Dmitrij Mendelejev

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Dmitrij Mendelejev
Medeleeff by repin.jpg
Portreto de Mendelejev fare de Ilja Repin, 1885
Dato de naskiĝo 8-a de februaro 1834
Loko de naskiĝo Flag of Russian Empire for private use (1914–1917) 3.svg Tobolsk, Rusia Imperio
Dato de morto 2-a de februaro 1907
Loko de morto Flag of Russian Empire for private use (1914–1917) 3.svg Sankt-Peterburgo, Rusia Imperio
Nacieco ruso
Sukcesis kiel kemiisto
Reprezentaj verkoj periodeca sistemo de kemiaj elementoj
v  d  r
Information icon.svg

Dmitrij Ivanoviĉ MENDELEJEV (ruse Дмитрій Ивановичъ Менделѣевъ, nuntempa rusa ortografio: Дмитрий Иванович Менделеев) (8-a de februaro 1834, Tobolsk2-a de februaro 1907, Sankt-Peterburgo), eminenta rusia kemiisto, lia plej konata eltrovaĵo estas la Periodeca leĝo de kemiaj elementoj, laŭ kiu li kompilis periodecan sistemon de kemiaj elementoj. Poste, sciencistoj povis antaŭdiri la ekziston de aliaj elementoj en la perioda tabelo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Dmitrij Ivanoviĉ Mendelejev naskiĝis la 8-an de februaro 1834 (la 27-an de januaro, laŭ la tiam uzata kalendaro) en Tobolsk. Li estis la dektria infano en la familio de direktoro de Tobolska gimnazio — Ivan Pavloviĉ Mendelejev. Kiam li estis 13-jaraĝa, Dmitrij ekstudis en Tobolska gimnazio.

En la jaro 1855 li finis la fizikan-matematikan fakultaton de la ĉefa pedagogia instituto en Sankt-Peterburgo. La sciencista konsilio aljuĝis al li la titolon «Ĉefa instruisto» kaj gratifas lin per ora medalo. En la jaro 1856 Mendelejev brile defendas disertacion, sukcese tralegis enkondukan lekcion «Strukturo de silikataj komponaĵoj».

Dum la jaroj 18551856 li estis instruisto de gimnazio ĉe Riŝeljea liceo en Odesa.

Dum jaroj 18571890 Mendelejev instruis en la Sankt-Peterburga Universitato (ekde 1856 — profesoro), samtempe dum jaroj 18631872 li estis profesoro de la Sankt-Peterburga Teĥnologia Instituto.

Dum jaroj 18591861 li estis en scienca afervojaĝo en Heidelberg.

Ekde la jaro 1876 li estis membro-korespondanto (antaŭakademiano) de la Sankt-Peterburga scienca akademio, dum la jaro 1860 li estis kandidatigita de akademiano, sed ne estis balotita, kio elvokis akran publikan proteston.

En la jaro 1890 li lasas la Sankt-Peterburgan Universitaton pro konflikto kun ministro de klerigo, kiu dum studenta protesto rifuzis ricevi de Mendelejev studentan peticion.

Ekde la jaro 1892 Dmitrij Ivanoviĉ Mendelejev estis sciencisto-gardisto de la Depoto de specimenaj mezuroj kaj pezoj, kiu dum 1893 pro lia iniciato estis reformita en la Ĉefan ĉambron de mezuroj kaj pezoj (nun ĝi estas la Tutrusia scienca-esplora metrologia instituto de D. M. Mendelejev).

Mendelejev membris en multaj sciencaj akademioj kaj sciencaj societoj. Li estis unu el fondintoj de la Rusa fizika-kemia societo (1868).

Per nomo de Mendelejev estis nomata 101-a kemia elemento — mendelevio. Lian nomon havas ankaŭ la Rusia Kemia-Teĥnologia Universitato kaj la strato en Sankt-Peterburgo, en kiu staras la ĉefa konstruaĵo de la Ŝtata Universitato.

Mendelejev mortis la 2-an de februaro 1907 en Sankt-Peterburgo. Li estis enterigita en la Literaturistaj vojetoj de Volkovskoje tombejo.

Post li restis pli ol 500 publikigitaj verkoj, inter kiuj estas klasikaj «Elemento de kemio» (pp. 1—2, 1869—1871, 13 eld., 1947) — la unua sistema elpono de la neorganika kemio.

Inventaĵoj kaj eltrovaĵoj[redakti | redakti fonton]

Mendelejev estas la aŭtoro de fundamentaj esploraĵoj pri kemio, kemia teknologio, fiziko, metrologio, aeronaŭtiko, meteorologio, agrikulturo, ekonomio, publika klerigo kaj aliaj verkoj, firme ligitaj kun evoluaj bezonaĵoj de produktadaj povoj de Rusio. Li fundamentis la teorion de diluaĵo, proponis industrian metodon de frakcia disigo de nafto, inventis specon de senfuma pulvo, propagandis uzon de mineralaj sterkoj, melioracion de sekemaj teroj.

Mendelejev esploris (dum 1854—1856) fenomenojn de la izomorfismo, malfermantajn rilatojn inter la kristala formo kaj kemia kunmetaĵo de komponaĵoj, ankaŭ dependon de ecoj de kemiaj elementoj de grandecon de ilia atomaj volumenoj.

Li eltrovis en 1860 la «temperaturon de absoluta bolado de likvaĵoj», aŭ la kritan temperaturon.

Mendelejev estas la aŭtoro de la unua rusa lernolibro «Organika kemio» (1861) pri la samnoma fako.

Laborante pri la verko «Elemento de kemio» li eltrovis dum februaro de 1869 unu el la fundamentaj leĝoj de la naturo — periodeca leĝo de kemiaj elementoj (tamen en Okcidento, precipe en Germanio, oni kalkulis lin kiel kuneltrovinto kune kun Lothar Meier

Li progresigas la ideojn de la periodeco, enkondukis nocion pri loko de la elemento en la Periodeca sistemo kiel aro de ĝia ecoj en alfronto al ecoj de aliaj elementoj. Sur tiu fundo li korektigis volorojn de atomaj masoj de multaj kemiaj elementoj, (berilio, indiumo, urano kaj aliaj). Li profetis dum 1870 ekziston, kalkulis atomajn masojn kaj priskribis ecojn de tri elementoj tiutempe ankoraŭ neeltrovitaj — «ekaaluminio» (eltrovita dum 1875, nomita galiumo), «ekaboro» (eltrovita dum 1879 kaj nomita skandio) kaj «ekasiciliumo» (eltrovita dum 1885 kaj nomita germaniumo). Poste li profetis ekziston de ok kemiaj elentoj plu, inter kiuj estas «dviteluro» — polonio (eltrovita dum 1878), «ekajodo» — astato (eltrovita dum 1942—1943), «dvimangano» — teknecio (eltrovita dum 1937), «ekacezio» — franciumo (eltrovita dum 1939).

En 1900 Mendelejev kaj William Ramsay konkludis, ke necesas inkludi kemiajn elementojn de aparta, nula grupo de la noblaj gasoj en la Periodecan sistemon.

Li konstruis en 1859 piknometron — ilon por mezuri densecon de likvaĵoj.

Li kreis (1865—1887) la hidtratan teorion de diluaĵoj. Li disvolvis ideojn pri ekzisto de kunmetaĵoj de varia konsisto.

Esplorante gasojn Mendelejev eltrovis en la jaro 1874 ĝeneralan ekvacion de stato de la ideala gaso, inkludanta kiel specialeco dependon de la gasa stato de temperaturo, eltrovitan (1834) de fiziko Benoît Paul Émile Clapeyron (la ekvacio de Clapeyron — Mendelejev).

En 1877 Mendelejev proponis hipotezon pri deveno de nafto el karbidoj de gravaj metaloj, kiun tamen plimulto de sciencistoj refutas.

En 1900 li iĝis honora membro de Hungara Scienca Akademio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]