Diismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Diismo kredas, ke Dio ja ekzistas, estas unu kaj kreis la universon kun ĝiaj naturaj leĝoj. Li kreis universon tute komprenebla per la racio de homo. Sed tuje post la kreo, Dio emeritiĝis kaj ne plu agis sur la estrado de la mondo. Do diismo rigardas dian providencon, miraklojn, dogmojn kaj sanktajn librojn kiel fabelojn por infanoj kaj naivuloj. Esence, diisto kredas je Dio, sed ne je preĝado.

Diismo estis populara inter la intelektuloj de la Okcidento en la 18-a jarcento kaj poste. La religiaj militoj en Eŭropo en la 17-a jarcento kaj la sukceso de moderna scienco multe helpis popularigi diismon, multaj inter la filozofoj kaj verkistoj de la 18-jarcenta Klerismo estis diistoj.

Thomas Jefferson kaj Albert Einstein estis diistoj, inter aliaj. Jefferson, ekzemple, redaktis la kristanan evangelion por ekskludi la miraklojn de Jesuo Kristo, farinte Jesuon homo tre saĝa sed ne dia.


Diista terminaro[redakti | redakti fonton]

Diistaj aŭtoroj - kaj 17-a kaj 18-a jarcento teologiistoj ĝenerale - temis uzi pri Dio diversaj paroloj kiel:

  • Supera Estaĵo.
  • Dia horloĝisto.
  • Granda Arkitekto de la Universo.
  • Dio de la Naturo.
  • Patro de Lumoj.

Priskribo ĝenerala[redakti | redakti fonton]

La diistoj, ĝenerale, malakceptas la religion organizitan kaj la personajn diajn «riveladojn», argumentante ke Dio estas la kreinto de la mondo, sed ne intervenas en la aferojn de la mondo (pri tio lasta ekzistas variaĵoj, iuj deistoj akceptas iom da postkreada interveno). Por ili, Dio malkaŝas sin nerekte, tra la leĝoj de la naturo priskribitaj de la naturaj sciencoj.

Diismaj principoj[redakti | redakti fonton]

La diistoj:

  1. Kredas je Dio, sed ne akceptas la kredojn de iu ajn aparta religio.
  2. Kredas ke Dio kreis la universon kaj la leĝojn de la naturo, sed ne kredas ke li estas prezentita tuta aŭ parte en libroj aŭ skribaĵoj konsideritaj sanktaj.
  3. Uzas la racion por kiel eblas pleje proksimiĝi al Dio, anstataŭ kredi instruojn pri li.
  4. Preferas gvidi sian etikan konduton per sia konscienco kaj racia ekzameno, anstataŭ obei sanktajn librojn aŭ religiajn aŭtoritatojn.
  5. Ĝuas la liberecon serĉi la spiriton per si mem, sen dependigi siajn kredojn de tradicio aŭ religia aŭtoritato.
  6. Metas la racian aŭ la spiritan super la religian.
  7. Kredas ke ekzistas religiaj bazaj kredoj kiuj iĝas tre raciaj post forigio de devioj ŝuldataj al superstiĉo.
  8. Kredas ke la religio kaj la ŝtato devas esti apartaj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Diismo (kelkaj lingvoj, aliaj ol Esperanto)