Valadolido

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝon Valadolido (apartigilo). Helppaĝo pri apartigiloj

Geografio > Eŭropo > Hispanio > Kastilio kaj Leono > Valadolido


Situo de Valladolid en Hispanio

Valladolid [BaljadoLID] estas urbo de Hispanio, situanta en la norda parto de la centra ebenaĵo de tiu lando.

Valadolido situas ĉe la rivero Pisuerga, kaj havas ĉ. 330.000 loĝantojn.

Ĝi estis ĉefurbo de Hispanio dum la rego de la unuaj reĝoj de la Habsburga dinastio, ĝis kiam en 1559 estis elektita Madrido kiel nova ĉefurbo. Ĝi nun estas la ĉefurbo de la aŭtonoma regiono Kastilio kaj Leono.

Ĝi posedas unu el la plej antikvaj hispanaj universitatoj. Estas grava la Nacia Muzeo de Skulpturo. Ankaŭ gravas la Festivalo de Kino, nomata Seminci.

Valadolido
Demografia evoluo de Valadolido inter 1991 kaj 2004
1991 1996 2001 2004
330 700 319 805 316 580 321 713

[redakti] Provinco

Valadolido estas la ĉefurbo de hispana provinco samnoma, kun duonmiliono da loĝantoj. Ĉefaj ceteraj urboj: Medina del Campo, Medina de Rioseco, Olmedo kaj Peñafiel.

Aliaj urboj en la mondo portas la nomon de Valladolid

[redakti] Eksteraj ligoj