Nazia Germanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Germana Regno
("Nazia Germanio")
Origina nomo Deutsches Reich
("Drittes Reich")
 Vajmara Respubliko 19331945 Federacia Respubliko Germanio 
Germana Demokratia Respubliko 
Flago-de-Nazia-Germanio.svg.png
flago
Geografio
Europe under Nazi domination.png
Ĉefurbo:
Berlino
Loĝantaro
Nacia konsisto:
germanoj
germana
protestantismo, romkatolikismo
Ŝtat-strukturo
1 marko = 100 pfenigoj
Estiĝo:
Adolf Hitler ekprenis regadon
Pereo:
Malvenko de Germanio en la Dua mondmilito
Antaŭaj ŝtatoj:
Vajmara Respubliko Vajmara Respubliko
Postsekvaj ŝtatoj:
Federacia Respubliko Germanio Federacia Respubliko Germanio
Germana Demokratia Respubliko Germana Demokratia Respubliko
Historio
v  d  r
Information icon.svg

Nazia GermanioLa Tria Regno, La Tria Imperio (germane Das Dritte Reich) estas esprimoj uzataj por nomi Germanion dum la jaroj 1933 ĝis 1945, kiam ĝin regis la nazia diktatoreco de Adolfo Hitlero.

La nazioj nomis sian regnon ankaŭ la "miljara regno". Fakte ĝi finiĝis jam post 12 jaroj.

En la germana lingvo la vorto Nazi estas mallongigo de Nationalsozialist, nacia socialisto. Ĝi estis formita analoge al Sozi por socialdemokrato kaj havas insultan subsignifon. Tial oni ne uzas ĝin en (sciencaj) germanaj verkoj, sed ja en (ekzemple) anglalingvaj.

Ideologio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Naziismo.

Naziismo en Germanujo estis revolucia popola movado, kiu volis ŝanĝi ĉiujn erojn de la ŝtato kaj de la socio. Ĝi strebis al neniigo de la justicprincipoj sur kiuj baziĝis la vajmara konstitucio: ĉefe de la individuaj civitanaj rajtoj kaj de la konstitucia potencdisigo inter imperiaj kaj lanadaj registaroj unuflanke, leĝdona, plenuma kaj judikativa povoj aliaflanke. Ili estu laŭ la punkto 25 de la partia programo de 1920 ne nur submetitaj al forta centra potenco de la imperio, sed aŭ anstataŭotaj de novaj administracioj aŭ malpotencigotaj kaj restrukturotaj por esti poste parto de gvidantoŝtato organizita desupre malsupren.

La ideo de popolkomunumo fandiĝu politikon, moralon kaj justicon al nedisigebla tuto. La dinamika, al nenia alta justico devigata gvidantovolo kreu novan nacisocialisman registaron. Formale ne normitaj emociaj gvidlinioj, kiel la sana popolsentumo, la supreniĝo de la diligentoj per batalo kaj elektado ktp. iĝu novaj fontoj de la konstitucia leĝo.

Arto, kulturo kaj sporto[redakti | redakti fonton]

Nazioj publike bruligantaj proskribitajn librojn, la 10-an de majo 1933.

La alveno de Hitler al povo markis la subitan finon de la ora kultura aĝo, kiun prezentis la Vajmara Respubliko en Germanujo. Fakte okazis multaj aŭtodafeoj, ĉefe de libroj de aŭtoroj judaj, komunismaj, ktp. Tiel ĉiuj libroj de Karl Marx, de Albert Einstein kaj de aliaj famaj aŭtoroj de tiu epoko bruliĝis publike. Kulturo estis dirigita: Hitler establiĝis absolutan kontrolon de la gazetaro fare de la nazia partio, elektas la filmojn, kiuj videblis en kinejoj. Propagando disvastiĝis pere de amaskomunikiloj; ĉio celis avantaĝe prezenti la partion. La organizado de la somera Olimpiko 1936 estis uzata por firmigi la oficialan bildon de la hitlera reĝima sur la internacia scenejo.

Proskriboj kaj ekziloj[redakti | redakti fonton]

Multaj artistoj, verkistoj kaj sciencistoj fuĝis el nazia Germanujo pro siaj juda deveno kaj/aŭ pacifismaj politikaj konvinkoj, maldekstrulaj, kontraŭnaziaj aŭ pro eco avantgardista de sia arto.

Citeblas inter la verkistoj Erich Maria Remarque, Adrienne Thomas, Thomas Mann kaj ties frato Heinrich Mann, kiel ankaŭ Bertolt Brecht, Alfred Döblin, Kurt Tucholsky, aŭ Lion Feuchtwanger, Walter Benjamin, Arthur Koestler. Same pri la berlinaj reĝisoroj Max Reinhardt kaj Erwin Piscator. Estis ankaŭ proskribitaj la filozofoj Husserl, Hannah Arendt kaj Wilhelm Reich, la teologino Edith Stein (judino konvertita al karmelita monaĥino, gasmortigita en 1942 en Aŭŝvico, la avantgardista artisto Paul Klee, la arkitekto Walter Gropius, la fizikisto kaj matematikisto Albert Einstein. En 1938 la anekso de Aŭstrujo devigis la maljunan fondinton de la psikanalizo, Sigmund Freud, fuĝi al Londono - lia tuta familio estis poste mortigita. La viena verkisto Stefan Zweig, kiu devis fugi la aŭstrajn naziojn jam en 1934, sin mortigis en 1942.

Kelkaj artistoj, tamen kontrolitaj kaj akceptitaj de Goebbels, elektis foriiri por publike rezisti al la reĝimo, tiel la filmreĝisoro Fritz Lang kaj la aktorino Marlene Dietrich.

Iuj artistoj kaj verkistoj restintaj en Germanujo, kiel ekzemple Emil Nolde, estis malpermesitaj pentri aŭ verki kaj kontrolitaj de la polico.

Judoj estis ekskluditaj de la gazetaro, de la kino kaj de spektakloj. Verkoj de judaj aŭtoroj, kiel tiuj de HeineMendelssohn) ne plu estis luditaj aŭ interpretitaj kaj Goebbels mem devis agadi kontraŭ iuj fanatikuloj de sia partio, kiuj volis malpermesi la verkojn de Mozart, ĉar tiu estis framasono.

La spektakla aŭtodafeo de malpermesitaj libroj, kiu okazis la 10-an de majo 1933, memorigis al multaj komentistoj la faman frazon de Heinrich Heine: "tie, kie oni bruligos librojn, oni bruligos homojn". En 1937 turneis en Germanujo tre vizitata "ekspozicio de arto deartita" por moki la verkojn de la plej famaj avantgardistaj artistoj, taksitaj de Hitler "bolŝevikismo kultura""desegnaĉaĵoj judaj kaj kosmopolitaj". Multaj el tiuj verkoj poste estis dispersitaj aŭ detruitaj de la nazioj.

Tamen sufiĉe granda nombro aliĝis pli aŭ malpli longe al la hitlera reĝimo. La filozofo Martin Heidegger aliĝis al la NSDAP kaj akceptis dum kelkaj monatoj la postenon de lernejestro en Freiburg; antaŭ ol defunde kontraŭstari naziismon, deklarante: "naziismo estas barbara principo". La jurteoristo Carl Schmitt iĝis la oficiala nazia juristo. Multaj muzikistoj kaj interpretistoj rilatas amike al la regixmo kaj ties plej altaj estroj, akceptante aŭ petante oficialajn mendojn: tiel la komponistoj Carl Orff kaj Richard Strauss, la kantistino Elisabeth Schwarzkopf, aŭ la dirigentoj Wilhelm Furtwängler kaj Herbert von Karajan.

La oficiala nazia arto[redakti | redakti fonton]

Ekde 1933 Goebbels devigis la kreadon de imperiaj kulturejoj, korporacia organizaĵo por la metioj pri kulturo. Nur anoj de tiuj organizaĵoj rajtis publikigi tekstojn, muzikon kaj tiel plu.

Naziaj ceremonioj reprenis ĉefe la muzikon de Richard Wagner kaj de Anton Bruckner, ŝatataj de la gvidisto. Nazia arto kongrua al la estetikaj kaj ideologaj normoj de la partio montiĝis per la skulptaĵoj de Arno Breker, la filmoj de Leni Riefenstahl aŭ la konstruaĵoj de Albert Speer, konfidulo de Hitler. Reprezentante ofte monumentan propagandon, kiel la olimpika stadio en Berlino por la Olimpiko en 1936, la verkoj de tre novklasika stilo ankaŭ ofte furorigis korpojn sanajn, virecajn kaj ariajn.

La gvidisto konfidis al Albert Speer la faraonan (kaj ne finitan) projketon de la rekonstruo de la ĉefurbo Berlino. Ĝi devintus iĝi la Welthauptstadt Germania, tio estas la mondoĉefurbo Germania, kaj kovriĝi de monumentoj novklasikaj gigantaj: la kupolo de la nova palaco de la Reichstag estintus 13-oble pli granda ol tiu de la baziliko de Sankta Petro de Romo, la triumfa avenuo duoble pli larĝa ol la avenuo de la Elizeaj Kampoj en Parizo kaj la triumfa arko povintus enteni sub sia arko la triumfan arkon de Parizo jam 40 metrojn alta. La biografo de Speer, Joachim Fest, interpretas tiajn projektojn "arkitekturo de morto".[1] En la milita tempo Hitler ĝojis pri la detruoj de la bombadoj, kiuj faciligus en la postmilitatempo liajn grandiozajn projektojn por defunde rekonstrui Berlinon, Hamburgon kaj Linz-on.

La iligo de sporto[redakti | redakti fonton]

La Somera Olimpiko 1936 estis aparta etapo en la firmigo de la markobildo de la hitlera reĝimo sur la internacia scenejo, malgraŭ ĝiaj konata rasismo kaj militemo. La sinteno de la okcidentaj registaroj, kiuj konfidis al Hitler kaj ties promesoj rilate al judoj kaj ĝenerala rasa toleremo, estigis serion de kapitulacioj kies apoteozo estis la Munkena interkonsento.

La internacia olimpika komitato mem estis akuzita pri parto de respondeco en la firmigo de pozitiva bildo de hitlerismo[2].


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Albert Speer, Perrin, 2001
  2. J-M Brohm, 1936, Les Jeux olympiques à Berlin, Bruxelles, André Versaille éditeur, 2008.