Bloko de la perioda tabelo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

La kemiaj elementoj estis kuntiritaj al blokoj laŭ siaj plej energioriĉaj orbitaloj de la elektrona ŝelo. Unu bloko kuntiras plurajn grupojn de la perioda tabelo.

Oni diferencigas la sekvajn blokojn:

  • s-bloko: kompare al la antaŭstaranta elemento, aldoniĝas unu elektrono al la s-orbitalo. Al tiu ĉi bloko apartenas la elementoj de la 1. kaj 2. grupo (alkala metalo, teralkala metalo).
  • p-bloko: kompare al la antaŭstaranta elemento, aldoniĝas unu elektrono al la p-orbitalo. Al tiu ĉi bloko apartenas la elementoj la grupoj 13-18 kiel termetalo, karbongrupo, nitrogengrupo, kalkogeno (ĥalkogeno), halogeno kaj nobla gaso.
  • d-bloko: kompare al la antaŭstaranta elemento, aldoniĝas unu elektrono al la d-orbitalo. Tiuj elektronoj troviĝas ne en la ekstera ŝelo, sed sub tio. Ĉar tiuj elementoj posedas 1 aŭ (plej ofte) 2 eksterajn elektronojn, montras ili similajn kemiajn kondutojn. Al tiu ĉi grupo apartenas ĉiuj elementoj de la kromgrupoj (grupoj 3-12)
  • f-bloko: kompare al la antaŭstaranta elemento, aldoniĝas unu elektrono al la f-orbitalo. Ankaŭ tiuj elektronoj troviĝas ne en la ekstera ŝelo, sed en la tria. La kemia simileco estas pli forte esprimita en tiu grupo ol en la d-bloko. La f-bloko apartenas la lantanoidoj kaj la aktinoidoj.
Bloques tabla periódica.png


Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj