Odesa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Odesa
ukraine: Одеса, ruse: Одесса
urbo
Potěmkinovy schody.jpg
Ŝtupoj de Potjomkin
Flag of Odessa, Ukraine (1999).svg
Flago
Odessa gerb.gif
Blazono
Oficiala nomo: Одеса
Lando Flago de Ukrainio  Ukrainio
Provinco Odesa provinco
Historiaj regionoj
Konata loko Potjomkina ŝtuparo
Situo Odesa
 - alteco 40 m s. m.
 - koordinatoj 46°28′18″N 30°42′37″E  /  46.47167°N, 30.71028°O / 46.47167; 30.71028 (Odesa)
Plej alta punkto
 - alteco 65 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco -4,2 m s. m.
Areo 236,9 km² (23 690 ha)
Loĝantaro 1 003 705 (01.06.2011)
Denseco 4 236,83 loĝ./km²
Maro Nigra Maro
Fondita 2-a de septembro 1794
Horzono OET (UTC+2)
 - somera tempo OEST (UTC+3)
Poŝtkodo 65000–65480
Kodo +380 48
OKATO 5110100000
Honorigo Urbo-Heroo
Situo enkadre de Ukrainio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ukrainio
Situo rilate al Nigra Maro
ButtonRed.svg
Situo rilate al Nigra Maro
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Odessa
Retpaĝo: www.odessa.ua
Strando Ĉajka en Odeso
Hotelo Odessa
Enirejo en Haveno Odeso
Konstruaĵo de Operejo

OdesaOdessaOdeso (ukraine Одеса, ruse Одесса, jide אָדעסאַ) estas Ukrainia havena urbo ĉe la Nigra Maro kaj la administra centro de la Odesa provinco.

Situo[redakti | redakti fonton]

Odeso situas ĉe norda bordo de la Nigra Maro. Apud la urbo troviĝas tri estuaroj: Kujalnik, Haĝibejskij, Suhoj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La klimato de Odeso estas kontinenta kun milda vintro kaj varma somero. Mezjara temperaturo estas 10,3 °C.

Historio[redakti | redakti fonton]

La urbo fondiĝis en 1794 per reskripto de Katerina la 2-a. Post centjaro Odeso transformiĝis el modesta urbeto en la kvaran plej grandan urbon de la Rusa Imperio.

En 1920 komencis soveta potenco en la urbo.

Dum la Dua Mondmilito en Odeso la soveta armeo batalis kontraŭ pli forta malamiko dum 73 tagoj de la 5-a de aŭgusto ĝis la germana kaj rumana venko je la 16-a de oktobro 1941. La soveta armeo liberigis Odeson la 10-an de aprilo 1944. En 1945 Josif Stalin donis al la urbo la titolon Urbo-Heroo.

Neoficialaj nomoj[redakti | redakti fonton]

  • La perlo de Nigra Maro;
  • Odessa-mama (Odeso-panjo);
  • Suda Palmira.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Nacia kontingento en 2001
Nacio Kvanto de homoj, mil (%)
Ukrainoj 622,9 (61,6 %)
Rusoj 292,0 (29,0 %)
Bolgaroj 13,3 (1,3 %)
Judoj 12,4 (1,2 %)
Moldavoj 7,6 (0,7 %)
Belorusoj 6,4 (0,6 %)
Armenoj 4,4 (0,4 %)
Poloj 2,1 (0,2 %)
Sume 1 010,3

Urbaj festoj[redakti | redakti fonton]

Religio[redakti | redakti fonton]

Plejmulte odesanoj estas ortodoksanoj.

Ekzistas ankaŭ rimarkeblaj komunumoj de katolikoj, judistoj kaj islamanoj, kiuj, tamen, antaŭe estis pli nombraj ol nuntempe.

Internaciaj rilatoj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Flago Urbo Lando Jaro
Britio Liverpulo Britio 1957
Finlando Oulu Finlando 1957
Kroatio Splito Kroatio 1964
Japanio Jokohamo Japanio 1965
Egiptio Aleksandrio Egiptujo 1968
Kanado Vankuvero Kanado 1971
Italio Genuo Italio 1972
Francio Marsejlo Francio 1973
Usono Baltimoro Usono 1975
Hungario Segedo Hungario 1977
Hispanio Valencio Hispanio 1981
Indio Kalkuto Indio 1986
Flago Urbo Lando Jaro
Germanio Regensburg Germanio 1990
Rumanio Konstanco Rumanio 1991
Bulgario Varna Bulgario 1992
Israelo Hajfo Israelo 1992
Polio Lodzo Polio 1993
Ĉinio Cindao Ĉinio 1993
Grekio Pireo Grekio 1993
Moldavio Kiŝinevo Moldavio 1994
Kipro Nikozio Kipro 1996
Armenio Erevan Armenio 1995
Turkio Stambulo Turkio 1997
Rusio Rostov-na-Donu Rusio 2009

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Flago Urbo Lando Jaro
Rusio Taganrog Rusio 1993
Rusio Groznij Rusio 1994
Rusio Moskvo Rusio 1995
Belarusio Minsko Belarusio 1996
Kartvelio Tbilisi Kartvelio 1996
Polio Gdansko Polio 1996
Estonio Talino Estonio 1997
Rusio Volgogrado Rusio 2001
Flago Urbo Lando Jaro
Rusio Sankt-Peterburgo Rusio 2002
Belarusio Bresto Belarusio 2004
Ĉilio Valparaiso Ĉilio 2004
Litovio Klaipeda Litovio 2004
Kipro Larnaka Kipro 2004
Aŭstrio Vieno Aŭstrio 2006
Ĉinio Ningbo Ĉinio 2008
Polio Varsovio Polio 2010

Famaj odesanoj[redakti | redakti fonton]

Esperanto en Odeso[redakti | redakti fonton]

La koverto estas dediĉita al la 71-a SAT-kongreso en Odeso
La monumento de L. L. Zamenhof en Odeso. Ĝi troviĝas en strato Deribasovskaja, 3

En Odeso estas okazinta la 71-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda ekde la 18-a ĝis la 25-a de Julio 1998, en kiu partoprenis 240 reprezentantoj.[1]

Esperanto-renkontiĝoj[redakti | redakti fonton]

La ĉefa ĉiujara esperanta aranĝo en Odeso estas Esperanto Humurino.

Esperanto-kluboj[redakti | redakti fonton]

Esperantistoj el Odeso[redakti | redakti fonton]

ZEO-oj[redakti | redakti fonton]

En Odeso estas du Zamenhof/Esperanto-Objektoj[2]:

  1. Monumento al Zamenhof. La monumento estis muntata en 1957 kaj ĝis nun ĝi estas la sola monumento de Zamenhof en Ukrainio. Ĝi troviĝas laŭ la adreso Deribasivska 3.
  2. Memortabulo de Gernet. La tabulo al Gernet troviĝas en la Tairova instituto de vinberkulturo kaj vinfarado kaj estis farata dank' al iniciato de e-klubo «Verdaĵo» en julio 2011.

Galerio de vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Noto[redakti | redakti fonton]

  1. La 71-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda
  2. ZEO-oj en Odeso

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


La retejo pri Odeso kaj ĝia E-vivo (eo)
La Grupo de odesaj esperantistoj ĉe VKontakte.ru (eo, rusa, ukraina)
La Grupo de odesaj esperantistoj ĉe Vizaĝlibro (eo)
La oficiala retejo (angla)
Esperanta Humurino en Odeso (eo)
Kanto pri Odeso (eo)
Elektrona mapo de Odeso (angla)