Bazelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Por aliaj signifoj vidu Bazelo (apartigilo).

Bazelo
Blazono bazela (urba)
Bazelo kun Rejno

Grupo da bazelaj karnavalantoj kun la tipaj "piccolo"-flutoj
Kantono Bazelo Urba
Distrikto ne estas distriktoj en la kantono
Koordinatoj  47°33′2″N 7°35′28″O  /  47.55056°N, 7.59111°O / 47.55056; 7.59111 (Bazelo)Koordinatoj: 47°33′2″N 7°35′28″O  /  47.55056°N, 7.59111°O / 47.55056; 7.59111 (Bazelo)
Nombro de enloĝantoj 165 529
Areo 22,75 km²
Alteco 260 m super marnivelo
Poŝtkodo 4000
Komunumkodo 2701
Mapo de Bazelo

Koordinatoj: 47°33'N; 7°35'E

Bazelo (germane Basel, france Bâle, hispane/itale/romanĉe Basilea) estas la trie plej granda urbo de Svislando, post Zuriko kaj Ĝenevo. Ĝi havis 165 529 loĝantojn je la 31-a de decembro 2006 kaj formas kun la komunumoj Riehen kaj Bettingen BS la duon-kantonon Bazelo Urba, kies ĉefurbo ĝi estas. La urba emblemo estas la bazilisko.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Bazelo situas ĉe ambaŭ flankoj de la rivero Rejno, proksime de la landa triangulo kun Francio kaj Germanio, kaj dividas sian flughavenon kun la franca urbo Mulhaŭzo. La maldekstra rejnflanko laŭ fludirekto de la rivero nomiĝas Grand-Bazelo kaj la dekstra rejnflanko Et-Bazelo.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1356 okazis tie grava tertremo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Bazela karnavalo[redakti | redakti fonton]

Bazelo famas pro sia Karnavalo, kiu komenciĝas je la lundo post Cindra Merkredo, post kiam en cetera Svislando karnavalo jam finiĝis kaj la kristana fastado jam komenciĝis. La bazela karnavalo ekas per la tiel nomita "Morgestreich" (matensignalo), kiam je la 4-a mateno lunde la flutistoj kaj tamburistoj ekmarŝas por la matensignalo. La bazela karnavalo nun daŭras 72 horojn, dum kiuj la karnavalaj klikoj (alemane Cliquen) kun flutado kaj tamburado marŝas tra la urbo kaj en la diversaj lokaloj de la urbo donas siajn famajn satirajn prezentaĵojn (alemane Schnitzelbangg), kie ili mokas pri politikistoj kaj precipe pri la zurikaj (la karnavalaj malamikoj de la bazelanoj). Svisa politikisto, kiu kaŭzis skandalon dum la jaro, ne bezonas timi, ke la bazelaj klikoj lin forgesos dum karnavalo.

Ĥemia industrio[redakti | redakti fonton]

Bazelo vivas ĉefe de sia ĥemia industrio. En Bazelo estas la ĉefa sidejo de la ĥemigigantoj Novartis (kiu estigis el la kunfandiĝo de Ciba-Geigy kaj Sandoz) kaj Hoffmann-La Roche.

Urbo de scienco kaj esplorado[redakti | redakti fonton]

En Bazelo situas la plej malnova Universitato de Svislando, kie studis inter aliaj personecoj Théophile Cart kaj C. G. Jung.

Famuloj de la urbo[redakti | redakti fonton]

Esperanto-Movado en Bazelo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la enciklopedio Universalaj Lingvoj en Svislando la unua esperantisto en Bazelo estis Hans Breuner-Eglinger. Post prelego de la tiama prezidanto de Svisa Esperanto-Societo, Friedrich Schneeberger, fondiĝis en 1905 kun Alfred Bader kaj Eduard Wenk la Bazela Esperanto-Grupo, al kiu aliĝis 28 personoj. Post krizo de la unua grupo je iniciato de Hans Rusterholz kaj Charlotte Pulver la Esperanto-movado estis revivigita en 1909 kaj la antaŭa grupo transformita al Esperanto-Societo Bazelo.

De 1925 ĝis 1939 en Bazelo ankaŭ ekzistis Laborista Esperanto-Societo.

Unu el la plej elstaraj membroj de Esperanto-Societo Bazelo kaj multjara prezidantino de Esperanto-Societo Bazelo estis Erna Döring, honora membro de Svisa Esperanto-Societo, kiu mortis en 2007.

En somero 1981 danke al la aktiveco de Erna Dörig en Bazelo estis organizita la 54-a SAT-kongreso.

(Fonto: Andreas E. Künzli: Universalaj Lingvoj en Svislando p 210-214, 251)


En 2003 Bazelo gastigis la Ĝeneralan Kunvenon de Svisa Esperanto-Societo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]