Aŭtodafeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Pentraĵo de Aŭtodafeo fare de Pedro Berruguete (ĉirkaŭ 1495[1]).

Aŭtodafeo (el la portugala auto-da-fé kaj de latina actus fidei, kred-ago) signifas plenumon de juĝo de inkvizicio aŭ de eklezia juĝistaro, ekz. forbruligo de herezulo aŭ herezaj libroj. En alia signifo, la esprimo estas uzata ankaŭ por forbruligo de ĉiuj neŝatataj verkoj.

La unua aŭtodafeo okazis la 6-an de februaro 1481 en Sevilo. Oni entute organizis ĉ. 9000 aŭtodafeojn - grandan parton de la hispana granda inkvizitoro Tomás de Torquemada (1420 - 1498). La aŭtodafeo signifis komence nur laŭtlegon de la eklezia juĝo, kion sekvis solena rondiro kaj la ekzekuto. Foje la akuzito estis malaperinta ĉu fuĝinto ĉu jam mortinta aŭ mortigita, sed ĉiukaze oni bruligis skulptaĵon de tiu.

Tiu ekzekuta metodo ekzistis ĝis la 19-a jarcento, la lasta okazis verŝajne en 1826 je kataluno, nome Ripoll.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. *Retejo de la pentraĵo en la Muzeo Prado.