arĥitekturo" (france cinq points d'une nouvelle architecture); ĝi proponas kvin karaterizaĵojn, kiuj nun estas nomataj "kvin punktoj de la moderna arĥitekturo". Ĉiuj kvin dependas de la fakto, ke per ŝtalo kaj armitastreĉita betono eblas realigi konstruaĵojn, kies videbla strukturo nur malmulte dependas de la necesoj de statiko. Tio ebligas jenajn kvin arĥitekturajn elementojn, kiujn Le Corbusier opiniis karakterizaj de moderna arĥitekturo:

  1. La pilieroj (france pilotis): La teretaĝo portu la supran parton de konstruaĵo ne per muroj, sed per pilieroj, tiel permesante ke lumo kaj homoj facile atingu ĉiujn partojn. La konstruaĵo ŝajnas konsisti nur el la supra parto ("kesto en la aero"), malkonektita disde la grundo kaj ties humideco. La ternivela spaco sub la konstruaĵo povas servi kiel trairejo aŭ traveturejo, aŭ kiel ĝardeno.
  2. La terasa tegmento (france toit terrasse): Tegmento ne estu laŭtradicie dekliva, sed horizontala, tiel proponante spacon utiligeblan ekzemple por ĝardeno aŭ naĝejo, ĉio ajn, kio estas elmetebla al la influoj de la vetero.
  3. La libera areo (france plan libre): Muroj estu lokitaj ne laŭ la necesoj de statiko, sed laŭ utileco aŭ estetiko; la statikan portadon de la konstruaĵo surprenu maldikaj elementoj el betono kaj ŝtalo.
  4. La libera fasado (france façade libre): Same kiel internaj muroj ankaŭ la fasado ne estu sub la ordono de la statiko, sed obeu nur al stilaj celoj, estu kvazaŭ haŭto de la konstruaĵo.
  5. La laŭlonga fenestro aŭ benda fenestro (france fenêtre en longueurfenêtre bandeau): Ĉar la eksteraj muroj ne bezonas porti la konstruaĵon kaj fenestroj do ne bezonas fortajn lintelojn, eblas konstrui fenestron laŭ la tuta larĝo de konstruaĵo, kio permesas elstaran lumigon de la ĉambroj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La turka vilao franca. Alirita 4-a de majo 2010.
  2. Le Corbusier, choix de lettres, lok. cit., p. 161 legebla rete ĉe [1] kaj Repères biographiques, Fondation Le Corbusier
  3. Tim Benton Les Villas de Le Corbusier 1920–1929, Philippe Sers éd. Paris 1987

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]