Pesto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Doctor Schnabel von Rom ("Doktoro Peko de Romo"), gravuraĵo el la jaro 1656 (laŭ J. Columbina). Per tiu vestaĵo la kuracistoj esperis protekti sin kontraŭ la pesto dum la epidemio de 1656 en Romo. Ili portis vaks-mantelon, specon de okulvitroj, bekforman maskon kaj gantojn. En la peko troviĝis spicaĵoj.

Pesto estas epidemia malsano, kiu mortigis trionon de la homaro en Eŭropo kaj kvantegon sur aliaj kontinentoj en la mezepoko. Ĝin kaŭzas la Jersina bacilo (Yersinia pestis).

La plej konata inter la unua priskribitaj epidemioj okazis en la jaroj 551580; pro ĝi mortis ĉ. 20-25 milionoj da homoj en Proksima Oriento. La lasta eŭropa epidemio okazis, kiel oni konsideras, en Rusio (suda Uralo kaj nordaj bordoj de la Kaspia maro, 18771889); tiam efikaj kontraŭpestaj (karantinaj kaj higienaj) penoj reduktis la kvanton de mortintoj ĝis ĉ. 420 homoj. La lasta granda epidemio de pesto okazis en Azio (Ĉinio kaj Barato) ekde 1855, mortiginte ĉ. 12 milionojn da homoj.

Vakcinon kontraŭ pesto kreis en 1896 rusa judo Vladimir Ĥavkin. Li multe aktivis en Barato, tiam brita kolonio, savinte multajn milojn da homoj. Pro tio li ricevis en 1897 ordenon de la reĝino Viktoria mem.

Ratpulo
Disvastiĝo de la pesto inter 1347 kaj 1351 en Eŭropo.

Baciloj de pesto plu ekzistas en naturo, kie ĝin portas diversaj animaloj. Rimarkinde, tiaj animaloj forestas en Eŭropo kaj Aŭstralio.