Stano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Stano

Stano estas kemia elemento en la perioda tabelo kiu havas la simbolon Sn kaj la atomnumeron 50. Ĝi estas arĝentkolora, mola posttransira metalo, kio ne facile oksidiĝas. Tiel, ĝi estas utila en alojo por malebligi ruston.

La plej gravaj elminigantaj nacioj[redakti | redakti fonton]

La plej grava nacio, kio elminigas stanon nuntempe, estas Ĉinio. Sekvas Peruo kaj Bolivio. La plej gravaj produktantoj de stano en Eŭropo estas Hispanio kaj Portugalio.

La plej gravaj produktantaj nacioj (2003)
Fonto: Handelsblatt Die Welt in Zahlen (la mondo en nombroj) (2005)
 rango  lando  elminigita kvanto 
(en 1000 kg)
 rango  lando  elminigita kvanto 
(en 1000 kg)
   1 Ĉinio    55600    11 Tajlando    980
   2 Peruo    40202    12 Kongolo    900
   3 Bolivio    16754    13 Ruando    427
   4 Brazilio    13800    14 Laoso    360
   5 Indonezio    10656    15 Portugalio    218
   6 Rusio    7200    16 Birmo    190
   7 Vjetnamio    4600    17 Hindio    54
   8 Malajzio    3359    18 Meksiko    21
   9 Aŭstralio    1465    19 Niĝero    17
   10 Niĝerio    1300    20 Hispanio    4

Historio[redakti | redakti fonton]

La metalon stano oni eble konas ekde 3500 a.Kr.; ekzemple en la sudturka taŭro-montaro malkovriĝis la minejo Kestel kaj la procesejo Göltepe, datigitaj je ĉirkaŭ 3000 a.Kr., kie oni eble ankaŭ elminigis stanon. Ĉu jen temas pri la fonto de la granda stanokonsumado de la meza oriento, ankoraŭ ne klaras. Sed ekde la dua jarmilo a.Kr. pruveble elminiĝis signifaj stanokvantoj en minejoj preter la posta silkvojo. Ankaŭ en egipta tomboĉambro de la 18-a dinastio (ĉ. 1500 a.Kr.) troviĝis objektoj el stano. Ekde ĉ. 1800 a.Kr. stano estis konata dum la Shang-dinastio en Ĉinio. Verŝajne jam pli frue oni konis ĝin en la efektivaj kuŝejoj sude de tio, en Junano kaj sur la Malaka duoninsulo.

Pro la alojo bronzo, kies komponantoj estas kupro kaj stano, ĝi ludas gravan rolon (bronzepoko). La romia aŭtoro Plinio nomis stanon plumbum album (blanka plumbo; sed ordinara plumbo nomiĝis plumbum nigrum = nigra plumbo). La alta demandado pri stano, kion oni ligas en la alĥemio al jupitero, eĉ estas nomata kiel kialo por la romia okupado de Britio - en la sudokcidenta regiono Kornvalo tiam troviĝis signifaj erckuŝejoj. En la latina lingvo la nomo por stano estas stannum, pro tio ankaŭ la ĥemia simbolo Sn. Longe poste bronzon anstataŭis fero, la stano denove regajnis sian signifon meze de la 19-a jarcento pro la laŭindustria produktado de stanita lado.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]