Tomás de Torquemada

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tomás de Torquemada
Persona informo
Naskiĝo 14-an de oktobro 1420 (1420-10-14)
en Torquemada (Palencia), Reĝlando Kastilio,  Reĝlando de Kastilio
Morto 16-an de septembro 1498 (1498-09-16) (77-jaraĝa)
en Avilo, Reĝlando Kastilio,  Reĝlando de Kastilio
Tombo Avilo
Lingvoj hispanalatina
Ŝtataneco Reĝlando Kastilio
Alma mater Universitato de Salamanko
Parencoj Juan de Torquemada
Okupo
Okupo inkvizitoropolitikisto
vdr

Tomás de Torquemada O.P. (n. en Valadolido en 1420 - m. en Avilo, la 16-an de septembro 1498) estis hispana dominika monaĥo el la 15-a jarcento, unua Ĝenerala Inkvizitoro de Hispanio kaj konfesanto de Isabel la Katolika. Li estis priskribita de la hispana kronikisto Sebastián de Olmedo kiel "La martelo por herezuloj, la lumo de Hispanio, la savanto de sia lando, la honoro de sia ordo". Li estas konata pro la kampanjo kontraŭ la judoj kaj muzulmanoj el Hispanio kiuj sekrete praktikis sian religian dum publike sin konsideris kristanoj. Li estis unu el la ĉefaj subtenantoj de la forpelo de la judoj el Hispanio, okazinta en 1492. Koncernante al la kvanto da aŭtodafeoj dum la permanenta ofico de Torquemada kiel Ĝenerala Inkvizitoro, ekzistas ĝenerala interkonsento inter la akademiuloj ke proksimume 2,000 homoj estis bruligitaj pro procesigo per la Hispana Inkvizicio en tuta Hispanio inter 1480 kaj 1530, tio estas 40 personoj por jaro.

{{Vivtempo|Torquemada, Tomas de}