Bubona pesto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Bubona pestoBubona plago estas zoonoza malsano, cirkulante plejparte en puloj aŭ sur malgrandaj ronĝuloj, kaj estas unu el tri specoj de bakteriaj infektoj kaŭzitaj de Yersinia pestis (antaŭe konata kiel Pasteurella pestis), kiu apartenas al la familio Enterobacteriaceae. Sen terapio, la Bubona pesto aŭ abscesplago mortigas proksimume du trionojn de infektitaj homoj post kvar tagoj.

La esprimo Bubona pesto estas derivita de la greka vorto βουβών, kun la signifo "ingveno." Ŝvelintaj limfoganglioj (bubonoj) aparte okazas en la akselo kaj ingveno en personoj suferantaj de abscesplago. La esprimo Bubona pesto ofte estis uzita sinonime por pesto, sed ĝi fakte rilatas specife al infekto kiu eniras tra la haŭto kaj vojaĝas tra la limfo, kiel estas ofte vidita en pul-portitaj infektoj.

La Bubona pesto - kune kun la septicema pesto kaj la pulmopesto, kiuj estas la du aliaj manifestiĝoj de Y. pestis - verŝajne ofte estas la kialo de la Nigra Morto kiu balais tra Eŭropo en la 14-a jarcento kaj mortigis laŭtakse 25 milionojn da homoj, aŭ 30-60% de la eŭropa loĝantaro.[1] Ĉe la Mediteranea Regiono, someroj ŝajnis esti la sezono kiam la malsano okazis. Dum en Eŭropo, homoj trovis la malsanon plej okazanta aŭtune.[2] Ĉar la pesto mortigis tiel multajn el la laboraktiva personaro, salajroj altiĝis kaj kelkaj historiistoj vidis tion kiel turnopunkto en eŭropa ekonomia evoluo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Haensch, Stephanie; Raffaella Bianucci, Michel Signoli, Minoarisoa Rajerison, Michael Schultz, Sacha Kacki,, Marco Vermunt, Darlene A. Weston, Derek Hurst, Mark Achtman, Elisabeth Carniel, Barbara Bramanti (September 2010). "Distinct Clones of Yersinia pestis Caused the Black Death", gazeto : PLoS Pathogens, volumo : 6, numero : 10, paĝoj : e1001134. COI:10.1371/journal.ppat.1001134. Alirita 16 November 2010. “We confirm that Y. pestis caused the Black Death and later epidemics on the entire European continent over the course of four centuries. Furthermore, on the basis of 17 single nucleotide polymorphisms plus the absence of a deletion in glpD gene, our aDNA results identified two previously unknown but related clades of Y. pestis associated with distinct medieval mass graves. These findings suggest that plague was imported to Europe on two or more occasions, each following a distinct route. These two clades are ancestral to modern isolates of Y. pestis biovars Orientalis and Medievalis. Our results clarify the etiology of the Black Death and provide a paradigm for a detailed historical reconstruction of the infection routes followed by this disease.”
  2. Felipe Armesto. (2007). The World History Volume 2:The Revenge of Nature: Plague, Cold, and The Limits of Disaster In The Fourteenth Century.. New Jersey: Pearson, Prentice Hall, 451. 

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Libroj[redakti | redakti fonton]

Artikoloj[redakti | redakti fonton]

(1973) "Clinical and serological responses to plague vaccine U.S.P", gazeto : Military Medicine, volumo : 138, numero : 11, paĝoj : 720–722. Alirita 18 January 2011.

(1962) "Laboratory-acquired pneumonic plague", gazeto : Annals of Internal Medicine, volumo : 56, numero : 5, paĝoj : 789–800. COI:10.7326/0003-4819-56-5-789

(1974) "Plague immunization. V. Indirect evidence for the efficacy of plague vaccine", gazeto : Journal of Infectious Diseases, volumo : 129, numero : supplement, paĝoj : S37–S40. COI:10.1093/infdis/129.Supplement_1.S37

(2005) "Risk of Person-to-Person Transmission of Pneumonic Plague", gazeto : Clinical Infectious Diseases, volumo : 40, numero : 8, paĝoj : 1166–1172. COI:10.1086/428617