Ibizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ibizo
Flago de Ibizo
Blazono
Geografia situo 38° 57′ N, 1° 24′ O38.951.4Koordinatoj: 38° 57′ N, 1° 24′ O
Situo de Ibizo
Areo 571,7641 km²
Loĝantaro 134 460 (2011)
235 loĝ./km²
Ĉefa loko Ibizo-urbo
v  d  r
Information icon.svg

Ibizo (katalune Eivissa, hispane Ibiza) estas nomo de la tria plej granda insulo de Balearoj (post Majorko kaj Minorko). Ibiza havas surfacon de 572 km², la centro estas Ibizo-urbo (Eivissa Vila). En Ibizo vivas ĉ. 82.000 loĝantoj daŭre, el kiuj ĉ. 6.500 oficiale anoncitaj eksterlandanoj.

Kune kun la sude situanta insulo Formentero (Formentera) kaj multnombraj pli malgrandaj, neloĝataj rokaj insuloj, formas Ibizo la insularon Pitiusoj. Oficialaj lingvoj estas hispana (kastilia) kaj kataluna.

Pejzaĝo[redakti | redakti fonton]

La Balearoj estas daŭrigoj de la andaluza rokmontaro, kiu etendiĝas de Ĝibraltaro ĝis Sierra Nevada. Hispanion kaj Ibizon dividas ĉ. 1.500 metrojn profunda mara fosego. La Pitiusoj havas – kiel la aliaj Balearoj - propran soklon (soklo estas subgrundo ĉirkaŭ insulo, ne pli profunda ol 200 m).

Ibizo estas montara kaj golforiĉa insulo. Ĝi situas ĉ. 90 km oriente de Hispanio. La plej alta pinto de Ibizo estas Atalaya (476 m super marnivelo).

Ibiza havas la plej ekvilibran klimaton de la Balearoj. La temperaturo somere estas ĉ. 30 °C, vintre preskaŭ ĉiam super la frostopunkto.

Strukturo[redakti | redakti fonton]

Ibizo estas parto de la aŭtonoma regiono de la Balearoj. Ĝi samtempe havas ian aŭtonomion, formante specialan unuon kun Formentero, regatan de administrativa unuo nomata Consell Insular.

La 3 plej gravaj komunumoj de Ibizo estas Eivissa (Ibizo-urbo), Santa Eularia des Ríu kaj Sant Antoni de Portmany, kiuj estas ankaŭ la ĉefhavenoj de la insulo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

En la mezepoko, Ibizo havis certan bonvivon danke al la salkampoj ĉe Ses Salines. Tiuj kampoj estis ĝis la 19-jarcento en komuna posedo ("Universida") kaj ĉiu Ibiz-ano devis partopreni en ties prilaboro.

La interno de la insulo uzatas por agrokulturo kaj bestobredado (precipe ŝafoj). Ĝis nezo de la 1960-aj jaroj, la insulo estis memzorga kaj apenaŭ eksportis agrikulturaĵojn. Nuntempe oni devas importi tiujn sur la insulon.

La unuaj (britaj) turistoj aperis meze de la [1930-aj jaroj, sed la Hispana Enlanda Milito kaj la Dua mondmilito fortimigis ilin. La turistoj revenis post la milito, kaj en la 1960-aj jaroj la insulo estis ŝatata fare de hipioj, parto de kiuj restis kaj ankoraŭ loĝas en la plej trankvilaj partoj. Sed la granda antaŭenpaŝo de la turisma industrio okazis en la 1970-aj jaroj kun apero de la amasturismo. En 2002 vizitis la insulon ĉ. 1,5 milionoj da turistoj, kies duono estis el Britio.

Ibizo estas rigardata hodiaŭ kiel ripozcelo de junuloj kaj unuopuloj, ĉar la insulo famiĝis kiel loko de "riĉuloj kaj beluloj". Oni povas trovi sur la urba teritorio de Sant Antoni de Portmany (aŭ San Antonio) la plej grandan noktoklubon de la mondo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Praloĝantoj (ĉ. 2000 a. K.)[redakti | redakti fonton]

Inter 2000 kaj 1600 a. K. evoluis sur la Balearoj la t.n. Talajot-kulturo (el araba Atalayi, elrigardo). La talajotoj estis ŝtonturoj, kiuj servis kiel gardejoj kaj kultejoj, sed oni ne trovis tiujn sur Ibizo.

La kavernopentraĵoj de Ses Fontenelles ĉe Sant Antoni kiel la megalitoj de Ca Na Costa sur Formentero montras do al tio, ke la insuloj estis jam tiam loĝataj.

La fenicoj (7-a ĝis 2-a jc. a K.)[redakti | redakti fonton]

La fenicoj fondis en ĉ. -700 ĉe la orienta parto de la havena golfo de Ibizo kolonion, kiun ili nomumis Ibes, Ebusim (verŝajne laŭ la fenicia dio Bes). Ekzemplo de restaĵo el tiu epoko estas la Damo de Ibizo.

La urbo havis la rajton fari monerojn kaj estis grava komerca haveno. La fenicoj ekspluatis ankaŭ la riĉajn salkampojn kaj plumbo-minejojn ĉe Sant Carles.

La romianoj (ekde -123)[redakti | redakti fonton]

Post la dua punika milito (-202) en -123 okupis la Balearojn Quintus Caecillius Metellus, nomumita Balearicus. La romianoj nomis la Ibizo-urbon Ebesus. La urbo rezervis iom da aŭtonomio (pri moneroj, impostoj), sed en -70 ĝi estis sub nomo Flavia Augusta alligita al Romio. La imperiestro Vespasiano elkonsturigis ekonomion kaj infrastrukturon. Tiam konstruiĝis la havenoj Portus Salarius sur Formentero (hodiaŭ La Savina) kaj Portus Magnus (Sant Antoni de Portmany).

La suda najbarinsulo de Ibizo, Formentero, ricevis la nomon de Frumentaria (tritikoriĉa), kiu servis pro la fruktema agro kaj la riĉa dolĉakvaj fontoj kiel grenejo.

En 380 iĝis kristanismo ŝtata religio de la romianoj kaj tiel ankaŭ en la Balearoj.

Atako de vandaloj (5-a jc. p. K.)[redakti | redakti fonton]

La vandaloj prirabis kaj okupis la insulon (426 - 533/534) sub gvido de Gunderiko. La insulo poste venis sub la regon de Bizanca imperio.

La maŭroj (8-a jc. – 13-a jc.)[redakti | redakti fonton]

La maŭroj okupis Hispanion kaj ankaŭ la insulon en 711 kaj nomis ĝin Yabisa. La insuloj apartenis al kalifejo de Kordovo. En 1009, la Balearoj iĝis kun urbo Denia sendependa reĝlando.

Inter 1203 - 1235 regis tie la Almoravidoj, kiuj estis fanatikaj islamanoj netolerantaj aliajn religiojn.

La katalana okupo (ekde 1229)[redakti | redakti fonton]

En 1235 Ibizo estis konkerita de Jaume la 1-a de Aragono, reĝo de la unuigita reĝlando de Katalunio kaj Aragono. La insulo estis loĝata de katalundevenaj enmigrintoj, kiuj alportis sian lingvon.

La reĝlando de Majorko (ekde 1256)[redakti | redakti fonton]

La ibizaj Korsaroj (16-19-a jc.)[redakti | redakti fonton]

Nuntempo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]