Unua Respubliko de Francio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Historio de Francio
Libereco gvidanta la popolon, fare de Eugène Delacroix.

Antikva epoko

Mezepoko

Moderna epoko

19-a / 20-a jarcentoj

Vidu ankaŭ :

Kronologio de Francio

La Unua Respubliko de Francio proklamiĝis sekve de la Franca Revolucio de 1789 la 21-an de septembro 1792, la tagon post la kanonado de Valmy. Ĝi fakte finiĝis la 9-an de novembro 1799, kiam Napoleono Bonaparto deklaris sin "dumviva unua konsulo de la Respubliko de Francio". Dum 1804 Napoleono Bonaparto deklaris sin imperiestro kaj starigis la Unuan Imperion de Francio. Dum la vivodaŭro de la Unua Respubliko de Francio diferencigeblas tri formoj de la ŝtata strukturiĝo kaj politika sistemo: Komence ĝis la jaro 1795 regis la Nacia Konvencio. Sekvis la regado de la "revolucia direktoraro", kaj ekde 1799 ekzistis tri regantaj konsuloj, el kiuj tamen nur la "dumviva unua konsulo" Napoleono Bonaparto havis la faktan potencon kaj la aliaj du konsuloj havis nur la honoron rajti doni konsilojn al la unua.

Gvidaj personaĵoj de la respubliko[redakti | redakti fonton]

La konstitucio de la respubliko ne antaŭvidis ŝtatestron. Eblus diskuti, ĉu la prezidanto de la Nacia Konvencio formale konsidereblus kvazaŭa ŝtatestro. La sekva listo tamen konsideras la personojn, kiuj dum la indikitaj periodoj kolektis plej grandan potencon en la respbubliko:

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Pliaj respublikoj de Francio[redakti | redakti fonton]

Dum la plua historio de la ŝtato Francio, estis kvar pliaj periodoj, dum kiuj la ŝtato havis respublikan strukturon. Tiuj periodoj tial nomatas Dua, Tria, Kvara kaj Kvina Respubliko de Francio. La kvina respubliko daŭras ĝis la nuntempo.