Robespiero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Robespiero.

ROBESPIERO (franclingve Maximilien de Robespierre) naskiĝis la 6-an de majo 1758 en Arras (norda Francio). Li mortis en Parizo la 28-an de julio 1794.

La familio de lia patro apartenis al la juĝista nobelaro, kaj li unue laboris kiel advokato, kiel sia patro kaj sia avo. Lia patrino mortis dum akuŝo, ŝajne pro ĉagreno la patro post nelonge malaperis, kaj neniam oni retrovis lian spuron (kelkaj eruditoj nuntempe trovis spuron de li finanta sian vivon en suda Germanio), tial li estis edukita en domo de sia avino, kiu plu ekzistas en Arras urbocentro. Lin influis la ideoj de la filozofoj de la dekoka jarcento, interalie Jean-Jacques Rousseau. Li partoprenis en la politika vivo de sia provinco, kaj poste venis al Parizo kiel deputito de la Etats-Généraux. Membro de la jakobena klubo, li favoris kompletan demokration, sed tamen subtenis la konstitucian monarĥion. Li partoprenis al la verkado de la Deklaracio de Homaj kaj Civitanaj Rajtoj kaj al la unua franca konstitucio en 1791. En 1792 li iĝas respublikano, kaj partoprenas en la Pariza Komunumo. Li estas unu el la iniciatintoj de la Nacia Konvencio, kie li laboris kun la "Montaranoj" (france: les montagnards). La 27an de julio 1793 li eniras en la Komitato por Publika Savo (?) (france Comité de Salut Public), kaj laŭ sia propra esprimo, starigas demokration bazitan sur virto kaj teroro. Li iĝas defakte, se ne oficiale, kvazaŭdiktatoro, kaj ĉiuj timas lin. Li foje eksterminas partianojn, kiujn li taksas tro moderaj (la "Ĝirondanoj, "Danton kaj la "pardonemuloj") foje partianojn, kiujn li taksas tro radikalaj (Jacques René Hébert kaj la "rabiintuloj") li tial provokis la areston kaj ekzekuton de multaj homoj, interalie de siaj iamaj kunlaborantoj kiel DantonCamille Desmoulins. Male al tiuj kiel Chaumette, li bedaŭras, ke la revolucio, post perforta kontraŭ-kristanisma politiko iĝas entute kontraŭreligia, do li iniciatis la adoron de la "Supera Estaĵo" en majo 1794, Finfine, li kreis tiom da timoj ĉirkaŭ lin, ke kelkaj homoj, tamen mem "teroristoj", kiel Tallien, ektimas esti siavice gilotinotaj, kaj aranĝas komploton por "faligi lin". Tiel, li mem estis arestita la 27an de julio 1794. Provante mortigi sin per pistolo li nur frakasis sian makzelon, kaj estis senkapigita la sekvantan tagon.

Kankam liaj mortigantoj estas sampartianoj kaj mem teroristoj, lia falo sentiĝis en Francio kiel ekstaza sento de liberigo el premanta timo kaj angoro, kaj tiam komenciĝis la fino de la "Teroro".


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Eksteraj ligoj: