Liberpensuloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Liberpensuloj estas sekvantoj de la doktrino de liberpensado, deveninta el Anglujo en la 18-a jarcento. La liberpensado volas por sia celo ricevi objektivajn rezultojn per senantaŭjuĝa esplorado de la naturo, de la materio, de la homara historio kaj precipe de la sociologia historio. Tial ĝi preteras la malhelpojn de la libera pensado, evoluiĝintajn dum la jarcentoj, superstiĉon, religion, ŝovinismon kaj naciecon.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la Kalama Sutta, oni povas trovis la sekvan citaĵon de Budho:

Citaĵo
 Estas ĝentila kiu vi, Kalamoj, vi dubas, vi hezitas... Vi ne akceptas kio estis akirita per multe da aŭdi ĝin ree; nek kion la tradicio diras, nek la famo, nek kio estas en la skriboj, nek kio supozas ke estas iu, nek kion diras la aksiomoj, nek la rezonadoj engañosamente brilaj, nek ĉar vi havas propensión al ideo kiu venu de la estinteco, nek kio dependas de al ŝi ŝajnigas kapablon de aliaj, nek ĉar vi pensas: 'la monaĥo estas nia majstro...' 
Citaĵo
 1906 - La titolo alprenata por la gazeto estas: Internacia Socia Revuo.

La redaktantoj deklaracias, ke tiu ĉi gazeto estos:

1-e. Rimedo por interkunigi la socialistojn kaj liberecanojn-esperantistojn diverslandajn per interŝanĝo de ideoj teoriaj kaj praktikaj.

2-e. Informa folio rilate al internacia socia movado, ĉu politika, ĉu ekonomia.

3-e. Organo batalema starigata kontraŭ ĉiuj potencaĵoj, kiuj subpremas la homan rason, kaj permesas la ekspluatadon de homoj per homoj.

Petas nur la helpon, por enkonduki ilian aferon de la ruĝuloj sen distingeco de titoloj: socialistoj, anarkiistoj, liberecanoj, liberpensantoj, ktp.

Alprenas, ke la gazeto akceptos la teoriajn disputojn, tamen en la limo de la loko disponebla, kaj observigas ke la parto disputada estas morale akceptata kiel malpli urĝa ol la parto informada. 
— El la Laborista Esperanta Movado antaŭ la Mondmilito, p.26, G.P. de Bruin,S.A.T Parizo 1936.

Enciklopedio de Esperanto 1933[redakti | redakti fonton]

La liberpensuloj konsideras religion kaj naciecon ĉefaj kaŭzoj de la militoj kaj malhelpo de homa progreso. Pro la lasta kaŭzo ili jam frue kontaktiĝis kun E kaj ankaŭ nun uzas ĝin por siaj celoj. - Dum la 3-a UK en Cambridge fondiĝis Int. Societo E-ista de Liberpensuloj; oni reorganizis ĝin en 1923 sub la titoto Int. Ligo de Liberpensuloj. Ĝia celo estas unuigi la samcelanojn, disvastigi liberpensadon, propagandi E-n en liberpensulaj rondoj kaj eldoni E-lingvan liberpensan literaturon. 1908-14 la movado havis sian propran organon Libera Penso, en 1925-27 la Liberpensulo. Post 1927 la Ligo ne plu funkcias. - La Internacio de la Proletaj Liberpensuloj, fondita en 1925, kies celo estas liberigi la penson el mistikaj ideologioj kaj per tio plirapidigi la finon de la klasbatalo, ankaŭ favoras E-n, kune kun ĝia prez. prof. Hartwig. F. CSUTAK.

Citaĵo
 Mia projekto de neŭtral-religia kongreso celas ne la kreadon de ia mistika kulto, sed nur la kreadon de oficiala komunumo, al kiu povus aliĝi oficiale iu, kiu ne volas aparteni al ia religio gente-tradicia. Mi dezirus, ke religia liber-penseco [oni neniel devas konfuzi liberpensecon kun ateismo ! Liberpensulo povas esti ateisto, sed li havas la rajton ankaŭ esti deisto] ricevu tian formon, ke ĝi fariĝu ne io efemera, sed fortika kaj hereda. 
— El letero de Zamenhof al Sebert - 13-09 1. al Sebert, 13. III. 1913. (w-502)

Aktivuloj estis ĝis 1914 René Deshays, post la milito Kurt Hubricht. Antaŭ 1914 ankaŭ la int. asocio Paco Libereco agis kontraŭ la religio kaj eldonis broŝuron „La krimoj de dio“, de S. Faure. - En SAT estis Ateista Sekcio, kiu dum la jaroj 1929-33 havis ateistan paĝon en Sennaciulo. Ĉe SAT ankaŭ aperis broŝuro „Kontraŭ dio“ (represo de ateista kajero de SR). - En la Komunista Biblioteko (Moskvo 1929-30) aperis: Ŝejnman, „Milito kaj religio“, Lenin, „Pri religio,“ Buĥarin, „Financa kapitalo en la papa mantelo“. - Ankaŭ EKRELO eldonis kelkajn broŝurojn kontraŭreligiajn. - Tre vaste uzis E-n por sia agado la Unio de Militantaj Ateistoj (UMA) en Sovetio. Ĝi eldonis ampleksajn E-lingvajn resumojn de siaj gazetoj Militanta Ateismo (1931, 206 p.) kaj Anti-Religiulo (1932, 244 p.) aperigis broŝurojn: Lukaĉevskij, „ Marks kaj Engels pri la religio“, Jakroslavskij, „Respondoj al ekstersovetiaj ateistoj“ Ŝervud, „La vero pri persekutoj kontraŭ religio en USSR“, kaj „UMA en USSR kaj ĝia laboro.“ Krome ĝi korespondis E-e kaj dissendis E-lingvajn ciklostilitajn cirkulerojn pri ateisma agado. G.P. de Bruin

Nacia Federacio de la Libera Penso (Francio)[redakti | redakti fonton]

«Pripensi la historion de Esperanto kaj de la liberpenso signifas reviziti la historion de la Liberpenso mem de pli ol jarcento. Sed ni interesiĝu al la ideo mem defendi lingvon kadre de batalo por emancipiĝo de la popoloj. Se ni rigardas la historion de la lingvoj laŭ arkeologia vidpunkto, ni vidas ke ekzistas tezo kiu koncernas la kreadon de lingvo far skribistoj en la epoko de Sumer. Kompreneble, elpensi lingvon implicas disigi la lingvon disde religia naturo. Tiusence, ni troviĝas antaŭ la debato inter la hind-eŭropa koncepto kaj la marrismo.

La hind-eŭropa koncepto havas religian devenon koncerne la historion de la lingvoj. Krome, la marrismo laŭ Na J. Marr provas klarigi la aperon de la lingvo ekde la Homo. Ni tiel perceptas la ĉefan defion konsideri lingvon kiu venas de homo kaj ne de la religio aŭ de la « dia » naturo. Cetere la pripenso de Nikolaj Jakovleviĉ Marr intervenis kadre de la evoluo de la homaj Nacioj kiun konkludis la unuiĝo de la lingvoj al ununura lingvo en mondo unuigita kaj senklasa. Eĉ se Na J. Marr ne konsideris Esperanton kiel unuigan lingvon, la esperantista movado konsideris la teorion de Marr kiel unuigan ligon por defendi tiun konstruitan lingvon. Tiu debato estas daŭre aktuala eĉ se Staline rezignis en 1950, tra artikoloj en la Pravda, la marristan teorion diverse akceptatan sine de la progresistaj movadoj.

Sed ni revenu al la historio de la Liberpenso. Kiel estas konate Esperanto estis kreita de Ludoviko Zamenhof komence de la jaroj 1880aj. Post la eldono de la unua gramatiko en 1887, ekzistis dum dek jaroj debato pri la lingvo kaj pri ĝia plibonigo. Sed ekde 1898, en Francujo, estis kreita la Societo por la Diskonigo de Esperanto. Tiu societo fariĝis en 1903 la Franca Societo por la Diskonigo de Esperanto (SFPE). En tiu societo, troviĝis racionalistoj kaj almenaŭ tri liberpensuloj. La S.F.P.E. organizis la unuan Universalan Kongreson de Esperanto en Boulogne-Sur-Mer en 1905 (UK 1905). Antaŭ tiu dato, en 1904, okazis la Internacia Kongreso de la Liberpenso en Romo kun komisiono pri Esperanto. En 1905, la Internacia Kongreso de la Liberpenso en Parizo esprimis bondezirojn koncerne la internacian lingvon. Tie la civitano Karel Pelant proponis skribi revuon redaktitan ĉu franclingve ĉu esperantlingve. Sed plej gravis ke la civitano Ernest Tarbouriech agnoskigis la principon de internacia lingvo, « sola ebla ilo por internacia propagando ». Esperanto estis citita por esti la internacia lingvo. Tiuj rezolucioj same kiel tiu por studado de Esperanto estis akceptataj dum la du internaciaj kongresoj de la Liberpenso.

Estas notinde ke en aŭgusto de 1905 okazis la unua Universala Kongreso de Esperanto en Boulogne-Sur-Mer. Dum tiu kongreso L.L. Zamenhof intencis legi diskurson kaj specon de inaŭgura « preĝo ». En tiu « preĝo » troviĝis strofo per kiu li alvokis la tri religiojn tiel nomatajn de la libro : «… La Kristanoj, la Judoj kaj la Mahometanoj Ni ĉiuj filoj de Dio…. ». La membroj de la S.F.P.E. postulis forigon de tiu strofo. Tiel Esperanto kadriĝis en la franca laikeco kaj ne en la libera kredo, ĝuste la jaron de la Leĝo pri Disigo de la Eklezioj kaj de la Ŝtato en Francujo.

En 1906, en Buenos Aires okazis la Internacia Kongreso de la Liberpenso. En tiu kongreso estis decidite krei asocion de esperantistaj liberpensuloj. Krome, estas rimarkinde ke dum la Universalaj Kongresoj de Esperanto okazis ruĝa esperantista Kongreso flanke de la oficiala kongreso. En 1907, en Cambridge okazis Universalan kongreson de Esperanto dum kiu liberpensuloj fondis Internacian Societon de Esperantistaj Liberpensuloj (S.I.L.P.E.) kun bulteno « Libera Penso » dum aliaj esperantistaj liberpensuloj partoprenis la duan Kongreson de la ruĝaj esperantistoj. Tiu Kongreso de la ruĝaj esperantistoj arigis anarkiistojn, komunistojn, revoluciajn socialistojn… kies alvoko estis « Proletoj de ĉiuj Landoj, Unuiĝu ! ». Paralele ni retrovas en la Internacia Socia Revuo, artikolon kiu sindemandis pri Socialismo kaj la Liberpenso. En tiu sama revuo de oktobro kaj novembro 1907aj, estis prezentita cirkuleron el la fondintoj de S.I.L.P.E. dum la Kongreso de Cambridge. Honora membro de tiu societo estis la civitano Karel Pelant kiu alvokis ĉiujn esperantistojn kaj liberpensulojn membriĝi. Tiu societo estis nomata Internacia Societo Esperantista de Liberpensuloj. Ĝi ekzistis de 1907 ĝis 1914. Dume, ĝi eldonis tekstojn de liberpensuloj kaj agis je la nivelo de la internacio de Liberpensuloj por ke Esperanto estu agnoskita kiel lingvo de Internaciaj Kongresoj de la Liberpenso. Tiu societo havis poste aliajn honorajn membrojn inter kiuj Lev Tolstoj kaj Francisco Ferrer. Okaze de la murdo de Ferrer, tiu asocio eldonis la broŝuron « Pledo por Ferrer » kaj mobiliziĝis por kolekti monon por starigo de monumento memore al F. Ferrer. La S.I.L.P.E. havis ĝis ducent membrojn kaj devis ĉesigi sian agadon dum la Unua Mondmilito. En 1914, devis okazi Universala Kongreso de Esperanto en Parizo. La S.I.L.P.E planis sin taski pri organizado de kultura vespero al kiu L.L. Zamenhof estis invitita. Tiu ĉi afable respondis ke li ĉeestos tiun kulturan vesperon. Bedaŭrinde, la Kongreso ne okazis pro la proklamado de la milito en 1914. Ni konas la rolon de Jean Jaurès pro lia pacisma engaĝiĝo kaj lian murdon far reakciulo favora al la milito. La ĵurnalo l’ Humanité en aŭgusto 1905a aperigis dum tri tagoj artikolon pri la Universala kongreso de Boulogne-sur-Mer. Estas notinde ke la unua mondmilito evidentigis fortan kaj tragikan evoluon en la historio de la Liberpenso kaj de Esperanto.

En 1923 la sekretario de S.I.L.P.E., René Deshays renkontis la germanan esperantiston Kurt Hubricht por transdoni al li la arĥivojn de S.I.L.P.E.. K. Hubricht membro de la asocio Sennacieca Asocio Tutmonda (S.A.T.) fondis la Internacian Ligon de Liberpensuloj. Tiu ligo estis konsiderata kiel daŭriganto de S.I.L.P.E.. K. Hubricht eldonis la revuon La Liberpensulo de 1925 ĝis 1927. En ĝi troviĝis temoj pri la Liberpensoj de la tuta mondo kaj artikoloj pri naciaj problemoj. En unu el la numeroj aperis la letero de L.L. Zamenhof responde al S.I.L.P.E. koncerne la kulturan vesperon en 1914.

S.A.T. estis fondita en 1921 en Prague okaze de Universala Kongreso de Esperanto. Tiu asocio celis kunigi la progresistajn esperantistojn kaj rifuzis la neŭtralecon de la tiel nomata « burĝa » movado. Konsekvence, ĝi arigis plurajn progresistojn de antaŭ 1914 kaj ĝi grandparte pluigis la laboron komencitan de la ruĝaj Kongresoj. Cetere, Eŭgeno Lanti, ĝia ĉefa fondinto, iris al Moskvo ĉirkaŭ 1919 por subteni Esperanton sine de la Bolŝevista Revolucio. S.A.T. arigis anarkiistojn, socialistojn, komunistojn kaj aliajn tendencojn.

Ĉirkaŭ 1929 estis kreita en S.A.T. sekcio de Liberpenso animata de K.Hubricht kaj K. Klaps. En la jaroj 1930aj, ekzistis skismo ene de S.A.T., la stalinistoj provis proprigi la estradon de la asocio. Sed, ili estis forigitaj kaj S.A.T. perdis proksimume 50% de siaj membroj, interalie la tutan sovetian strukturon. Ekde tiam, K. Hubricht malaperis de S.A.T. kaj aperis en la Internacio de la Proletoj de la Liberpenso.

En publikaĵo de 1931 koncerne la Union de Aktivaj Ateistoj en USSR kaj Ilia Laboro la Internacio de la Proletoj de la Liberpenso kvaran fojon kuniĝis. Ni rimarku ke la esperantistaj liberpensuloj same membris la movadon de la Internacia Liberpenso situanta en Bruselo kiel la Internacion de la Proletoj de la Liberpenso ligitan al Moskvo. La agado de la esperantistoj fariĝis je internacia nivelo por ke Esperanto estu agnoskata en ĉiuj niveloj de la movadoj de la Liberpenso. Ĉirilate, deklaroj favore al la Internacia Lingvo estis prezentitaj en la jaroj 1920a kaj 1930a.

Post la Dua Mondmilito aperis en S.A.T., en la jaroj 1950aj Liberpensula Frakcio kiu eldonis la broŝuron La Liberpensulo de 1954 ĝis 1957. La frakcio de Liberpenso estis la organizanta strukturo kiu anstataŭis la sekcion de Liberpenso. Ĉiu grupo de S.A.T. estis organizata laŭ frakcioj. La redaktoro de « Le Libre Penseur » estis André Gay kiu presis sian broŝuron en Herblay. La esperantistaj Liberpensuloj estis kaj en S.A.T. kaj en SAT-Amikaro (« aro de la amikoj de S.A.T. »). Tiu lasta asocio naskiĝis ĉirkaŭ 1937 en Parizo kaj estis ligita S.A.T.. SAT-Amikaro agis en la franclingvaj landoj por la instruado de Esperanto kaj por publikigo de libroj, diskoj kaj de materialoj. Same kiel S.A.T. tiu asocio ĉiujare kongresis. Dum tiuj Kongresoj la « frakcio de Liberpenso » kunvenis. Famaj membroj de ambaŭ asocioj kunvenis en la kvindekaj kaj ĉefe en sesdekaj jaroj. Estas substrekinde ke la grava agado de André Caubel kiu estis membro de S.A.T. kaj de SAT-Amikaro kaj ankaŭ de la Tutmonda Unio de la Liberpensuloj. Li klopodis agnoskigi la « frakcion de Liberpenso » de S.A.T. ĉe la Tutmonda Unio de la Liberpensuloj. Lia agado disvolviĝis ĝis la komenco de la sepdekaj jaroj. Sed lia entrepreno ne sukcesis. De tiam, ĝis la 2000aj jaroj, la interagado inter la Nacia Federacio de la Liberpenso (F.N.L.P.) kaj S.A.T. plu restis ne tute klara. Malmulte da informoj elmontras aktivajn ligojn, sed estas certe ke esperantistaj liberpensuloj troviĝis kaj en S.A.T. kaj en F.N.L.P.. En 1990 aperis sine de Universala Esperanta Asocio (U.E.A.) nova asocio de ateistoj kaj liberpensuloj. U.E.A. estas la plej granda tutmonda asocio de la neŭtrala movado kaj organizas la Universalajn Kongresojn de Esperanto. Ĝi estis fondita en 1909 de Hector Hodler, svisa anarkiisto. Kiel jam dirite en la jaroj 1920aj, ĝi estis konsiderata kiel « burĝa » asocio. Ĝi havas reprezentantojn laŭ nacioj kaj provas esti la « estraro » de la movado kiu ligas la Akademion de Esperanto, la esploradajn Institutojn same kiel aliajn asociojn kaj responsas la evoluon de la lingvo kaj certigon pri respekto de ĝiaj reguloj. U.E.A. ĉeestas internaciajn instancojn, interalie U.N.E.S.K.O.

ATEO ( Ateista Tutmonda Esperanto Organizo) celas arigi la ateistojn kaj la liberpensulojn. Ĝia bulteno titoliĝas Ateismo kaj aperas ĉiujare. Tiu asocio kunvenas dum la Universalaj Kongresoj de Esperanto kaj agas kadre de U.E.A., kaj inter la esperantistoj de la tuta mondo. De sia fondo, la asocio sindemandas pri ligo inter propra agado al tiu de la I.H.E.U.(International Humanist and Ethical Union-Internacia Humanista kaj Etika Unio).

En 2001 estis voĉdonita rezolucio dum la Kongreso de Gisors de F.N.L.P. favore al Esperanto. Poste, en 2005, okazis la kongreso por starigo de internacio de liberpensuloj. Dum tiu Kongreso ĉe Ekonomia kaj Sociala Konsilio (C.E.S.) rezolucio favore al Esperanto estis legata kaj voĉdonita de la kongresantoj de pli ol dudek landoj. La saman jaron, okaze de la nacia Kongreso de la Liberpenso, rezolucio estis voĉdonita por krei komisionon pri Esperanto kadre de la F.N.L.P. En tiu periodo, la eŭropa politiko por regionaj lingvoj, kreante atakon de la lingvoj ligitaj al la nacia unueco, ebligis tra Esperanto kiel universala lingvo kiu evitis la lingvan komunumismon, subtenon de la agado por la nacia unueco kaj por bari la vojon al la disigo de la nacioj fare de Eŭropo.

De 2005, la komisiono Esperanto de F.N.L.P. agadas je nacia kaj departementa niveloj, sed ankaŭ je internacia nivelo. Ligoj estis firmigitaj kun la Liberpensula Frakcio, SAT-Amikaro kaj ATEO. Krome, ATEO same kiel la Liberpensula Frakcio de S.A.T. subtenas la kreadon de la Internacio de Liberpensuloj planita en 2011 en Oslo. Malgraŭ la malfacilaj periodoj inter la esperantistaj kaj Liberpensaj organizaĵoj, ambaŭ movadoj hodiaŭ havas rilatojn kaj interkonsentas pri komunaj agadoj. Cetere I.H.E.U. faris ankaŭ paŝon favore al Esperanto. De pli ol jarcento la Liberpensa movado estis interplektita kun la esperantista movado, iliaj historioj estas intime ligitaj kaj restas al la liberpensuloj decidi engaĝiĝon lerni la internacian lingvon kaj firmigi la rilatojn inter ambaŭ movadoj. Kiel dirite ĉe la komenco de la teksto, ĝi estas ne nur lingvo sed ankaŭ koncepto de la mondo elde la homo. La esperantistoj diras « Ni fosu nian sulkon » kaj kun la liberpensuloj « La Homo estas la ĝusta dimensio por ĉio ». La Racio (La Raison), N°550,p.17-19,Aprilo 2010, dosiero verkita de Dominique Simeone

Celoj[redakti | redakti fonton]

La Liberpenso, male, opinias ke la emancipiĝo de la homo estu daŭrigata en ĉiuj kampoj. Ĝi deziras kontraŭbatali ĉion, kio celas plimalgrandigi, submeti, perversigi la individuecon kaj defendi la Homajn Rajtojn (Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj), liberecon, sekularecon de la publika instruado, justicon, pacon, disigo inter la Eklezioj kaj la Ŝtatoj kaj la konscienc-libereco.

Rilato kun la religio[redakti | redakti fonton]

Inter la liberpensuloj oni povas trovi ateistojn, agnostikistojn, diistojn kaj raciistojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]