Laŭzano

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Laŭzano
Blazono de Lausanne
Katedralo de Laŭzano
Kantono Vaŭdo
Distrikto Laŭzano
Koordinatoj  47°31′0″N 6°38′0″O  /  47.51667°N, 6.63333°O / 47.51667; 6.63333 (Laŭzano)Koordinatoj: 47°31′0″N 6°38′0″O  /  47.51667°N, 6.63333°O / 47.51667; 6.63333 (Laŭzano)
Nombro de enloĝantoj 119180
Areo 41,37 km²
Alteco 495 m super marnivelo
Poŝtkodo 1000-1008
Komunumkodo 5586
Mapo de Laŭzano

Laŭzano (france Lausanne) estas ĉefurbo de la svisa kantono Vaud, kaj ĝi havis 119180 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Enhavo

Geografio [redakti]

La koordinatoj de la urbo estas 46°31'N; 6°38'E. Laŭzano bele kuŝas super la Lago Lemano, ĉe kruta deklivo. Tial ĝi ne havas tramon aŭ normalan metroon, sed subteran kablotramon.

Urbo de Kulturo kaj scienco [redakti]

Laŭzano estas grava centro de scienco kaj kulturo. En la urbo troviĝas Universitato de Laŭzano kaj la Svisa Federacia Instituto pri Teknologio Laŭzano. En Laŭzano ankaŭ troviĝas la sidejo de la Internacia Olimpika Komitato.

Historio kaj politiko [redakti]

En la urbo estis subskribita la Traktato de Lausanne, en kiuj post la Unua mondmilito estis fiksitaj la landlimo de Turkio.

Esperanto en Laŭzano [redakti]

En 1923 reprezentanton sendis IAES al la Internacia Kongreso de Stenografio en Laŭzano. En Laŭzano ekzistas aktiva Esperanto-klubo, nome la Laŭzana Esperanto-Societo.

Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo    Oficiala retejo de la urbo Laŭzano