Torio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ce

Th

Uqn

AktinioTorioProtaktinio

[86Rn ]6d27s2

232 Th
90
Ĝeneralaj informoj
Nomo (latine),
simbolo, numero
Torio,
Th , 90
CAS-numero 7440-29-1
Loko en Perioda tabelo 3 grupo,

7 periodo, bloko f

Karakteriza grupo aktinoido
Pezono en terkrusto 0,0010 %
Nombro de naturaj izotopoj 1
Aspekto arĝente blanka
Torio-metalo en ampolo plenigita de rara gaso
Atomaj ecoj
Relativa atompezo 232,03806 amu
Atomradiuso 179 pm
Kovalenta radiuso 206 pm
radiuso de van der Waals
Elektrona konfiguracio [86Rn]6d27s2
Elektronoj en surfacoj 2, 8, 18, 32, 18, 10, 2
Oksidiĝaj nombroj 4, 3, 2, 1
Fizikaj ecoj
Materia stato solida
Kristala strukturo facocentrita kuba kristalsistemo
Denseco 11,7 g/cm3 (20 oC)
Malmoleco 3,0 (Mohs-skalo)
Magneta konduto paramagneta (magneta impresemeco
 \chi_{m} = 8,4 · 10−5)
Degelpunkto 1755 °C (2028 K)
Bolpunkto 4788 °C (5061K)
Unumola volumeno 19,80 · 10−6 m3/mol
Materia fandopunkto 16 kJ/mol
Materia bolpunkto 430 kJ/mol
Rapideco de sono 2490 m/s (20 oC)
Specifa varmkapacito 120 J/(kg.K) (20 oC)
Elektra konduktivo 6,67 · 106S/m
Elektra rezistivo 0,147 · 10−6 (V/A).m (0 oC)
Varmkonduktivo 54 W/(m.K) (ĉ. 300 K)
Diversaj
Elektronegativeco 1,3 (Pauling-skalo)
Jonigaj energioj 1-a 578 kJ/mol
2-a 1110 kJ/mol
3-a 1930 kJ/mol
4-a 2780 kJ/mol
Plej stabilaj izotopoj
Izotopo Naturapero Duoniĝa tempo: t1/2 Radioaktiveco de disfalo Energio de disfalo MeV Produkto de radioaktiva disfalo
228Th spuro 1,9116 jaro α 5,520 224Ra
229Th spuro 7340 jaro α 5,160 225Ra
230Th spuro 75380 jaro α 4,770 226Ra
231Th spuro 25,5 horo β 0,39 231Ra
232Th 100% 14,05.109  jaro α 4,083 228Ra
234Th spuro 24,1 tago β 0,27 234Pa
Se ne estas indikite alie, estas uzitaj unuoj de SI kaj SVP.


Torio estas kemia elemento en la perioda tabelo, kiu havas la simbolon Th kaj la atomnumeron 90. Torio estas metalo, kiun oni trovas en ercoj de raraj teroj. Ĝi estas la dua elemento en la aktinoida serio. Torio estas arĝent-kolora radioaktiveta elemento, utiligita en lumiloj. Esplorado estas iniciatata por uzi ĝin kiel brulaĵo de estontaj nukleaj centraloj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Torio nomiĝiis honore al Toro, norvega dio de fulmo kaj ŝtormo, fare de Jöns Jakob Berzelius, kiu estis la unua analizi ĝin en 1828[1]. En la lasta jardeko de la deknaŭa jarcento esploristoj Pierre Curie kaj Marie Curie eltrovis, ke tiu elemento elsendis radioaktivecon[2].

Aplikoj[redakti | redakti fonton]

Krom ĝia uzo kiel komenciĝanta nuklea brulaĵo, toria metalo aŭ ĝiaj oksidoj estas uzataj en la sekvaj aplikoj: [3]

  1. Agento (t.e. alojo) en metalaj strukturoj.
  2. Baza komponanto pri la teĥnologio de magnezio, aparte por aviadilmotoroj.
  3. Katalizilo en organika kemio.
  • Fabrikado de:
  1. Optikaj vitroj uzataj en grandkvalitaj lensoj por fotiloj kaj sciencaj instrumentoj; vitro enhavanta oksidon de torio prezentas altan refraktan indicon kaj malaltan disperson, kiu malaltigas la optikan aberacion.
  2. Katodoj de lumtuboj kaj de arkolampoj .
  3. Eelektrodoj specialaj TIG (Tungsteno Inerta Gaso), ankaŭ konata kiel GTAW veldo (Gaso Tungsteno Arko Veldo). Torio en volframaj alojoj favorigas emisiojn de elektronoj el la elektrodo. Ĝii faciligas kaj kapabligas al la volframa elektrodo operacii al malpli alta temperaturo, kaj provizi la saman agadon sur la laborenda peco.
Unu problemo estas, ke la temperaturo uzata proksimumas tiun de la fandotemperaturo (3500 ° C) de elektrodo el pura volframo. La fandado damaĝas la profilon de la elektrodo. Aliaflanke kun la uzo de elektrodoj dopitaj kun radioaktiva torio, ĉi tiu iam poste eblas generi kancerojn de la veldistoj. Estas sekve rekomendinde uzi elektrodojn kun aliaj dopantoj kiel cerio, lantanozirkonio.
  • Detektilo de oksigeno en la elektronika industrio, ĉar ĝi nigriĝas pro oksidado.

Krome, ĝi estas promesplena por aplikoj en nuklea energio: abundo (tera) de torio-232 estas 3-4 fojojn pli granda ol tiu de uranio 238[5] (la alia natura fekunda izotopo). Torio estas tiel grava rezervo por nuklea energio, pro ĝia abundo; ĝi povus tiel havigi pli da energion ol uranio, karbo kaj nafto kune. Gia uzo postulas la disvolviĝon de novaj tipoj de supergeneraj reaktoroj: nuklea reaktoro regata per partiklakcelilo (ADS), fluidsala reaktoro (MSR), reaktoro kun altega temperaturo (VHTR)....

Fisio[redakti | redakti fonton]

Kiam atomo de torio 232 (232Th) dispeciĝas, ĝi emisias unu alfa-partiklon, kiu konsistas el du protonoj kaj du neŭtronoj. La emisio de alfa-partiklo reduktas de du unuoj la atomnombron de 232Th , kaj de kvar unuoj ĝian atommason, tial konvertas ĝin en alian izotopon 228 de la elemento kun atommaso 88, tio estas radiumo 228 (228Ra). Tiu radiuma atomo estas radioaktiva kaj estas la unua izotopo de la disfala vico de torio; tiu procezo kontinuas ĝis la atingo de ne radioaktiva elemento, kiu estas le plumbo 208 (208Pb) aŭ talio 208 (208Tl).

La duoniĝa tempo de 232Th estas tre longa (vidu ĉi apudan informkeston), do dum miliardoj da jaroj liberiĝis radioaktiveco. Siavice, ĉi tio implicas, ke la kvanto de radioaktiveco elsendita por mallonga periodo (ekz. tago) estas tre malgranda.

Por utiligi torion kiel fonton de energio, necesas transmutacii torion 232 en torion 233, kaj post spontanea beta-radiado en fisieblan uranion 233. Estas tia konvertiĝo, kiu okazas en supergeneraj reaktoroj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]