Roko
El Vikipedio
Noto: Por roko en signifo de roka muziko bonvolu vidi rok-muzikon.
Roko estas markigo por pli granda koneksa elirejo de montoj sur tersurfacon, kiu povas esti leĝere eroziiĝinta. Rokoj povas havi karakteron de terenaj gradoj, soliĝintaj rokoj aŭ rokaroj. Ili estiĝas per eroziado kaj denudigado de montoj, kiuj havas kutime selektan karakteron.
Laŭ sia genezo, situo la rokoj povas havi siajn specifajn nomojn: rokkudrilo, rokturo, rokmuro, rokremparo, rokpiramido, rokfumtubo, rokelstaraĵo kaj simile. Pli ampleksaj teritorioj kun rokoj estas nomataj rokurboj.
La rokoj estas ekstremaj postenoj, ilia ekstrema karaktero dependas nenur de minerala substrato kaj ties ecoj, sed ankaŭ de ekstera formo, orientado kaj ekspozicio de rokmuroj. Vegetaĵoj kreskantaj sur rokoj nomiĝas petrofitoj.
Rokoj estas nenur hejmo de plantoj, sed ili estas ankaŭ elserĉata hejmo de birdoj.
Rokoj kun vertikalaj muroj fariĝis pro sia nealirebleco objekto de interesoj de homoj, kiuj klopodas venki per la naturo kreitan altaĵojn. Superante ilin ĉiu montogrimpanto elektas sian stilon, per kiu li superas la rokon (libera grimpado kaj teknika grimpado).
[redakti] En Geologio
Rokoj aŭ rokaĵoj estas pli malpli homogenaj unuoj de la terkrusto, kiuj konsistas foje el unusola mineralo, sed plej ofte el kelkaj mineraloj kiel ĉefkomponantoj kaj krome multajn aŭ malmultajn specojn de kromaj mineraloj. Foje du malsimilaj rokoj povas enhavi saman aŭ similan komponaĵon el mineraloj aŭ kemian konsiston; tiam la strukturo aŭ teksturo diversas. La strukturo temas pri la formo, dimensio kaj similaĵoj de la mineraleroj; la teksturo rilatas la ordigon aŭ malordigon de la grajnoj. Ambaŭ ecojn (strukturo kaj teksturo) oni pristudu per simpla rigardo kaj krome per diversaj iloj, kiel lupeo, mikroskopo, elektrona mikroskopo, ktp.
Se konsideri la konsiston, la strukturon kaj la teksturon de iu roko oni povas elteni konkludojn pri la deveno de la rokaĵoj, kaj laŭ tiu kriterio oni klasigas plej ofte la rokojn jene:
- Magmaj petroj, Magmo-devenaj rokaĵoj (magmo-rokaĵoj aŭ magmaĵoj)
- Sedimentad-devenaj rokaĵoj (sedimentoj, sediment-rokaĵoj)
- Metamorfa roko, Metamorfozo-devenaj rokaĵoj (metamorfaĵoj)
[redakti] Famaj rokoj kaj rokoregionoj
[redakti] Referencoj
Endre Dudich, "Ĉu vi konas la Teron? Ĉapitroj el la geologiaj sciencoj", Scienca Eldona Centro de UEA, Budapest, 1983.

