Salamanko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Salamanca)
Salamanko
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37001–37009
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 143 954  (2023) [+]
Loĝdenso 3 639 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 58′ N, 5° 40′ U (mapo)40.965-5.6641666666667Koordinatoj: 40° 58′ N, 5° 40′ U (mapo) [+]
Alto 798 m [+]
Areo 39,56 km² (3 956 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Salamanko (Hispanio)
Salamanko (Hispanio)
DEC
Salamanko
Salamanko
Situo de Salamanko

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Salamanca [+]
vdr

SalamankoSalamanca (loĝantaro 156,006 en 2002, 157.906 en 2003) estas urbo en centra Hispanio. Ĝi estas la ĉefurbo de samnoma provinco en la aŭtonoma komunumo Kastilio kaj Leono. Ĝi formis parton de la Reĝlando de Leono. La urbo situas sur plataĵo apud rivero Tormes. Diversaj pontoj ĝin transiras, el kiuj unu longa 150 metrojn, konstruita sur 26 arkoj, el kiuj dekkvin estas de romana origino, kaj la cetero datiĝas el la 16-a jarcento.

Monda heredaĵo de UNESKO

La malnova kvartalo estas de 1985 Monda Kulturheredaĵo de UNESKO. Salamanko estas konsiderata esti unu de la plej spektaklaj renesancaj urboj en Eŭropo. Pro la jarcentoj la grejsaj konstruaĵoj gajnis belegan oran ardon, kiu akirigis al Salamanko la kromnomon La Dorada, la ora urbo.

Centra placo en la urbo, la Plaza Mayor (aŭ esperante la Granda Placo), estas konata kiel la vivĉambro de la salmantinos (Salamankanoj). Ĝi estis konstruita komence de la 18-a jarcento. Ĝi povas enteni 20.000 homojn kaj estas unu el la plej bonaj placoj en Eŭropo.

Salamanko estas tre konata pro sia universitato, la plej antikva el la nune funkciantaj en Hispanio. Ĝi estis la intelekta centro de la lando dum pluraj jarcentoj, kaj ĝi ankoraŭ markas la etoson de la urbo. Ĝi estas unu el la plej vizitataj centroj por nehispanaj studentoj dezirantaj lerni la hispanan lingvon.

Monumentoj kaj konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fasado de la universitato de S.

Jen la plej gravaj kaj reprezentivaj el la konstruaĵoj de la urbo:

  • Palaco de Monterrey, konstruita en la 16-a jarcento en stilo "platereska", specife hispana varianto de renesanca stilo, kun gotikaj elementoj kaj riĉe ornamitaj fasadoj, kiuj aspektas kvazaŭ el nobla metalo (plata = arĝento en la hispana lingvo).
  • Clerecía, nun sidejo de la eklezia universitato. Ekkonstruita en 1617 kaj finita 150 jarojn poste kiel reĝa kolegio de la Societo de Jesuo. Barokstila.
  • Casa de las Conchas (domo de la konkoj), konstruita fine de la 15-a jarcento. Gotikeca stilo, de kelkaj konsiderata kiel frua kaj brila specimeno de la menciita platereska stilo. La fasadon ornamas 250 konkoj (atributo de S-ta Jakobo).
  • Universitato de Salamanko, komplekso el Granda Lernejaro, Malgranda Lernejaro, Studhospitalo aŭ nuna Rektorejo. Plateresk-stila fasado.
  • Plaza Mayor, nome Ĉefa Placo de Salamanko (komparu supre). Barokstila placo, nomata unu el la plej belaj ekzistantaj placoj; planita de arĥitektoj Alberto Churriguera kaj lia frato Nicolás. Komencita en 1729.
  • Katedraloj, da kiuj estas du: La Malnova Katedralo, romanika, el la 12-a jarcento, kaj la Nova Katedralo, pli granda,gotika, el la 16-a jarcento.
  • Maĵora Kolegio Fonseca aŭ Kolegio de la Irlandanoj; konstruita en 1525, belega konstruaĵo renesanca, kun centra korto.
  • Palaco de Anaya aŭ Maĵora Kolegio de Sankta Bartolomeo, fondita en la 15-a jarcento.
  • Monaĥejo de Sankta Stefano, dominikana.
  • Domo Álvarez Abarca

Rilataj famuloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]