Aŭtonoma Komunumo de Hispanio
De post la Konstitucio aprobita en 1978, Hispanio estas malcentralizita regno.
La baza divido estas la t.n. Aŭtonoma Komunumo. La vorto estas administracia termino, grupiganta du konceptojn kies diferenco ne ĉiam estas tute klara: la regiono kaj la nacio. Ĉar la vorto nacio estas uzata ankaŭ por la tuta Ŝtato, oni kelkfoje uzas la vorton naciaĵo (hispane nacionalidad), por aludi la naciojn/regionojn kun pli aparta personeco, pro lingvaj aŭ historiaj kaŭzoj.
Oni atentu, ke la esprimo estas redono de la hispana comunidad autónoma kaj ne kongruas al la kutima uzo de "komunumo" en Esperanto.
Sub la nivelo de aŭtonoma komunumo oni plu konservas antikvan dividon, la provincon, similan al la franca departemento, da kiuj estas 50. Plejmulto el ili havas saman nomon al sia ĉefurbo.
En kelkaj regionoj ekzistas tradicia pli malgranda divido, la comarca (distrikto). En la insulaj regionoj, ĉiu insulo havas propran administracian aŭtoritaton (cabildo).
La nunaj aŭtonomaj komunumoj estas 17:
- Andaluzio: ĉefurbo Seviljo. Provincoj:
- Provinco de Almerio (Almería)
- Provinco de Granado (Granada)
- Provinco de Onubo (Huelva)
- Provinco de Ĥaeno (Jaén)
- Provinco de Kadizo (Cádiz)
- Provinco de Kordovo (Córdoba)
- Provinco de Malago (Málaga)
- Sevilo (Sevilla)
- Aragono: ĉefurbo Zaragozo (Zaragoza). Provincoj:
- Asturio: ĉefurbo Oviedo (unuprovinca)
- Balearoj: ĉefurbo Palma de Mallorca (unuprovinca). Insuloj:
-
- Majorko (Mallorca)
- Minorko (Menorca)
- Ejviso/Ibizo (Eivissa/Ibiza) kaj Formentero (Formentera)
-
- Ekstremaduro: ĉefurbo Mérida, provincoj:
- Badaĥozo (Badajoz)
- Provinco de Cáceres
- Eŭska Aŭtonoma Komunumo: ĉefurbo Vitorio. Provincoj (nomataj ĉikaze historiaj teritorioj):
- Arabo/Alavo (ĉefurbo Gasteiz/Vitorio)
- Biskajo (ĉefurbo Bilbo/Bilbao)
- Gipusko (ĉefurbo Donostio/Sankta Sebastiano)
- Galegio: ĉefurbo Santiago de Compostela. Provincoj:
- Provinco de Korunjo (A Coruña)
- Provinco de Lugo
- Oŭrenso (Ourense)
- Provinco de Pontevedro (Pontevedra)
- Kanarioj: ĉefurbo duobla: provincoj:
- Provinco de Las Palmas. Insuloj:
- Provinco de Tenerife. Insuloj:
- Kantabrio: ĉefurbo Santandero (Santander) -- unuprovinca
- Kastilio kaj Leono ĉefurbo Valadolido (Valladolid). Provincoj:
- Provinco de Avilo (Ávila)
- Provinco de Burgoso (Burgos)
- Leono (León)
- Provinco de Palencio (Palencia)
- Provinco de Salamanko (Salamanca)
- Provinco de Segovio (Segovia)
- Provinco de Sorio (Soria)
- Provinco de Valadolido (Valladolid)
- Zamoro (Zamora)
- Kastilio-Manĉo: ĉefurbo Toledo. Provincoj
- Provinco de Albacete
- Provinco de Ciudad Real
- Provinco de Cuenca
- Gvadalaharo (Guadalajara)
- Toledo
- Katalunio: ĉefurbo Barcelono; provincoj:
- Barcelono
- Provinco de Ĝirono
- Provinco de Ilerdo (Lleida)
- Provinco de Taragono (Tarragona)
- Madrida Regiono: ĉefurbo Madrido (unuprovinca)
- Murcia Regiono: ĉefurbo Murcio (unuprovinca)
- Navaro: ĉefurbo Pamplono (unuprovinca)
- Rioĥo: ĉefurbo Logronjo (Logroño) (unuprovinca)
- Valencia Regiono aŭ Valencilando: ĉefurbo Valencio. Provincoj:
- Provinco de Alakanto (Alacant, hispane Alicante)
- Provinco de Castelló
- Provinco de Valencio
Krome, du urboj en la nordo de Afriko ĝuas aŭtonomian statuson:
|
|
|
|---|---|
|
|
|
[redakti] Vidu ankaŭ
[redakti] Eksteraj ligiloj
http://www.admiweb.org/organismos/AA Retejoj de la aŭtonomaj komunumoj de Hispanio
http://www.map.es/documentacion/politica_autonomica/info_ecofin.html Statistikaj informoj de la aŭtonomaj komunumoj de Hispanio
