Unitaria Universalismo

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

Unitaria Universalismo (UUismo) estas religia movado. Ĝi promocias "liberan kaj respondecan serĉon por veraĵo kaj signifaĵo." Ĉi tiu principo permesas ke Unitariaj Universalismanoj havu vastan amplekson da kredoj kaj praktikoj. Unitariaj Universalismaj eklezioj emas teni kristanajn tradiciojn kiel dimanĉa diservo inkluzivanta predikaĵon kaj kantadon de himnoj, sed ili ne nepre nomas sin mem kristanoj.

La Unitaria Universalisma Asocio (UUA), fondita je 1961 kiel kunsolidaĵo de la Usona Unitaria Asocio kaj la Universalisma Eklezio en Usono, havas oficejon apud la usona urbo Bostono kaj servas kirkojn en Nordameriko. UUA reprezentas pli ol 1000 membro-ekleziojn, kiuj kolektive inkluzivas pli ol 217 mil membrojn.

[redaktu] Ĝeneralaj Kredoj

UUanoj kredas je tuta, sed respondeca, liberecoj de parolo, penso, kredo, fido, kaj kutimo. Ili kredas ke ĉiu homo liberas serĉi sian propran veron pri aferoj kiaj la ekzisto, naturo, kaj la signifo de vivo, dioj, kreaĵo, kaj la postvivo. UUanoj venas de diversaj etnoj, seksinklinoj, kulturoj kaj konfesas diversajn kredojn.

Konceptoj pri dieco vaste malsamas inter UUanoj. Iuj kredas ke ekzistas nenia dio, aliaj estas politeistaj. Iuj kredas ke Dio estas ĉio. Iuj fidas dion inan, aŭ pasivan, aŭ trovita en naturo, aŭ unu kiu estas la "bazo de l'ekzisto." Iuj UUanoj malakceptas la ideon de dioj, kaj parolas anstataŭe pri "universala spirito" aŭ "gloro de l'vivo." UUanoj kredas ke ĉiu homo havu la subtenon de apuduloj en la persona serĉo por la vero pri dio.